Feliĉa la semanto estas,Printempe kiu semis grenonKaj en aŭtuno ĝoje festasDe bonrikolto la solenon.Feliĉa, kiu en la koroPri granda verko flame revis,Kaj el la ĉarma revo-floroMaturan frukton elricevis.Arbeto, kiun, Majstro kara,Vi plantis ĉe Vistul-rivero,Elkreskis ĝis lazuro klara,Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.Sub ĝi kolektis tero-filojnLa jubile’ de nova sento,Per kiu frate ligas milojnNeŭtrala lingva fundamento.Krakovaj muroj ĝoje sonas,Dum lernantaro multnaciaDankeme sian Majstron kronasPer la verdaĵo laŭrfolia.En niaj koroj, granda homo,Stariĝas viaj monumentoj;La gloron de l’ benata nomoRipetos ĉiuj la jarcentoj!
Jubilea kantato
(Por ĥoro kun orkestro, muziko de prof. Walewski)
◡—◡ | —◡ | —(◡) | (—)(◡)
Feliĉa la semanto estas,Printempe kiu semis grenonKaj en aŭtuno festasDe bonrikolt’ solenon.Feliĉa kies kor’Pri granda verko revis,Kaj el la revoflor’La frukton elricevis.Arbeto, kiun, Majstro kara,Vi plantis ĉe Vistul-river’,Elkreskis ĝis lazuro klara,Etendas branĉojn ĉirkaŭ ter’.Sub ĝi kolektis milojnLa jubilea nova sent’, (nova sent’)Kaj ligas terofilojnNeŭtrala fundament’.Krakovaj muroj ĝoje sonas,Dum lernantaro multnaciaDankeme Majstron kronasPer verdo laŭrfolia.En niaj koroj, granda hom’,Stariĝas monumentoj;Benata via nom’Ĝi vivos, vivos tra jarcentoj!
Sur unu kordo
(Defendo de l’ rimo)
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Sur lir’ dukorda, diris oni,[2]Ne ebla rima son’, kaj jenPro tio devas takt-bastoniAntikvajn ritmojn Lafonten’.Do mi demandas ridetante,Ĉu ne aperos ankaŭ senOrnama rim’ estrin’ de Dante,[3]Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’.[4]Dukorda liro? — Tial zumiKaj tinti adasiste[5] memMi devas? Kordojn havas du mi,Sed fingrojn kvin por kord-ekprem!Dukorda lir’ ne igas finiLa kanton, se nur en lernej’De l’ granda majstro PaganiniNi studis diligente plej.Ŝiriĝis kord’!… Apollo punuLiriston, se ne scias liLudadi plu, sur lasta unu[6]En tri-kvin-sep-a pozici’!Senrima kanto estas por miFlor’ sekigita, sen odor’,Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi —La muzikistoj flugis for.Jen fluis riveret’ antaŭ’ mi,Sed marĉon formas nun, kaj jamNe scias murmureti, ŝaŭmi;Ĝin kovris ia ŝima skvam’.Kun rimoj dolĉa kant’, sen iliParol’ senmelodia, ĉarKiel’ ĝi povas fajfi, triliKun najtingal’ en arbetar’?De l’ rim’ potencon konas ĉiu,Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!Ekfrapu kor’, okul’ radiu:«Antaŭen filoj de l’ patruj’!»[7]Sur stel-standardo Majstro-bardo,Skribante himnon, rimis ĝin;Esper’ sonoru al homar’ doPer rim’ en teropartoj kvin!