Tia granda domo, en kia ankaŭ mi loĝas, respegulas la bildon de la metropolo. Ĝi tenas en si ĉiuspecajn kaj ĉiurangajn homojn. La loĝantoj retiras sin al siaj skatolkavernoj kaj ne interesas ilin la zorgoj, ĉagrenoj de la najbaroj. Estas ĉi tie generalo kaj invalida soldatalmozulo; estas pozanta ventkapa profesoro kaj por pano luktanta studento;
riĉa posedanto de ĉapelmagazeno kaj pala modistino, laboranta ĝis blindiĝo ĉe petrollampo; korpulenta bankiero kaj bankservisto kun sep malsataj gefiloj; per aŭto paradanta teatrodirektoro kaj sengroŝa aktoro. Ĉiu estas tiaspeca homo, kiu ne povas interesiĝi pri la alia, ĉar tiam — ho kiom da superfluaj penoj! — eble li povus eĉ helpi sian homfraton. Sed ne temas pri tio (но речь не об этом: temo
– тема, temi – говориться о чём-л.). Mi volas rememori pri mizera ŝuflikisto (я хочу вспомнить о бедном сапожнике: mizera – жалкий, несчастный; бедный), kiu loĝis ĝuste en kela ĉambro (который жил как раз в каморке: «подвальной комнате»), sub mia loĝejo (под моей квартирой). Jes (да), li loĝis (он жил), ĉar antaŭ semajno li transloĝiĝis tien (потому что неделю назад он переселился туда: loĝi – жить, проживать, loĝiĝi – поселиться), kie la zorgoj pri luprezo jam ne torturas plu (где заботы о плате за квартиру: «цене аренды» уже не мучают больше: lui – снимать, арендовать, prezo – цена, torturo – пытка, истязание). Li mortis (он умер), kaj malproksime (и далеко: proksima – близкий), tre malproksime de tie ĉi (очень далеко отсюда), lasis enterigi lin (позволил похоронить: «поместить в землю» его: tero – земля) — la urba magistrato (городской магистрат). Kvar nerabotitaj tabuloj (четырёх необструганных досок: raboti – стругать), kelkaj najloj (нескольких гвоздей) sufiĉas por tia modesta vireto (достаточно для такого скромного маленького человека), kiu flikadis nur malbonajn ŝuojn (который латал только плохие туфли) dum sia tuta ekzistado (на протяжении своего всего существования). Cetere li ricevis senpagan ripozejon (впрочем, он получил бесплатное место упокоения: pago – плата) kiel la eminentuloj de la nacio (как выдающиеся люди нации: eminenta – выдающийся, знаменитый). Ĉu tiom ne sufiĉas (разве столько не достаточно) por honorigo (для выражения почтения, чествования: honor(ig)i – чтить, почитать)?Sed ne temas pri tio. Mi volas rememori pri mizera ŝuflikisto, kiu loĝis ĝuste en kela ĉambro, sub mia loĝejo. Jes, li loĝis, ĉar antaŭ semajno li transloĝiĝis tien, kie la zorgoj pri luprezo jam ne torturas plu. Li mortis, kaj malproksime, tre malproksime de tie ĉi, lasis enterigi lin
— la urba magistrato. Kvar nerabotitaj tabuloj, kelkaj najloj sufiĉas por tia modesta vireto, kiu flikadis nur malbonajn ŝuojn dum sia tuta ekzistado. Cetere li ricevis senpagan ripozejon kiel la eminentuloj de la nacio. Ĉu tiom ne sufiĉas por honorigo?