Vir Norin ne moviĝis, stranga spasmo premis lian gorĝon. Se la sonĝo, influita de liaj pensoj, estis por Sju-Te neebla revo, do kiel ankoraŭ malmulte da amo estas dissolvita en la oceano de ĉiutaga vivo de Tormans, en kiu travivos sian mallongan vivon tiu pura estaĵo, kvazaŭ transportita ĉi tien el la Tero! La penso, delonge turmentinta lin, iĝis neeltenebla. Li malrapide prenis la manon de la tormansanino kaj komencis kisi la mallonge tonditajn ungetojn kun blankaj punktoj. Same kiel la plektaĵoj de bluaj vejnetoj sur la korpo, kaj la facile ruĝiĝantaj okulblankoj, tio estis spuroj de nerimarkita infanaĝa malsano, malbona nutrado, malfacila vivo de la patrino. Sju-Te, ne vekiĝante, ridetis, firme kunpreminte la okulharojn. Mirinde, kiel sur malriĉa grundo ĉi tie elkreskas tiaj floroj! Estas detruita la familio, kreinta la homon el sovaĝa besto, edukinta en li ĉion bonan, senlace defendinta lin kontraŭ severeco de la naturo. Kaj sen familio, sen patrina edukado aperas tiaj homoj, kiel Sju-Te! Ĉu tio ne estas pruvo de praveco de Rodis, de ŝia kredo je la primara bona fundamento de la homo! Sur la Tero same ne ekzistas la familio en ĝia antikva senco, sed ni ne neniigis ĝin, sed simple etendis ĝis la tuta socio…
Vir Norin senbrue ekstaris, ĉirkaŭrigardis la ĉambron, drapiritan per tapiŝoj kaj kurtenoj, aŭskultis paŝadon kaj frapadon, kiuj iris el ĉiuj flankoj de la vekiĝanta domo. Sur la strato ekbojis jelpema hundeto, preterbruis transporta ĉaro.
Malgajo estis ĉiam pli forte ekposedanta Vir Norin-on — sento de sakstrato, el kiu li, sperta, psike trejnita vojaganto, ne vidis elirejon. Lia alligiteco al la eta Sju-Te iĝis neatendite kaj potence la amo, saturita per karesa kompato de tia forto, kiun li eĉ ne suspektis en si. Kompato por terano, edukita en feliĉo de sindonemo, neeviteble vokis strebon al senfina sinofero. Ne, necesas konsiliĝi kun Rodis! Kie estas Rodis?..
Kaj Rodis pasigis tiun nokton en diskutado de problemoj de «mavoj». Gzer Bu-Jam venis en la sanktejon de Tri Paŝoj ankoraŭfoje kun kelkaj kamaradoj. La «mavoj» komencis la unuan viziton per disputo kaj fanfaronado pri siaj avantaĝoj super «lovoj» kaj precipe pri multe pli granda libero en ĉiuj siaj agoj. Faj Rodis konsternis ilin, dirinte, ke tio estas imagita libero. Al ili oni permesas nur tion, kio ne malutilas al la prestiĝo kaj la ekonomio de la ŝtato kaj ne estas danĝera por la «serpentuloj», forbaritaj disde la popola vivo per muroj de siaj privilegioj.
— Pensu pri via nocio de libero, kaj vi komprenos, ke ĝi konsistas en rajtoj je malnoblaj agoj. Via protesto kontraŭ subpremado batas senkulpajn homojn, malproksimajn de ajna partopreno en tiu afero. La regantoj ĉiam gurdas al vi pri neceso defendi la popolon. «Kontraŭ kiu?» — ĉu vi demandis vin? Kie estas ili, tiuj imagitaj malamikoj? Fantomoj, helpe de kiuj oni devigas vin oferi ĉion, kaj, plej malbone, obeigas al si vian psikon, direktante la pensojn kaj la sentojn laŭ falsa vojo.
Gzer Bu-Jam longe silentis, poste komencis rakonti al Rodis pri senekzempla subpremado de «mavoj».
— Ĉio ĉi, — diris li, — estas forstrekita el la historio kaj konserviĝis en buŝa rakonto.
Rodis eksciis pri amasaj venenadoj, malpligrandigintaj la loĝantaron laŭ volo de regantoj, kiam la eluzitaj produktivaj fortoj de la planedo ne bezonis la antaŭan multon de laboristoj. Kaj male, pri deviga artefarita fekundigo de virinoj dum la epokoj, kiam ili rifuzis naski infanojn por baldaŭa morto, kaj sindonemaj kuraĝuloj — kuracistoj kaj biologoj — disvastigadis inter ili necesajn rimedojn. Pri tragedio de la plej belaj kaj sanaj junulinoj, selektitaj, kiel brutaro, kaj konservataj en specialaj koncentrejoj — fabrikoj por produktado de infanoj.
La provo de plena anstataŭigo de homoj per aŭtomataj maŝinoj finiĝis per fiasko, komenciĝis kontraŭa ondo, ree kun amasa kaj pena mana laboro, ĉar el la kapitalisma vidpunkto homoj iĝis multe malpli kostaj, ol ajna komplika maŝino. Tiuj ĵetiĝadoj de unu flanko al alia nomiĝis la saĝa politiko de la regantoj, estis prilaŭdataj de sciencistoj kiel ĉeno da seninterrompaj sukcesoj en kreo de feliĉa vivo.
Rodis, kiel historiisto, sciis la leĝon de Ramgol por la kapitalisma sociformo: «Ju pli malriĉa estas lando aŭ planedo, des pli granda estas fendo en privilegioj kaj fremdeco de apartaj socitavoloj inter si». Riĉo faras homojn pli malavaraj kaj bonkoraj, sed kiam estonteco promesas nenion, krom malalta vivnivelo, venas ĉies malamo.
Sciencistoj helpadis al regantoj en ĉio: inventante terurajn armilojn, venenojn, falsaĵojn de nutraĵo kaj amuzoj, implikante la popolon per ruzaj vortoj, misformante la veron. De tio devenas la enradikiĝinta en la popolo malamo kaj malfido al sciencistoj, strebo ofendi, bati, kaj eĉ simple murdi «lovojn», kiel lakeojn de la subpremantoj. La «mavoj» ne komprenas ilian lingvon, samaj vortoj ĉe ili signifas tute alion, ol ĉe «lovoj».