— Rilate de la lingvo kulpas vi mem, — diris Rodis. — Ĉe ni, sur la Tero, estis tempo, kiam ĉe multeco de diversaj lingvoj kaj diversaj niveloj de kulturo samaj vortoj havis tute malsamajn signifojn. Eĉ interne de unu lingvo en malsamaj klasoj de socio. Sed tamen tiun gigantan malfacilaĵon oni sukcesis venki post unuiĝo de la tera homaro en unu familion. Timu alion: ju malpli alta estas nivelo de kulturo, des pli forte montriĝas pragmatika malvasteco de ĉiu vorta nocio, diseriĝanta al etaj nuancoj, anstataŭ ĉies kompreno. Ekzemple, ĉe vi vorto «amo» povas signifi kaj la helan, kaj la plej abomenan aferon. Luktu por klareco kaj pureco de vortoj, kaj vi ĉiam interkompreniĝos kun «lovoj».
— Interkompreniĝi pri kio? Ilia vero estas ne nia!
— Ĉu vere? La veron de la vivo oni trovas per miljara sperto de la popolo. Sed rapidaj ŝanĝiĝoj de la vivo en teĥnike evoluinta civilizo implikas vojojn al la vero, farante ĝin nedifinita, kiel sur tro sentiva pesilo, al kiu oni ne permesas ekvilibriĝi. Trovi la veron, komunan por la plejmulto, helpe de ekzaktaj sciencoj oni ne sukcesis, ĉar ne estis establitaj kriterioj por ĝia difino. Tiuj kriterioj, alivorte mezuroj, iĝis dum iuj periodoj de socia evoluo pli gravaj ol la vero mem. Ĉe ni, sur la Tero, oni sciis tion jam antaŭ kelkaj jarmiloj, en Antikva Helenujo, Hindujo, Ĉinujo… — Rodis por momento ekpensis kaj daŭrigis: — Impetoj al kompreno okazadis delonge en profetaĵoj de frenezuloj, intuicie komprenintaj la tutan grandegan gravecon de mezuro. En la Apokalipso, aŭ «La Revelacio de Johano» — unu el la fondintoj de la kristana religio, estas vortoj: «Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon…» Tiu revo pri mezurilo por kreo de la vera vero de la homaro realiĝis post invento de elektronikaj komputiloj. Venis eblo taksi malfeliĉon kaj ĝojon por harmonio de sento kaj devo. Ni havas grandegan organizon, okupiĝantan pri tio: la Akademion de Malĝojo kaj Ĝojo. Ĉe vi «lovoj» devas kune kun vi establi mezuron kaj trovi la veron, por kiu necesas batali kune, nenion timante plu…
La vero estas la vero, mensogon kreas timo. Sed ne insistu tro pri precizeco de veraĵoj, memoru pri ilia subjektiveco. La homo ĉiam deziras fari objektiva ĝin, la reĝinon de ĉiuj formoj, sed ĝi al ĉiu montriĝas en alia vesto.
Eduko en vero ne povas esti esprimita per abstraktaj formuloj. Antaŭ ĉio tio estas heroa ago sur ĉiuj ŝtupoj de la vivo. Kiam vi rezignos pri blasfemado, pri komunikado kun perfidantoj de la vero, saturos vian menson per bonaj kaj puraj pensoj, vi ricevos personan nevenkeblecon en lukto kontraŭ malbono.
Tiele per malrapida konvinkado, nerefuteble kaj senpartie, Faj Rodis tiris fadenon post fadeno de «mavoj» al «lovoj». Ceteron kompletigis personaj kontaktoj. Unuafoje «mavoj» kaj «lovoj» renkontiĝis kiel egaluloj en la subteraĵoj de la malnova Templo de la Tempo.
Tael estis afekciita de mensa vigleco, de mirinda komprenemo en lernado kaj de plena malfermiteco al ĉio nova ĉe tiuj, kiujn li kutimiĝis opinii la malsprita kaj malagema parto de la homaro. «Mavoj» sorbadis novajn ideojn eĉ pli rapide, ol mense trejnitaj, sed samtempe pli inertaj «lovoj».
— Kial ili ne strebis al scio, kial ilia evoluo antaŭlonge haltis? — demandis la inĝeniero Rodis-on. — Ja ili, kiel montriĝis, estas neniel malpli bonaj, ol ni!
— En la formulo mem «ilia», «ili» estas via profundega eraro. Ili estas absolute samaj homoj, artefarite selektitaj de via socio kaj kondamnitaj vivi en kondiĉoj de primitiva lukto por ekzisto. Mallonga vivo permesas evolui nur al la plej banalaj sentoj, la «mavoj» malleviĝas ĉiam pli malsupren sub pezo de nearanĝita vivo. Tiel en praarbaroj de niaj tropikoj triboj, foririntaj tien antaŭ dekmiloj da jaroj, malŝparadis ĉiujn fortojn nur por unu afero — por transvivado. De generacio al generacio ili degeneradis intelekte, perdante kreivan energion. Eĉ fortegaj elefantoj de stepa raso, gigantaj hipopotamoj de grandaj riveroj de la Tero transformiĝis en arbaroj en nanajn, etajn speciojn. Via «arbaro» estas la mallonga vivo kun perspektivo de proksima morto en sufoka denseco de troloĝataj urboj, kun malbona nutraĵo kaj neinteresa laboro.
— Jes, ĝenerale «mavoj» estas nur malmultekostaj transmisiiloj inter multekostaj maŝinoj, — diris Tael. — Ili havas nek majstrecon, nek ĝojon de kreado. Maŝino faras pli bone, pli rapide, kaj «ci nur alportas», kiel diras Gzer Bu-Jam. «Vi mortas malsanaj kaj saĝaj, kaj ni — junaj kaj stultaj, kio estas pli bona por homo?» — oni demandis min. Mi penis klarigi al ili, ke malbona laboro de ĉiu el ni, kiu ajn li estu, batas kontraŭ niaj sendefendaj fratoj, gepatroj, infanoj, sed ne kontraŭ la malamataj subpremantoj. Tiuj havas gardajn rimedojn. «Kiel vi povas tiel agi?» — demandis mi, kaj, ŝajne, ili komprenis.