Читаем Horo de Bovo полностью

Tamen, multaj sciencistoj konsciis tion. Plejmulto da ili kondutis orgojle kaj defie — ĝuste tiel ordinare kondutas homoj, kaŝantaj komplekson de malplivaloreco.

— Ni scias pri via elpaŝo en la medicin-biologia instituto, — diris la prezidanto de la kunveno, severa kaj gala homo, — sed tie vi detenis vin de takso de la scienco de Tormans. Ni komprenas takton de la homoj de la Tero, sed ĉi tie vi povas paroli libere kaj taksi nian sciencon tiel, kiel ĝi vere tion meritas.

— Mi ree diros, ke mi scias tro malmulte, por ĉirkaŭpreni sumon de la scio kaj kompari ĝin. Tial tion, kion mi diris, oni rigardu kiel plej ĝeneralan kaj supraĵan impreson. Ĉu ĝusta estas la impreso, kreiĝinta ĉe ni, venintoj el la Tero? Mi plurfoje aŭdis ĉi tie, ke ekzakta scienco pretas solvi ĉiujn problemojn de la homaro de Jan-Jaĥ.

— Ĉu ĉe vi, venkintoj de la kosmo, ne estas tiel? — demandis la prezidanto.

Vir Norin nege balancis la kapon.

— Eĉ se oni ne postulos veraĵojn, bazitajn sur nekontraŭdiraj faktoj, la scienco eĉ en propra evoluo estas neobjektiva, ŝanĝiĝema kaj ne tiom ekzakta, ke ĝi povu preni sur sin ĉiuflankan modeladon de la socio. Unu el famaj sciencistoj de la Tero jam en la antikveco, lordo Rejli,[36] formulis tre precize: «Mi ne pensas, ke sciencisto havu pli da rajtoj opinii sin profeto, ol ceteraj kleraj homoj. En profundo de la animo li scias, ke sub konstruitaj de li teorioj kuŝas kontraŭdiroj, kiujn li ne povas solvi. La superaj enigmoj de la estado, se ilin entute povas kompreni homa menso, postulas alian armilaron, ol nurajn kalkulon kaj eksperimenton»…

— Kia hontinda senhelpeco! Nur restis voki al helpo diaĵon, — aŭdiĝis akra voĉo.

Vir Norin turnis sin al la nevidebla skeptikulo.

— La ĉefa regulo de nia psikologio preskribas serĉi en si mem tion, kion vi supozas en aliuloj. Ĉiam la sama malfacile ekstermebla ideo pri superestaĵoj vivas en vi. Dioj, superherooj, supersciencistoj…

La tera fizikisto, pri kiu mi rememoris, diris pri gigantaj internaj fortoj de la homa psiko, pri ĝia denaska kapablo korekti distordon de la mondo, aperantan en misformiĝo de la naturaj leĝoj, pro nesufiĉa scio. Li diris pri neceso kompletigi la metodon de ekstera esploro, iam karakterizan por la scienco de la Okcidento de nia planedo, per la introspekta metodo de la Oriento de la Tero, apogiĝante ĝuste nur al propraj fortoj de la homa menso.

— Tio estas jaroj da senrezultaj meditadoj, — kontraŭdiris oni al Vir Norin el malproksima angulo de la aŭditorio, — ni havas nek tempon, nek rimedojn. La registaro ne donas al ni grandan monon, kaj vi rigardas al nia malriĉo el via riĉa planedo.

— Riĉeco kaj malriĉeco en ekkono estas relativaj, — replikis la astronavigaciisto, — ĉe ni sur la Tero ĉio komenciĝas de demando: kian utilon alportos al la homo la plej malproksimaj konsekvencoj, la plej malgranda malŝparo de spiritaj kaj materiaj fortoj? Ĉu vi diras pri manko de rimedoj? Tiuokaze por kio vi strebas ekposedi la elementajn fortojn de la kosmo, ne ekkoninte plene la aferojn, necesajn por la homo? Ĉu al vi ankoraŭ ne estas klare, ke ĉiu paŝo sur tiu vojo estas pli malfacila, ol la antaŭa, ĉar la elementaj fundamentoj de la universo estas firme katenitaj en atingeblaj por vi specoj de materio? Eĉ spac-tempa etendaĵo nereteneble strebas akcepti fermitan ekzistoformon. Vi remas kontraŭ fluo, kies forto ĉiam kreskas. Monstra kosto, komplikeco kaj energi-bezono de viaj aparatoj jam delonge superis la elĉerpitajn produktivajn fortojn de la planedo kaj volon al vivo de viaj homoj! Iru laŭ alia vojo — laŭ vojo de kreo de potenca senklasa socio el fortaj, sanaj kaj saĝaj homoj. Jen por kio necesas malŝpari senescepte ĉiujn fortojn. Ankoraŭ unu el antikvaj sciencistoj de la Tero, matematikisto Puankare,[37]

diris, ke nombro de eblaj sciencaj klarigoj de ajna fizika fenomeno estas senlima. Do elektu nur tiun, kiu iĝos rekta paŝo, almenaŭ eta, al feliĉo kaj sano de la homoj. Nur tion, nenion krome!

Antaŭ ol lerni porti aliulan ŝarĝon, ni lernas, kiel ne pligrandigi tiun ŝarĝon. Ni penas, ke neniu nia ago pligrandigu sumon de tutplaneda doloro, komprenante la dialektikon de la vivo, multe pli komplikan kaj malfacilan, ol ĉiuj kaprompaj problemoj de kreantoj de sciencaj teorioj kaj novaj vojoj de arto.

La plej malfacila en la vivo estas la homo mem, ĉar li eliris el la sovaĝa naturo ne destinita al tia vivo, kian li devas vivi laŭ forto de sia penso kaj nobleco de sentoj.

Ĉion penetranta kulturo, harmonio inter agado kaj konduto, inter profesio kaj moralo ĉe vi ne ekzistas eĉ sur la pinto mem de la kulturo de Jan-Jaĥ, kia oni opinias ĉi tie la fizik-matematikan sciencon…

— Ĉu ĉe vi, sur la Tero, oni ne opinias ĝin tia?

— Ne. La pinto, kien kuniras fokuse ĉiuj sistemoj de scioj, ĉe ni estas la historio.

Ree levis sin la prezidanto de la kunveno:

— La turno, kiun faris nia konversacio, apenaŭ estas interesa por la kunveninta ĉi tie scienca elito de Jan-Jaĥ.

Vir Norin ekvidis, ke oni lin ne komprenis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сущность
Сущность

После двух разрушительных войн человечество объединилось, стерло границы, превратив Землю в рай. Герои романа – представители самых разных народов, которые совместными усилиями противостоят наступлению зла. Они переживают драмы и испытания и собираются в Столице Объединенного человечества для того, чтобы в час икс остановить тьму. Сторонников Учения братства, противостоящего злу, называют Язычниками. Для противодействия им на Землю насылается Эпидемия, а вслед за ней – Спаситель с волшебной вакциной. Эпидемия исчезает, а принявшие ее люди превращаются в зомби. Темным удается их план, постепенно люди уходят все дальше от Храма и открывают дорогу темным сущностям. Цветущий мир начинает рушиться. Разражается новая "священная" война, давшая толчок проникновению в мир людей чудовищ и призраков. Начинает отсчет Обратное время. Зло торжествует на Земле и в космосе, и только в Столице остается негасимым островок Света – Штаб обороны человечества…

Лейла Тан

Детективы / Социально-психологическая фантастика / Боевики
Первый шаг
Первый шаг

"Первый шаг" – первая книга цикла "За горизонт" – взгляд за горизонт обыденности, в будущее человечества. Многие сотни лет мы живём и умираем на планете Земля. Многие сотни лет нас волнуют вопросы равенства и справедливости. Возможны ли они? Или это только мечта, которой не дано реализоваться в жёстких рамках инстинкта самосохранения? А что если сбудется? Когда мы ухватим мечту за хвост и рассмотрим повнимательнее, что мы увидим, окажется ли она именно тем, что все так жаждут? Книга рассказывает о судьбе мальчика в обществе, провозгласившем социальную справедливость основным законом. О его взрослении, о любви и ненависти, о тайне, которую он поклялся раскрыть, и о мечте, которая позволит человечеству сделать первый шаг за горизонт установленных канонов.

Сабина Янина

Фантастика / Научная Фантастика / Социально-психологическая фантастика / Социально-философская фантастика
Второстепенный
Второстепенный

Здравствуйте, меня зовут Вадим Волхов, и я попаданка. Да, вы не ослышались, я неправильная попаданка Валентина. Честно говоря, мне очень повезло очнуться тут мальчиком тринадцати лет. Ибо это очень альтернативная версия Земли: бензином никто не пользуется, Тесла и Циолковский сотворили крутые дирижабли, которые летают над Темзой туда-сюда, кроме людей есть эльты, и нет Интернета! Вообще. Совсем. Была бы я взрослой - точно бы заперли в Бедламе. А так еще ничего. Опекуна нашли, в школу определили. Школа не слишком хороша - огромная крепость в складках пространства, а учат в ней магическим фигам. Плюс неприятности начались, стоило только переступить её порог. Любовь? Помилуйте, какая любовь между мальчиком и его учителем? Он нормальный мужик, хоть и выдуманный. Тут других проблем полно...

Андрей Потапов , Ирина Нельсон

Фантастика / Социально-психологическая фантастика / Стимпанк / Фантастика: прочее / Юмористическое фэнтези