Sur la videoekrano aperis orgojla «serpentulo».
Entuziasmigita per sia malkovro, Nar-Jang postulis konekti lin kun la Reganto. La sekreto, kiun li malkovris, estas tiom grava kaj granda, ke li povas konfidenci ĝin nur al Ĉojo Ĉagas mem.
La «serpentulo» el profundo de la ekrano longe rigardis al la astrofizikisto, pripensante ion, kaj finfine lia kolera kaj ruza vizaĝo esprimis ion similan al rideto.
— Bone! Necesos atendi, ci mem komprenas.
— Certe, mi komprenas…
— Do atendu!
La ekrano estingiĝis, kaj Nar-Jang, malleviĝinte en oportunan fotelon, fordonis sin al gloramaj revoj. Pro tia raporto oni ordenos lin per «Serpento kaj Planedo», donos titolon «Ekkoninta Serpenton», donacos belan domon sur bordo de la Ekvatora maro. Kaj Gae Od-Timfift, la fama dancistino, kies amon li delonge arogas, iĝos cedema…
La pordo kun bruego malfermiĝis. Enrompiĝis du grandegaj «liluloj». Malantaŭ iliaj dorsoj videblis la pala deĵoranto de la akceptejo. Antaŭ ol la astrofizikisto rekonsciiĝis, oni lin eltiris el la fotelo kaj, rompfleksante la brakojn malantaŭen, ektrenis al la elirejo. Timigita kaj indignigita Nar-Jang ekkriis pri helpo, minacante plendi al Ĉojo Ĉagas mem. Bato al la kapo, por momento nebuliginta la vidon, rompis liajn kriojn. Rekonsciiĝinte jam en aŭto, freneze saltanta laŭ malglata vojo sur monton, la sciencisto penis demandi la kaptintajn lin homojn, kien kaj por kio ili lin veturigas. Forta vangofrapo ĉesigis la demandojn.
Oni elpuŝis lin el la aŭto antaŭ monolita pordego de malhel-griza domo, ĉirkaŭigita per krudfera muro. La koro de Nar-Jang ektremis en miksita sento de timo kaj faciliĝo. Ĉefurbanoj timis la restadejon de Gen Ŝi, la unua kaj la plej minaca helpanto de Ĉojo Ĉagas. La astrofizikiston oni kure pelis malsupren, en duonsubteran etaĝon. En hele prilumita ĉambro konsternita Nar-Jang fermegis la okulojn. Nur unu momenton bezonis gardistoj, por fortranĉi de lia vesto agrafojn, demeti la zonon, distranĉi la ĉemizon demalsupre ĝissupre. La impona, seketa sciencisto transformiĝis en mizeran ĉifonulon, kaptantan sian hontinde falantan pantalonon. Kruela piedbato en la dorson — kaj, tremante pro timo kaj furiozo, li trovis sin ĉe granda tablo, malantaŭ kiu sidis Gen Ŝi. La dua reganto de la planedo ridetis afable, kaj Nar-Jang eksentis certecon.
— Miaj homoj tro penis, — diris Gen Ŝi. — Mi vidas, al vi oni neĝuste transdonis la ordonon, — turnis li sin al la «liluloj», — alvenigi ne krimulon, sed gravan atestanton.
Gen Ŝi silentis iom, rigardante al la flavhaŭta astrofizikisto, poste mallaŭte diris:
— Nu, elmetu la mesaĝon! Mi esperas, ci kuraĝis maltrankviligi la reganton pro vere grava kaŭzo, alie, ci mem komprenas, — pro la rideto de Gen Ŝi antaŭe vigliĝinta Nar-Jang kunpremis la piedfingrojn, kiel pro frosto.
— La mesaĝo estas grava tiomgrade, ke mi raportos ĝin nur al la Granda mem, — firme diris li.
— La Granda estas okupita kaj ordonis ne maltrankviligi lin dum du tagoj. Diru, kaj rapide!
— Mi dezirus vidi la reganton. Li koleros, se mi diros al iu ajn alia. — La sciencisto mallevis la okulojn.
— Mi ne estas iu ajn, — morne diris Gen Ŝi, — kaj mi ne konsilas persisti.
Nar-Jang silentis, penante venki timon. Ili ne kuraĝos ion ajn fari al li, dum li posedas la sekreton, alie ĝi pereos kune kun li.
La astrofizikisto silente balancis la kapon, timante montri per vortoj sian timon. Gen Ŝi same silente ekfumis longan pipon kaj per ties fumanta fino almontris angulon de la ĉambro.
Momente al Nar-Jang alsaltis la «liluloj», deŝiris de li la pantalonon; aliaj gardistoj demetis tegilon de aĵo, staranta en la angulo de la ĉambro. Gen Ŝi pigre ekstaris kaj aliris al la kruda ligna skulptaĵo de umaago. Antaŭe tiujn animalojn, nun preskaŭ formortintajn, oni bredadis sur la planedo Jan-Jaĥ por rajdado kaj junga veturado. La buŝego de la umaago oscedis en besta subrido, kaj la dorso estis tajlita en formo de akra kojno.
«Lilulo» demandis:
— Ĉu simplan sidilon, reganto, aŭ?..
— Aŭ! — respondis Gen Ŝi. — Li estas obstina, kaj sidilo postulas tempon. Mi hastas.
La «lilulo» kapjesis, enmetis fuston en la frunton de la ligna bruto kaj ekturnis ĝin. La kojnoforma dorso, kiel faŭko, komencis malrapide malfermiĝi.
— Do, surmetu al li la piedingojn! — trankvile diris Gen Ŝi, eligante fumon.
Antaŭ ol la gardistoj kaptis lin, Nar-Jang komprenis sian sorton. En la popolo jam delonge cirkulis onidiro pri terura inventaĵo de Gir Bao, la antaŭulo de Gen Ŝi, helpe de kiu oni povis elŝiri ajnan konfeson de viroj. Ilin oni sidigadis rajde sur la umaagon, kaj la lignaj makzeloj sur la dorso de la skulptaĵo komencis malrapide kunŝoviĝi. Sovaĝa teruro rompis tutan obstinon kaj homan dignon de la astrofizikisto. Kun kriego «Mi ĉion diros!» li ekrampis al la piedoj de Gen Ŝi, enpremiĝante en la plankon kaj petegante pri kompato.