Читаем Horo de Bovo полностью

— Prefere konatigu nin kun teraj scioj pri la konstruo de la universo, — proponis homo kun ordeno «Serpento kaj Planedo» kaj grandaj verdaj lensoj super la okuloj.

Vir Norin obeis al la deziro de siaj aŭskultantoj.

Li rakontis pri la helica strukturo de la universo, pri la mondoj Ŝakti kaj Tamas, pri komplikaj surfacoj de fortokampoj en la kosmo, obeantaj al la leĝo de kvinaksaj elipsoidaj strukturoj, pri triobla naturo de evoluaj ondoj — la grandaj kaj la malgrandaj, pri spirale-malsimetria probablokalkulo anstataŭ la linie-simetria, akceptita en la scienco de Jan-Jaĥ kaj postulanta ekziston de supera estaĵo. Vir Norin parolis pri la venko super spaco kaj tempo post la solvo de la enigmoj de limaj masoj de steloj, delonge konataj tiel al sciencistoj de Jan-Jaĥ, kiel al teranoj: de la grandoj de Ĉandrasekar,[38]

kaj Ŝvarcŝild[39] kaj ĉefe, post korekto de la eraro de la diagramo de Kruskal, kiam finiĝis la koncepto de la kontraŭmondo kiel de tute simetria al nia mondo. En la realo inter Tamas kaj Ŝakti ekzistas malsimetrio de helicoida deŝovo, kaj eksplodo de kvazaroj ne nepre reflektas kolapson de steloj en Tamas.

La plej komplika afero estis venki konceptojn pri fermiteco de la universo en si mem, en cirklo de tempo, ringiĝanta je si mem kaj eterne, senfine ekzistanta. Matematikaj formuloj, kiel Lorencaj transformoj,[40] ne helpis, sed nur implikis la demandon, ne permesante al la penso de la homo eliri el ĉiuj ĉi «fermitaj en si» sistemoj, sferoj, tempaj rondoj, kiuj estis nur reflekto de ĥaoso de infereca sperto de senelireco. Nur kiam la homo sukcesis forlasi la inferecajn rondojn kaj komprenis, ke ne ekzistas fermiteco, sed ekzistas disvolviĝanta en senfinecon helicoido, tiam li, laŭ esprimo de hinda saĝulo, malfermis siajn cignajn flugilojn super torenta kuro de tempoj laŭ safira lago de la eterno.

— …Tiam, kaj ĝuste tiam ni ekposedis la mirigantajn vin psikajn efikojn kaj antaŭvidojn, tiam ni venis al la invento de la Stelŝipo de Rekta Radio, kompreninte la anizotropan strukturon de la universo.

Stelŝipoj de Rekta Radio iras laŭ aksoj de helicoidoj, anstataŭ disvolvi senfine longan spiralan vojon. Kaj imagpovo de sciencisto, bazita sur la logike-liniaj metodoj de esploro de la mondo, similas al sama spiralo, senfine volviĝanta sur netraireblan baron de Tamas. Nur en frua infanaĝo, antaŭ kondiĉado de homo per sistemo de establiĝintaj nocioj, riveliĝas en li kapabloj de Rekta Radio, kiujn antaŭe oni opiniis supernaturaj: ekzemple, klarvido, teleakcepto kaj telekinezo, scipovo elekti el eblaj estontecoj tiun, kiu efektiviĝos. Ni sur la Tero penas evoluigi tiujn kapablojn en la aĝo, kiam ankoraŭ ne vekiĝis la plej granda forto de la organismo — Kundalini, la forto de seksa maturiĝo.

Al la sama universala leĝo obeas ankaŭ evoluo de la vivo, kiu neeviteble, ĉie sur diversaj niveloj de tempo, kondukas al apero de la penso. Por tio necesas konstanteco de interna medio en organismo kaj kapablo akumuli kaj konservi informon. Dirante alie — sendependeco de eksteraj ekzistokondiĉoj en maksimume ebla grado, ĉar plena sendependeco estas neatingebla.

Por ricevi pensantan estaĵon, la leviĝanta spiralo de evoluo kunvolviĝas ĉiam pli dense, ĉar la koridoro de eblaj kondiĉoj iĝas ĉiam malpli vasta. Rezultiĝas tre komplikaj organismoj, ĉiam pli similaj inter si, eĉ se ili aperis en malsamaj punktoj de la spaco. Pensanta organismo neeviteble estas klare manifestiĝanta individuo, malsame de integra ano de socio sur la antaŭpensa nivelo de evoluo, kiel formiko, termito kaj aliaj animaloj, adaptitaj al kolektiva ekzistado. Kvalitoj de pensanta individuo en certa grado estas antagonismaj al sociaj bezonoj de la homaro. Ĉu ni deziras tion aŭ ne, sed tiel okazis dum evoluo de la tera homo — sekve, ankaŭ de la via. Tio estas ne tre bona por forigo de infereco, sed, kompreninte la hazardaĵon, ni venis al absoluta neceso de plua, nun jam konscia kunvolvo de la spiralo en la senco de limigo de individua disĵetiteco de sentoj kaj streboj, alidire de neceso de la ekstera disciplino kiel dialektika poluso de la interna libero. El tio sekvas seriozeco, rigoreco de arto kaj scienco — la karakteriza trajto de homoj kaj socioj de la supera kategorio — la komunismaj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Сущность
Сущность

После двух разрушительных войн человечество объединилось, стерло границы, превратив Землю в рай. Герои романа – представители самых разных народов, которые совместными усилиями противостоят наступлению зла. Они переживают драмы и испытания и собираются в Столице Объединенного человечества для того, чтобы в час икс остановить тьму. Сторонников Учения братства, противостоящего злу, называют Язычниками. Для противодействия им на Землю насылается Эпидемия, а вслед за ней – Спаситель с волшебной вакциной. Эпидемия исчезает, а принявшие ее люди превращаются в зомби. Темным удается их план, постепенно люди уходят все дальше от Храма и открывают дорогу темным сущностям. Цветущий мир начинает рушиться. Разражается новая "священная" война, давшая толчок проникновению в мир людей чудовищ и призраков. Начинает отсчет Обратное время. Зло торжествует на Земле и в космосе, и только в Столице остается негасимым островок Света – Штаб обороны человечества…

Лейла Тан

Детективы / Социально-психологическая фантастика / Боевики
Первый шаг
Первый шаг

"Первый шаг" – первая книга цикла "За горизонт" – взгляд за горизонт обыденности, в будущее человечества. Многие сотни лет мы живём и умираем на планете Земля. Многие сотни лет нас волнуют вопросы равенства и справедливости. Возможны ли они? Или это только мечта, которой не дано реализоваться в жёстких рамках инстинкта самосохранения? А что если сбудется? Когда мы ухватим мечту за хвост и рассмотрим повнимательнее, что мы увидим, окажется ли она именно тем, что все так жаждут? Книга рассказывает о судьбе мальчика в обществе, провозгласившем социальную справедливость основным законом. О его взрослении, о любви и ненависти, о тайне, которую он поклялся раскрыть, и о мечте, которая позволит человечеству сделать первый шаг за горизонт установленных канонов.

Сабина Янина

Фантастика / Научная Фантастика / Социально-психологическая фантастика / Социально-философская фантастика
Второстепенный
Второстепенный

Здравствуйте, меня зовут Вадим Волхов, и я попаданка. Да, вы не ослышались, я неправильная попаданка Валентина. Честно говоря, мне очень повезло очнуться тут мальчиком тринадцати лет. Ибо это очень альтернативная версия Земли: бензином никто не пользуется, Тесла и Циолковский сотворили крутые дирижабли, которые летают над Темзой туда-сюда, кроме людей есть эльты, и нет Интернета! Вообще. Совсем. Была бы я взрослой - точно бы заперли в Бедламе. А так еще ничего. Опекуна нашли, в школу определили. Школа не слишком хороша - огромная крепость в складках пространства, а учат в ней магическим фигам. Плюс неприятности начались, стоило только переступить её порог. Любовь? Помилуйте, какая любовь между мальчиком и его учителем? Он нормальный мужик, хоть и выдуманный. Тут других проблем полно...

Андрей Потапов , Ирина Нельсон

Фантастика / Социально-психологическая фантастика / Стимпанк / Фантастика: прочее / Юмористическое фэнтези