— Pri Faj Rodis neniu maltrankvilis, — Grif Rift mallaŭtigis la voĉon, — ŝi ne nur okupiĝis pri elfosadoj en malproksimaj planedoj, sed ankaŭ trairis ĉiujn dek ŝtupojn de infereco.
— Por kio? — miregis Ĉedi Daan.
— Historiistoj faras tion, por pli profunde kompreni sentojn de homoj de fora pasinteco.
Ĉedi rozkoloriĝis pro alfluo de miksitaj sentoj. Duafoje en la malvasta mondeto ŝi subtaksis homon. Definitive, oni ne rajtas opinii sin sociologo antaŭ kvindekjara aĝo. Estas bone, ke komputa lingvistiko estas la tereno, en kiu ŝi povas kredi je si. Kiom da pluaj surprizoj alportos al ŝi plua laboro kun la ekspediciaj kamaradoj? Ŝi iris en sian kajuton, oblikve rigardetinte al Faj Rodis. Apogiĝinte al fotela dorso, tiu rigardis al malica flagrado de la konstelacio de Ruĝaj Sunoj. Ĉedi subite rememoris pentraĵon de unu el artaj ekspozicioj. Senĝoja pejzaĝo: vicoj de brunaj ŝtonoj, kovritaj per mucilago kaj per serpentumaj strioj de kote brunaj vegetaĵoj — longaj, sterniĝantaj viloj, similaj al algoj. Malalta nuba ĉielo estis apogita, kiel per kolonoj, per vicoj de ruĝe rustaj aĵuraj turoj. Sur traboj de la plej proksimaj enigmaj konstruaĵoj pendis samaj brunaj viloj, deflankigitaj per persista vento. Antaŭe, sur la unua plano, estis pentrita virino en komplika skafandro. Supra parto de la skafandra helmo, levita kiel viziero de antikvaj kavaliroj, malkovris parton de la vizaĝo. Laŭ karakterizaj konturoj de la frunto, la nazradiko, la brovoj kaj la okuloj Ĉedi nun senerare rekonis Faj-on Rodis, kvankam la nazo, la buŝo kaj la mentono kaŝiĝis en komplika spiraparato. Jes, sendube, ŝi estis tie, sur humidaj planedoj de infraruĝaj sunoj! Kaj sekve, la mallonga, antaŭlasta salto de «Noogen» okazis kun partopreno de Faj Rodis. Kaj ŝi silentis, por ke Ĉedi kaj ŝiaj kamaradoj, ne estintaj en la nul-spaco, ne sentu sin malspertaj novuloj antaŭ ŝi.
Ĉedi ne sciis ankoraŭ multon. Tamen, ankaŭ Faj Rodis mem ne suspektis, ke ĝuste en tiu ĉi momento en antaŭkaŭkaza montaro ĉe giganta teleskopo sidis la aŭtoro de la pentraĵo, fama astronomo. Vigligante sin per sendormigaj piloloj, li deĵoris dum tria nokto. Antaŭ li, milionobligitaj, flagris sur ekrano ruĝaj punktoj de la stela kvinopo en la konstelacio Linko. Ie tie, eble apud tiu mizera ruĝa lumeto super la stelaro, je miloj da lumjaroj, devas eliĝi «Malhela Flamo». Sur ĝi estas la neforgesebla Faj Rodis, kies ŝanĝiĝeman aspekton povos forŝiri el lia memoro nur la morto…
Ĝuste en tiu ĉi momento en la sferoido de la pilota kajuto Faj Rodis kaj Grif Rift same rigardis al la ruĝa stelo. La inĝeniero-piloto ĝuste divenis — la malhela astro, ŝajninta eta disko sur la ekrano, estis la suno de Tormans.
Vir Norin kaj Menta Kor jam kalkulis la distancon — tricent okdek milionojn da kilometroj devis trairi la stelŝipo per ordinaraj anamezonaj motoroj. Se la stelŝipo ne estus plene bremsita, sed irus almenaŭ kun tiel nomata «alira rapido» je 0.1L, do ĝi povus atingi Tormans-on precize post tri horoj kaj duono. Sed akcelado kaj poste bremsado de «Malhela Flamo» postulis ankoraŭ tridek horojn.
Venke eksonis signaloj, pelintaj la homojn en la amortizajn kajutojn de la magnetaj ŝaktoj.
«Malhela Flamo» salte ekkuris laŭ la nova kurso. Jam antaŭ apero de SRR ordinaraj stelŝipoj, ekipitaj per magnetaj estingiloj de inercio, ricevis ŝercnomon «stelaj kanguruoj» ĝuste pro tiu kapablo de nekredeble rapida akceliĝo.
Div Simbel kaj Sol Sain agordis la aŭtomatojn de regado de la ŝipo, por trairi akceladon, flugon kaj bremsadon en unu ciklo. La tuta ŝipanaro, metita en hipnotan dormon, mildigantan maloportunaĵojn, restis en la amortizaj kajutoj. Neniu sur la ŝipo, krom robotoj, farantaj filmadon kaj registradon, povis observi, kiel kreskas la ruĝa suno, ŝanĝante la koloron al la pli kaj pli ruĝa. Komence ĝi kreskis malrapide, poste ĝi komencis proksimiĝi kun minaca rapido, verŝante sur la stelŝipon tutan sian fajran forton. Atinginte diametron je preskaŭ du metroj, ĝi aspektis ne plata disko, sed globo en larĝa lumanta mantelo. Ĝi malproksimiĝis same rapide, tuj kiam la ŝipo preteris ĝin, kaj egaliĝis al la Suno, vidata el la Tero.