— Ankaŭ mi pensas same, — diris la inĝeniero-piloto. — Des pli, ke vi ambaŭ preteratentas gravan detalon. El granda alto, sur kiu ni povas stabile rivolui, ni vidos nur la plej ĝeneralajn detalojn de la planeda vivo. Kaj povos kapti nur tiujn elsendojn, kiuj estas destinitaj por la tuta planedo. Alivorte, ni vidos kaj aŭdos nur la malfermitan socian vivon. Ni bezonas nenion kroman por kompreno de iliaj lingvo kaj kondutnormoj.
— Prave, Div! Mi ne tuj komprenis tiun simplan aferon. Kion vi diros, Sol?
La inĝeniero de komputiloj disigis la manojn, konsentante.
— Kaj ankoraŭ unu afero, — daŭrigis Div Simbel. — Ili ne havas altajn sputnikojn, kaj ni nenion rompos en ilia komunikado.
— Kaj eble, ili tute ne havas sputnikojn, nek altajn, nek malaltajn? — demandis Sol Sain.
— Ni baldaŭ vidos, — diris Div Simbel.
Ĉapitro 3
Super Tormans
«La ekvatora rapido de la planedo estas gama 1 klininta streko 16, periodo de rotacio estas 22 teraj horoj…» — raportis komputilo, nehome klare prononcante vortojn. Larĝa registra rubando rampis en la akceptilon de la vojĵurnalo. La aŭtomatoj de «Malhela Flamo» estis skrupule esplorantaj Tormans-on, preterante neniun detalon.
— Mirigas kvanto de karbona dioksido en malsupraj tavoloj de la atmosfero, — diris Tor Lik. — Kaj kiom da ĝi estas ankoraŭ dissolvita en la oceanoj! Similas al la paleozoiko de la Tero, kiam karbona dioksido ankoraŭ ne estis parte ligita per procezoj de kreiĝo de karbo.
— Ĉu forceja efiko? — demandis Sol Sain.
— La klimato ĉi tie entute estas milda kaj egala. La ekvatoro de Tormans staras «vertikale» kompare kun tiu de la Tero, tio estas perpendikulare al la ebeno de la orbito, kaj la rotacia akso koincidas kun la linio de la orbito. Tio povus doni akran zonecon, sed Tormans kuras laŭ la orbito proksimume kvaroble pli rapide, ol la Tero.
— Nesufiĉo de akvo povas nuligi tiujn ĉi avantaĝojn, — enmiksiĝis Grif Rift, leganta kurbojn de sondaĵo de la supraĵo, — la areo de la oceanoj estas kvindek kvin centonoj, kaj la mezuma amplitudo de ŝanĝoj de profundo estas unu-du kilometroj.
— Per si mem tio ankoraŭ ne atestas pri nesufiĉo de akvo, — diris Tor Lik, — ni esploros bilancon de vaporiĝo, de saturiteco per akvaj vaporoj, distribuadon per ventaj fluoj. Grandaj rezervoj de glacio sur la polusoj en tia klimato ne atendindas — kaj ni ilin ne vidas. Ne estas ankaŭ polusaj frontoj kaj entute fortaj moviĝoj de aeraj masoj.
La homoj daŭrigis la laboron ĉe aparatoj, de tempo al tempo ĵetante rigardojn en la vidan ŝakton, kiun malfermis por ili Gen Atal. Penetrante la ŝipajn murojn kaj finiĝante per larĝa fenestro el diafana itriuma ceramikaĵo, la ŝakto per sistemo de speguloj permesis observi la planedon per nearmita okulo.
En la diafana fenestro sub la stelŝipo apenaŭ rimarkeble moviĝis la planedo. «Malhela Flamo» rivoluis sur alto dudek mil kilometroj, iomete malpli rapide, ol rotaciis la planedo: tiel estis oportune trarigardi la supraĵon de Tormans. La nuba kovrilo, komence ŝajninta al la teranoj enigme densa, havis sur la ekvatoro abundajn disŝirojn. En ili estis traflugantaj plumbokoloraj maroj, brunaj ebenaĵoj kiel stepoj aŭ arbaroj, flavaj eĝoj kaj masivoj de eroditaj nealtaj montoj. La observantoj estis poiomete kutimiĝantaj al la aspekto de la planedo, kaj ĉiam pli multaj detaloj iĝadis kompreneblaj sur la fotoj.
Tormans, preskaŭ egala amplekse al la Tero, kaj simila al ĝi en multaj ĝeneralaj trajtoj de tutplaneda nivelo, tre malsamis de ĝi en detaloj de sia planedografio. La maroj okupis vastan zonon sur la ekvatoro, kaj la kontinentoj estis ŝovitaj al la polusoj. Dividitaj per meridianaj markoloj, pli ĝuste, maroj, la kontinentoj konsistigis kvazaŭ du kronojn, ĉiu el ili konsistis el kvar segmentoj, larĝiĝantaj ĉe la ekvatoro kaj mallarĝiĝantaj ĉe la polusoj, similaj al Suda Ameriko de la Tero. Demalproksime kaj desupre la supraĵo de la planedo impresis simetrie, ege diferencante de komplikaj konturoj de maroj kaj kontinentoj de la Tero. Grandaj riveroj fluis precipe de la polusoj al la ekvatoro, enfluante en la ekvatoran oceanon aŭ en ĝiajn golfojn. Inter ili videblis vastaj areoj da neakvumita tero, verŝajne, dezertoj.
— Kion diros la planedologo, — kutime mallarĝigis la okulojn Sol Sain, — bizara planedo, ĉu ne?
— Estas nenio bizara! — gravmiene respondis Tor Lik. — Ĝi estas pli aĝa, ol nia Tero, sed pli rapide rotacianta. Sekve, polusa ŝovo de kontinentoj okazis pli rapide kaj donis rezultojn, pli grandajn, ol ĉe ni. La simetrio, pli ĝuste, simileco de unu hemisfero al la alia — estas hazardaĵo. Probable, la profundaĵoj de Tormans estas pli kvietaj, ol la teraj, — ne tiom abruptaj estas leviĝoj kaj malleviĝoj, ne estas aŭ malmultas funkciantaj vulkanoj, malpli fortaj estas tertremoj. Ĉio ĉi estas normala, pli mirindas alio…
— Ĉu la saturiteco per karbona dioksido kun alta enteno de oksigeno? — ekkriis Grif Rift.