— Tiu, kiu regas ĉe vi kaj kiu estas komisiita reprezenti regantojn de via planedo, ekspliku la celon de la veno, — daŭrigis li.
Faj Rodis koncize kaj ekzakte rakontis pri la ekspedicio, pri la fontoj de scioj pri la planedo Jan-Jaĥ kaj pri la historio de malapero de tri stelŝipoj de la Tero en la komenco mem de la EMU. Ĉojo Ĉagas senpasie aŭskultis, dekliniĝinte malantaŭen kaj metinte sur molan benketon la krurojn, vestitajn per striktaj blankaj kruringoj. Kaj ju pli orgojla iĝadis lia pozo, des pli klare legis la teranoj konfuziĝon, okazantan en la animo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.
— Mi ne komprenis, en kies nomo vi parolas, fremduloj. Vi ĉiuj estas tro junaj! — diris Ĉojo Ĉagas, tuj post kiam Rodis finis sian mesaĝon kun peto akcepti «Malhelan Flamon».
— Ni estas homoj de la Tero kaj parolas en la nomo de nia planedo, — respondis Faj Rodis.
— Mi vidas, ke vi estas homoj de la Tero, sed kiu ordonis al vi paroli tiel, sed ne alie?
— Ni ne povas paroli alie, — kontraŭis Rodis, — ni ĉi tie estas ero de la homaro. Ĉiu el homoj de la Tero parolus samon, nur, eble, per aliaj esprimoj aŭ pli klare.
— La homaro? Kio estas tio?
— La loĝantaro de nia planedo.
— Do la popolo?
— La nocion «popolo» ni havis en la antikveco, kiam ĉiuj popoloj de la planedo ankoraŭ ne unuiĝis en unu familion. Sed se mi uzu tiun nocion, do ni parolas en la nomo de la unueca popolo de la Tero.
— Kiel povas popolo paroli preter leĝaj regantoj? Kiel povas neorganizita homamaso, des pli plebo, esprimi unuecan kaj utilan opinion?
— Kaj kion vi subkomprenas sub la termino «plebo»? — singarde demandis Faj Rodis.
— La parton de loĝantaro, nekapablan al alta scienco, uzatan por reproduktado kaj por la plej simplaj laboroj.
— Ni ne havas plebon, ne havas homamason kaj regantojn. Kaj leĝa ĉe ni estas nur la deziro de la homaro, esprimita per sumado de opinioj. Por tio ekzistas precizaj maŝinoj.
— Mi ne komprenis, kian valoron havas opinio de apartaj personoj, malkleraj kaj nekompetentaj.
— Ni ne havas nekompetentajn personojn. Ĉiu granda demando estas malfermite esplorata fare de milionoj da sciencistoj en miloj da sciencaj institutoj. La rezultoj estas sciigataj al ĉiuj. Decidojn pri malgrandaj demandoj faras respektivaj institutoj, eĉ apartaj homoj, kaj kunordigas ilin la Konsilioj laŭ ĉefaj branĉoj de ekonomio.
— Sed ja ekzistas la supera regorgano?
— Ĝi ne ekzistas. Okaze de neceso, en ekstremaj cirkonstancoj, la potencon prenas laŭ sia kompetento unu el la Konsilioj. Ekzemple, tiu de Ekonomio, de Sano, de Digno kaj Juro, de Stelnavigado. La ordonojn kontrolas la Akademioj.
— Mi vidas ĉe vi danĝeran anarkion kaj dubas, ke komunikado de la popolo de Jan-Jaĥ kun vi donos utilon. Nia feliĉa kaj trankvila vivo povas esti rompita… Mi rifuzas akcepti la stelŝipon. Revenu al via anarkia planedo aŭ plu vagadu en abismoj de la universo!
Ĉojo Ĉagas ekstaris, rektigis sin je tuta alto kaj direktis la montrofingron rekte al Faj Rodis. La tri ceteraj anoj de la Kvaropa Konsilio salte ekstaris kaj samtempe levis la manojn kun manplatoj, direktitaj per la eĝo antaŭen, — gesto de pleja aprobo kaj admiro sur Tormans.
Paliĝinte, Faj Rodis same etendis antaŭen la manon per trankviliga gesto de la Tero.
— Mi petas vin pensi ankoraŭ kelkajn minutojn, — sonore diris ŝi al Ĉojo Ĉagas. — Mi devas komunikiĝi kun nia planedo, antaŭ ol komenci decidajn agojn…
— Kaj jen malkovriĝis la vera vizaĝo de la fremduloj! — Ĉojo Ĉagas aktore turniĝis al siaj kunuloj. — Kiajn decidajn agojn? — Li minace mallarĝigis siajn jam mallarĝajn okulojn.
— Depende de tio, kiajn al mi permesos la Tero! Se…
— Sed kiel vi povas komunikiĝi? — malpacience interrompis Ĉojo Ĉagas. — Vi ĵus diris pri neatingebleco de la distanco. Aŭ ĉu ĉio ĉi estas trompo?
— Ni ankoraŭ neniam trompis iun ajn. En ekstremaj okazoj, malŝparinte grandegan energion, eblas trapiki la spacon per rekta radio.
La kunuloj de Faj Rodis interrigardis kun mirego. Ĉedi Daan jam malfermis la buŝon, Grif Rift premis ŝian ŝultron, per okuloj ordonante silenti.
Olla Dez senemocie aliris al Rodis, kaj rigardoj de la kvar regantoj fokusiĝis sur la nova reprezentantino de la Tero. Olla donis al Rodis ordinaran mikrofonon por internaj ŝipaj interparoloj kaj transmovis la kadron de la TVF al la ekrano en profundo de la halo, kie la stelŝipanaro ofte spektis prenitajn el la Tero stereofilmojn kaj eŭdoplastikajn spektaklojn. Por la stelŝipanoj ne restis dubo, ke ambaŭ virinoj agas laŭ anticipe interkonsentita plano.
Faj Rodis komencis voki per la mikrofono la Konsilion de Stelnavigado. Mallongaj kaj melodiaj vortoj de la tera lingvo sonis por la tormansanoj kiel magiaĵoj. La kvar regantoj restis stari ekster lumo de la lampo, kaj Faj Rodis ne povis observi esprimojn de iliaj ombritaj vizaĝoj.
Sur la ekrano, tute realaj en tridimensia plastiko kaj naturaj koloroj, aperis homoj de la Tero. En granda halo estis okazanta kunsido de unu el Konsilioj, verŝajne, fragmento de kroniko.
Ĉedi Daan abrupte liberigis la ŝultron de la fingroj de Grif Rift.