— Malinda trompo! — laŭte diris ŝi.
Faj Rodis ne tremeris, sed daŭrigis, kliniĝante antaŭen kaj ne deŝirante la okulojn de la estroj de Tormans:
— Mi tradukas miajn demandojn al la Tero en la lingvon de Jan-Jaĥ! — Kaj ŝi ekparolis alterne jen en la tera, jen en la tormansa lingvo. — Estimataj anoj de la Konsilio, mi devas peti permeson pri ekstremaj rimedoj. La regantoj de Tormans, ne eksciinte opinion kaj malgraŭ deziro de multaj homoj de la planedo, rifuzis akcepti nian stelŝipon pro eraraj kaj senvaloraj motivoj…
— Mensogo! Ĉu vi ne vidis en tutplanedaj elsendoj, kiel indignas la popolo kaj postulas, ke oni vin ne nur ne akceptu, sed simple neniigu? — ordoneme interrompis Ĉojo Ĉagas.
— Ni konektiĝis al via speciala reto kaj vidis aliaĵojn, — senemocie replikis Rodis kaj daŭrigis: — Tial mi petas permesi al ni forviŝi de la planedo la ĉefurbon — la centron de aŭtokratia oligarkio — aŭ fari tutplanedan narkotigon kun persona selekto.
Ĉojo Ĉagas sidiĝis sur randon de la tablo, kaj la tri ceteraj impetis antaŭen, svingante la manojn.
Olla Dez nerimarkeble ŝanĝis bildojn de la eŭdoplastiko. Sur la ekrano de la TVF la prezidanto de la Konsilio energie ekparolis, montrante al mapo supre. La konsilianoj aprobe kapjesis. Estis okazanta pridiskuto de konstruado de trejna lernejo por esplorontoj de Tamas. De ekstere oni povus pensi, ke Faj Rodis ricevis la necesan permeson.
— Tio estas netolerebla! Mi ne povas plu! — Ĉedi Daan elkuris el la halo, ĵetis sin en sian kajuton kaj fermis sin tie, akre suferante.
Post ŝi ekiris Gen Atal, Tivisa kaj Menta Kor, sed ili estis haltigitaj per ordona tono de parolo de Faj Rodis:
— Mi ricevis permeson al ekstremaj agoj. Mi petas pensi ree. Mi atendos dum du horoj laŭ tempo de Jan-Jaĥ. — Faj Rodis turniĝis, por eliri el la ĉefa fokuso.
— Haltu! — kriis Ĉojo Ĉagas. — Al kia ago vi ricevis permeson?
— Al ajna.
— Kaj kion vi decidis?
— Dume nenion. Mi atendas vian respondon.
Rodis estingis la retrokomunikadon de la TVF, lasinte la regantojn de Tormans antaŭ la malhela ekrano de ilia sekreta reto. Al ili ne venis ideo tuj malŝalti ĝin, kaj la teranoj povis dum kelkaj minutoj observi ilian disputon kaj vantajn timajn gestojn.
— La stato estas danĝera! — diris la ĝibnaza tormansano kun rondaj kaj elstaraj okuloj, kiel poste eksciis la teranoj — Gen Ŝi, la unua helpanto de Ĉojo Ĉagas. — Potenco de la fremduloj estas senduba.
— Kiel ajn ili mensogu, la stelŝipo havas grandegan forton kaj, sendube, potencan armilaron. Sen ĝi neniu ekvojaĝus al malproksimaj planedoj, — balbutis Zetrino Umrog, — sed stelŝipo, alteriĝinta al la planedo…
— Tio estas tute alia afero! — diris Ĉojo Ĉagas kaj ion kriis flanken. La ekrano malŝaltiĝis.
Rodis lace malleviĝis en fotelon kaj kelkfoje movis la manplatojn laŭ la vizaĝo kaj la haroj demalsupre supren, kvazaŭ lavante sin. Grif Rift silente etendis pokalon da KMT, kaj ŝi akceptis ĝin kun danka rideto.
— La spektaklo estis brila! — kontente diris Olla Dez kaj rompis digon de indigna silento.
— Malinde! Hontinde! Homoj de la Tero ne devas ludi mensogajn scenojn kaj aranĝi trompon! Ni neniam atendis, ke la estrino de nia ekspedicio kapablas al senkonscienca ago! — interrompante unu la alian, ekparolis Tivisa Henako, Menta Kor, Gen Atal kaj Tor Lik. Eĉ la ŝtonfirma Div Simbel malaprobe rigardis al Faj Rodis, dum Neja Holli, Vir Norin, Sol Sain kaj Eviza Tanet ne kaŝis sian admiron pri ŝi.
Faj Rodis demetis la pokalon, ekstaris kaj aliris al la kamaradoj. Rigardo de ŝiaj verdaj okuloj, grandaj eĉ por virino de la EKM, estis malgaja kaj firma.
— Opinioj pri mia ago dividiĝis ĉe vi preskaŭ egale — eble, tio estas konfirmo de ĝia praveco… Ne necesas senkulpigoj, mi ja mem konscias mian kulpon. Denove antaŭ ni, kiel milfoje antaŭe, staras sama demando: ĉu enmiksiĝi aŭ ne enmiksiĝi en procezojn de evoluo, aŭ, kiel oni diris antaŭe, en sorton de apartaj homoj, popoloj, planedoj. Krimaj estas perforte truditaj pretaj receptoj, sed ne malpli krima estas malvarmsanga observado de suferoj de milionoj da vivaj estaĵoj — ĉu animaloj, ĉu homoj. Fanatikulo aŭ psikopato, obsedata de propra grandeco, sen ŝanceliĝoj kaj rimorsoj enmiksiĝas en ĉion. En individuajn sortojn, en historiajn vojojn de popoloj, murdante iujn ajn por sia ideo, kiu en ega plejmulto da okazoj estas kreaĵo de malsprita menso kaj de malsana volo de paranojulo. Nia mondo de venkinta komunismo tre delonge metis finon al suferoj pro psikaj eraroj kaj pro malklereco de potenculoj. Nature, ĉiu el ni deziras helpi al tiuj, kiuj plu suferas. Sed kiel ne glitfali, aplikante antikvajn rimedojn de lukto — forton de trompo, sekreton? Ĉu ne estas evidente, ke, uzante ilin, ni ekstaras sur saman nivelon kun tiuj, de kiuj ni intencas savi? Kaj, troviĝante sur sama nivelo, kiel ni rajtas juĝi, ja ni perdas la scion? Jen, ankaŭ mi faris unu paŝon laŭ la antikva vojo, kaj vi mem ĵetas al mi akuzon pri neallasebla ago.