Ĉedi Daan, restinta deĵori pri kaptado de televidaj elsendoj, observis reviviĝon de la tutplanedaj novaĵelsendoj. Antaŭ televidaj kameraoj aperadis stratoj kaj placoj de diversaj urboj de Tormans, kunvenaj haloj kaj aŭditorioj de lernejoj. Ĉie ekscititaj tormansanoj gestadis, kriis de malproksime aŭ vorttorentis proksime de la kameraoj. Oni demandis: «Kion ni faru kun la stelŝipo?», kaj plej ofte ripetiĝadis vortoj: «For, ne lasu, neniigi!..» Sur larĝa ŝtupego antaŭ domo, simila al astronomia laboratorio, aperis junulo en blua vesto. La anoncisto anoncis, ke elpaŝos unu el la Ĉielgardistoj, la organizo, kies celo estas gardi netuŝeblecon de la planedo Jan-Jaĥ. La bluvestita homo ekkriegis: «Vi aŭdis kovardan mensogon de sentaŭgulino, fiestrino de bandaĉo de interstela ŝtelistaro, kun senprecedenca arogo kuraĝinta nomi sin fratino de nia granda popolo. Nur pro tiu sola sakrilegio la danĝeraj fremduloj estas punendaj. Niaj sciencistoj delonge malkovris kaj pruvis, ke la prauloj de la popolo de Jan-Jaĥ venis el la Blankaj Steloj, por konkeri la naturon de la forgesita planedo kaj aranĝi ĉi tie vivon, plenan je feliĉo kaj trankvilo…»
Ĉedi Daan, absorbita de la absurda parolado de la oratoro, dirata kun nekutima por la teranoj patoso, per voĉo jen tremanta, jen krianta, ne rimarkis, kiel malantaŭ ŝia dorso aperis Faj Rodis kaj ŝaltis la tradukilon. Sed eĉ tiu ne povis trovi ekvivalentojn por vortoj «kovarda», «bandaĉo», «ŝtelistoj», «sentaŭgulino», «sakrilegio». Rodis foriris por trovi informojn, kaj Ĉedi, iufoje uzante diferencan pligrandigon, plu rigardis en la homamason — junaj vizaĝoj, nur junaj, kun tiu nepenetrebla kaj forbarita de la mondo esprimo, kiu okazas ĉe fanatikuloj aŭ ĉe malspritaj, indiferentaj homoj.
Subita diveno igis Ĉedi-n ŝalti sur la signala braceleto vokon de Olla Dez. Tiu alkuris, ruĝiĝinta post rebatado de atako, kiun faris kontraŭ ŝi samtempe Vir Norin, Tivisa kaj Neja Holli pro ŝia romantika emo al «regantoj». Post ŝi eniris Faj Rodis, portante folieton de ĵus kopiita el la «steleto» vortaro de antikvaj nocioj.
— Ĉu vi trovis la enigmajn vortojn? — ne paciencis Ĉedi, kvankam ŝi deziris eldiri propran divenon.
— Blasfemaĵoj, tio estas vortoj sur malalta nivelo de psika evoluo, kiujn oni opinias ofendaj por tiuj, al kiuj ili estas adresitaj.
— Por kio? Ja ili nenion scias pri ni!
— Ili uzas metodojn de penetro en psikon de homo tra subkonscio, siatempe leĝe malpermesitajn ĉe ni, sed vaste uzitajn en demagogio de faŝismaj kaj pseŭdosocialismaj ŝtatoj de la EDM. Terura krimulo Hitler, kiu taksis sian popolon kiel gregon de simioj, agis precize same kiel tiuj tormansaj oratoroj. Li kriis, hurlis, ruĝegiĝis en furiozaj spasmoj, eligante blasfemaĵojn kaj vortojn de malamo, infektante homamason per veneno de siaj senbridaj emocioj. «En homamaso instinkto estas super ĉio, kaj el ĝi eliras kredo» — jen liaj vortoj, uzitaj poste en oligarkia pseŭdosocialismo de Ĉinio. Kun kontraŭuloj oni ne disputas. Oni krias al ili, kraĉas, batas, kaj se necesas, neniigas fizike. Vi mem vidas, ke por oratoroj de Tormans ekzistas nenio, krom nocioj, enbatitaj en la kapon. Ili alparolas ne al sobra prudento, sed al animala senpenseco, do vin ne ĝenu tiu blasfemado — ĝi estas nur artifiko en ellaborita sistemo de trompado de popolo.
Ĉedi ekstaris kaj iris antaŭ la muro de ekranoj kaj regpaneloj, kunpreminte la pugnetojn pro malpacienco.
— Kaj mi, ŝajne, komprenis, — malrapide ekparolis ŝi, — mi eĉ vokis Olla-n, antaŭ ol vi venis, — por eksperimento…
Rodis kaj Olla atende rigardis al Ĉedi.
— Ili havas duan reton de tutplanedaj novaĵoj. Tiu, kiun ni ricevadis ĉiutage, estas regata kaj filtrata, same kiel nia Monda Reto. Sed se ni faras tion por selekto de la plej interesa kaj grava, unuavice sciigenda, do ĉi tie oni faras tion por tute aliaj celoj.
— Mi komprenas, — kapjesis Faj Rodis, — por montri nur tion, kion deziras la regantoj de Tormans. Per selekto de novaĵoj estas kreata «certa impreso». Kaj eble, estas kreataj eĉ la «novaĵoj» mem.
— Sendube, tiel. Mi divenis, kiam rigardis al la «indignado» de popolo. Grupoj da homoj, kiuj eldiras absolute same, kun ludata fervoro. Ili estas elektitaj en diversaj urboj. Kaj la veran sinoptikaĵon de homoj kaj opinioj ni ne vidas, same kiel ne vidas ĝin ankaŭ la loĝantaro de la planedo.
— Se estas tiel… — komencis Faj Rodis.
— Devas ekzisti alia reto, — daŭrigis Ĉedi. — Tra ĝi iras aŭtentika informo. La regantoj ne spektas la falsaĵon. Tio estas ne nur senutila, sed eĉ danĝera por regado.
— Kaj vi deziras agordi ricevilojn al la dua reto, ĉu? — demandis Olla Dez. — Ĉu vi havas ideojn pri ĝiaj parametroj?
— Ĉu vi memoras, kiel ni kaptis la noktajn raportojn de observatorioj?
Olla Dez kliniĝis super aparato de onda sekcado, kaj ties indikiloj ekvivis, palpante kanalojn de elsendoj.