— Ni pardonu al la historiisto la antikvan eraron, — ridetis Eviza. — Niaj prauloj longe opiniis akvon simple akvo, komponaĵo de hidrogeno kaj oksigeno, kaj tute ne scipovis ĝin analizi. Montriĝis, ke akvo havas komplikan fiziko-ĥemian strukturon kun partopreno de multaj elementoj. Miloj da specoj de akvo, utila, malutila, neŭtrala, kvankam en simpla analizo sama kaj tute pura, renkonteblas en fontoj, riveroj kaj lagoj de la Tero. Tormans estas alia planedo, kun alia karaktero de ĝenerala cirkulado de akvo, de erozio kaj de minerala saturado. Ni trovis, ke tiu akvo averaĝe povas influi al ni per ioma subpremo de la nerva sistemo. Kontraŭ ĝi mi trovis tablojdojn IGN-102. Nur ne forgesu meti ilin en ajnan likvaĵon por trinkado aŭ manĝado.
— Do, decidite: ni surmetos skafandrojn, — enmiksiĝis silentinta ĝis nun Grif Rift, — ni havos unu avantaĝon…
— Ĉu okaze de danĝero? — Eviza klinis la kapon, ĵetinte oblikvan rigadon al Ĉedi Daan.
— Vi prave divenis. Skafandro cedas nek al tranĉilo, nek al kuglo, nek al brula radio, — konfirmis Rift.
— Sed la kapo, la plej grava korpoparto, sen helmo cedas, — gaje kontraŭis Faj Rodis.
Ĉedi Daan atente rigardis al Rodis, kvazaŭ mirante al ŝia vigliĝo. Vere, la diskreta, iom severa estrino de la ekspedicio nun, antaŭ malfacilaĵo, kvazaŭ iĝis alia.
— Sed kio pri la plano de Ĉedi? — demandis Gen Atal.
— Ĝin ni devos plenumi poste, post la alklimatiĝo, — respondis Faj Rodis.
Ĉedi nur pli dense kunpremis la lipojn kaj forturniĝis al granda mapo de Tormans, pendigita super la enirejo de la ronda halo.
— Ĉedi, al mi ĵus venis en la kapon, — vokis ŝin Eviza Tanet, — vin ofendis la komedio, ludita de Faj Rodis kaj Olla Dez. Sed ĉu vi ne pensas, ke la intenco kuniĝi kun la popolo de Jan-Jaĥ, ŝajnigante sin junulino de Tormans, same enhavas elementon de trompo? Rigardi per fremdaj okuloj al tio, kion oni malfermis al vi, kiel al natura tormansanino — ĉu tio ne estas subrigardado?
— Mi… jes… ne, mi imagis tion de alia flanko. Simple iĝi pli proksima al ili, vivante saman vivon, spertante samajn malfacilaĵojn kaj ĝojojn, malfeliĉojn kaj danĝerojn!
— Sed havante eblon ĉiumomente reveni al la siaj? Havante potencon de homo de la EKM? Kaj feliĉon reveni en la belan mondon de la Tero? — ofensivis Eviza.
Ĉedi turniĝis al Rodis laŭ la malnova kutimo taksi reagon de sia idealo, sed la verdaj okuloj de Rodis rigardis al ŝi serioze kaj nepenetreble.
— Ĉi tie estas dueco, — komencis Ĉedi, — kaj mi pensis pri la pli grava.
— Por kiu? — Eviza estis senkompata, kiel esploristo.
— Por ni. Kaj al ili, — Ĉedi almontris la mapon de Tormans, — ne estas ia malutilo. Ja ni faras tion, por ne erari, por scii, kiel kaj per kio helpi.
— Antaŭe necesas ekscii, ĉu indas! — diris Grif Rift. — Povas esti…
Blindiga eksplodo de rufa fajro ekbrilis malantaŭ la fenestro de rekta observado. La stelŝipo tremeris. Gen Atal momente malaperis en la lifto, kaj Grif Rift kaj Div Simbel ĵetiĝis al rezervaj pilotaj regpaneloj.
Ankoraŭ unu eksplodo, ankoraŭ unu facila tremo de la korpo de «Malhela Flamo». Ŝaltitaj sonriceviloj alportis teruran bruegon, superintan la monotonan hurladon de la dissekcata atmosfero.
La homoj ekkuris al la ekstremokazaj laborlokoj kaj rigidiĝis ĉe aparatoj, ankoraŭ ne komprenante la okazintaĵon. La stelŝipo plu flugis tra mallumo super la nokta flanko de la planedo. Ĝis la taglimo restis ne pli ol duonhoro. Ektintis arĝentaj sonoriletoj de signalo «ne estas danĝero». Rift kaj Simbel malleviĝis el la pilota kajuto, kaj Gen Atal — el la kajuto de kirasa defendo.
— Kio estis tio? Ĉu atako? — renkontis ilin Faj Rodis.
— Evidente, — morne kapjesis Grif Rift. — Probable, oni pafis per raketoj. Antaŭvidinte tian eblon, mi kaj Gen Atal tenis ŝaltita la eksteran reflektan kampon, kvankam ĝi kaŭzas teruran bruon en atmosfero. La stelŝipo ne ricevis eĉ etan difekton. Kiel ni respondos?
— Neniel! — firme diris Faj Rodis. — Ni ŝajnigu, ke ni nenion rimarkis. Ili scias laŭ la eksplodoj, ke trafis ambaŭfoje, kaj konvinkiĝos pri plena nerompebleco de nia ŝipo. Mi estas certa, ke aliaj provoj ne okazos.
— Ŝajne, vi pravas, — konsentis Grif Rift, — sed la kampon ni lasos — prefere ĝi hurlu, ol ni ĉiuj risku pro malkuraĝa perfidemo.
— Nun mi eĉ plie estas por skafandroj, — diris Eviza.
— Kaj kun helmoj, — subtenis Rift.
— Helmoj ne necesas, — kontraŭis Faj Rodis. — Tiuokaze ne estos kontakto kun loĝantoj de la planedo kaj nia misio donos nulan utilon. Tiun riskon ni devas akcepti.
— Helmoj apenaŭ estos fidinda defendo, — kuntiris la belegajn ŝultrojn Eviza Tanet.