Atakoj kontraŭ la stelŝipo ne ripetiĝis. «Malhela Flamo» transiris sur altan orbiton kaj malŝaltis la motorojn. Sur la ŝipo oni eĉ por minuto ne ĉesis prepariĝi al elŝipiĝo. Biologiaj filtriloj plej skrupule estis alĝustigataj por nazoj, buŝoj kaj oreloj de la sep elŝipiĝontoj. Personaj akompanaj robotoj SDP estis agordataj al individuaj biokurentoj. La nomo SDP, tio estas «servisto, defendisto, portisto» difinis la celon de la maŝino. Plej multan zorgon, kiel ĉiam, postulis skafandroj. Ilin produktis speciala instituto el maldikegaj tavoloj de molekule rekonstruita metalo, izolita per subaĵo, ne iritanta haŭton. Malgraŭ nekredebla — por eĉ antaŭnelonga teĥniko — firmeco kaj termika nepenetreblo, diko de skafandro konsistigis onojn de milimetro, kaj ĝi ekstere ne diferencis de maldikega gimnastika vesto kun alta kolumo, strikte kovranta tutan korpon. Homo, vestita per tia vesto, similis al metala statuo, sed malrigida, viva kaj varma.
Elektante kolorojn de la skafandroj, Olla Dez penis prezenti ĉiun elŝipiĝonton, speciale virinojn, plej efekte.
Faj Rodis, ne meditante, elektis la nigran kun blua nuanco, kiu tre konvenis al ŝiaj nigraj haroj, la firmaj trajtoj de la vizaĝo kaj la verdaj okuloj. Eviza petis doni al la metalo arĝente-verdan koloron de salika folio. Ŝi decidis ne ŝanĝi la malhelrufan koloron de siaj haroj kaj de la topazaj katecaj okuloj. Nigra zono kaj nigra bordero de la kolumo eĉ pli akre substrekis la flamon de ŝiaj haroj.
Ĉedi Daan elektis la cindre-palbluan, kun profunda nuanco de la tera ĉielo kaj kun arĝenta bordero, kaj Tivisa sen hezitoj prenis la malhel-grenatan, kun rozkolora zono, harmonianta kun ŝia oliva haŭto kaj la mornetaj brunaj okuloj.
La viroj intencis surmeti samajn grizajn skafandrojn, sed, obeante al insistoj de la virinoj, elektis por si metalajn kirasojn de pli belaj kolorkombinoj.
Faj Rodis penseme rigardis al la vizaĝoj de la kunvojaĝantoj. Ili aspektis palaj kompare kun malhelhaŭtaj loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ, kaj ŝi konsilis al ĉiuj gluti pilolojn de sunbruno.
— Eble, ni ŝanĝu ankaŭ koloron de okuloj, faru ilin nepenetreble nigraj, kiel ĉe tormansanoj? — demandis Eviza.
— Ne, por kio? — kontraŭis Rodis. — Ili estu tiaj, kiaj estas. Sed ni faru ilin pli brilaj. Ĉu tio eblas, Eviza? Antaŭ kelkaj jaroj en modo estis «stelaj» okuloj.
— Kondiĉe, se mi havos kvar tagojn por serio de ĥemiaj stimuloj!
— Kvar tagojn vi havos, faru al ni ĉiuj radiajn okulojn, similajn al steloj, kaj oni rimarku teranon demalproksime, en ajna homamaso!
— Estas interese, kian okulojn pleje ŝatis niaj foraj prauloj en tempoj, kiam oni ankoraŭ ne scipovis laŭplaĉe ŝanĝi ilian koloron? — diris Olla Dez. — Faj scias, ekzemple, la gustojn de la EDM.
— Se mi parolu pri gustoj de tiu erao, do ili estis tre ŝanĝiĝemaj, malklaraj kaj senbazaj. Sed ial tiutempe belon oni postulis precipe de virinoj. Literaturaj verkoj, fotoj, filmoj listigas virinajn belaĵojn kaj preskaŭ ne parolas pri la viraj.
— Ĉu niaj malproksimaj fratinoj estis tiaj hontinde sengustaj? — indignis Olla. — Jen heredaĵo de miljaroj da milita patriarkeco!
— Jen abundo de tiom interesantaj vin regantoj, — ridetis Rodis, — sed ni revenu al la okuloj. Sur la unua loko estis miaj — pure verdaj okuloj, kaj tio estas tute natura laŭ biologiaj leĝoj de sano kaj forto.
— Kaj kiu el ni estas sur la dua loko?
— Ĉedi. Malhele bluaj aŭ violkoloraj. Poste descende iris grizaj, poste brunaj kaj helbluaj. Tre raraj, kaj tial alte taksataj, estis topazaj okuloj, kiel ĉe Eviza, aŭ oraj, kiel ĉe Olla, sed ilin oni opiniis malbonaŭguraj, ĉar ili similis al okuloj de rabobestoj: katoj, tigroj, agloj.
— Kaj ĉu por viroj estis ia kriterio? — demadis Eviza.
— Verdajn okulojn ili, ŝajne, ne havis, kaj, se juĝi laŭ literaturo, ankaŭ malhelbluajn, — kuntiris la ŝultrojn Rodis. — Plej ofte menciiĝas grizaj, kiel ŝtalo, aŭ bluaj, kiel glacio, — signo de fortaj, volaj homoj, veraj viroj, subigantaj al si aliulojn, ĉiam pretaj uzi pugnojn aŭ armilon.
— Laŭ tiu signo oni devas timi Grif Rift-on kaj Vir Norin-on, — ekridis Eviza.
— Sed se Grif Rift vere estas estro, do Vir Norin estas tro milda, eĉ por viro de la EKM, — kontraŭis Olla Dez.
— Okuloj estas bela afero, tamen ni devos surmeti tiun metalon, — suspiris Eviza Tanet, — kaj por longe forgesi la senton de propra haŭto, — kaj ŝi movis la manplaton laŭ la ŝultro kaj la nuda brako per ĉiama gesto de homo, ekde infaneco instruita atente prizorgi sian korpon.
— Ni komencu. Kiu asistos — ĉu vi, Olla kaj Neja?
— Sen Neja ne eblas, — respondis Olla Dez.
— Do voku ŝin, — kaj Faj Rodis la unua paŝis trans la sojlon en la kameron de biologia kontrolo.