Religiuloj komencis prediki, ke la naturo, helpanta al disvolviĝo de instinktoj, devenas de la enkorpiĝo de la malbono, delonge konata sub la nomo Satano. Sciencistoj kontraŭdiris, opiniante, ke la procezo de blinda natura evoluo estas direktita al liberiĝo el la ekstera medio kaj, sekve, al eliro el infereco.
Kun evoluo de povaj ŝtataj aparatoj de potenco kaj subpremo, kun plifortiĝo de naciismo kun forte fermitaj limoj, inferecoj komencis kreiĝi ankaŭ en la socio.
Tiel oni implikiĝadis kaj en naturaj, kaj en sociaj kontraŭdiroj, ĝis Markso formulis simplan kaj klaran tezon pri salto el la regno de devo en regnon de libero per la sola ebla vojo — per rekonstruo de la socio.
Esplorante faŝismajn diktaturojn de la EDM, filozofo kaj historiisto de la kvina periodo Erf Rom[13]
formulis la principojn de infereco, poste detale ellaboritajn de mia instruisto.Erf Rom rimarkis la tendencon de ajna neperfekta socia sistemo izoliĝi, forbarante sian strukturon de kontakto kun aliaj sistemoj, por konservi sin. Estas nature, ke strebi al konservado de neperfektaĵo povis nur la privilegiitaj klasoj de tiu sistemo — la subpremantoj. Ili antaŭ ĉio kreadis segregacion de sia popolo sub ajnaj pretekstoj — jen naciaj, jen religiaj, por transformi ĝian vivon en fermitan cirklon de infereco, disigi de la cetera mondo, por ke komunikado iru nur tra la reganta grupo. Tial infereco neeviteble estis ilia kreaĵo. Tiel neatendite realiĝis la naiv-religia instruo de Maniĥeo[14]
pri ekzisto de direktita malbono en la mondo — la maniĥeismo. En la realo tio estis tute materia lukto por privilegioj en la mondo, kie ĉio estis deficita.Erf Rom avertis la homaron ne allasi mondan regadon de oligarkio — faŝismon aŭ ŝtatan kapitalismon. Tiuokaze super nia planedo frapfermiĝus ĉerkokovrilo de plena senelireco el infereca ekzistado sub kalkano de absoluta potenco, armita per tuta povo de terura tiutempa armilaro kaj de ne malpli mortiga scienco. La verkoj de Erf Rom, laŭ opinio de Kin Ruĥ, helpis al konstruo de la nova mondo dum transiro al la Erao de la Monda Unuiĝo. Interalie, ĝuste Erf Rom estis la unua, kiu rimarkis, ke tuta natura evoluo de la vivo sur la Tero estas infereca. Pri la samo poste tiel reliefe skribis Kin Ruĥ.
Rodis kutime klavis ĉifron, kaj malgranda kvadrato de biblioteka ekrano eklumis. La konata vizaĝo de Kin Ruĥ aperis en flava profundo, direktante al la spektantinoj mirinde akrajn kaj blanketajn okulojn. La sciencisto movis la manon kaj malaperis, plu parolante ekster la ekrano.
Kaj sur la ekrano aperis laca, malgaja kaj inspirita vizaĝo de maljuna viro kun kvadrata frunto kaj alte kombitaj grizaj malpezaj haroj. Kin Ruĥ klarigis, ke tio estas antikva filozofo Aldis, kiun antaŭe oni estis identiganta kun la inventisto de mara signala lanterno. Ja estas malfacile kompreni nomojn de popoloj, ĉe kiuj fonetiko ne koincidis kun ortografio, kaj la ĝusta prononco estis perdita dum postaj jarcentoj, kio speciale tuŝis la disvastiĝintan en la EDM anglan lingvon.
Aldis, rimarkeble emociiĝante kaj anhelante pro evidenta kora malsano, parolis: «Mi prenas kiel ekzemplo junan homon, perdintan amatan edzinon, ĵus mortintan pro kancero. Li ankoraŭ ne sentis, ke li estas viktimo de speciala maljusteco, de universala biologia leĝo, senkompata, terura kaj cinika, neniom malpli ol la monstraj faŝismaj “leĝoj”. Tiu netolerebla leĝo diras, ke homo devas suferi, perdi junecon kaj fortojn kaj morti. Ĝi permesis, ke la junulo perdu ĉion plej karan, kaj donis al li nek sekurecon, nek defendon, lasante lin por ĉiam malfermita al ajnaj batoj de la sorto el ombro de la estonteco! La homo ĉiam arde revis ŝanĝi tiun leĝon, rifuzante esti biologia malgajnanto en la ludo de la sorto laŭ reguloj, establiĝintaj antaŭ miliardoj da jaroj. Kial do ni devas akcepti nian sorton sen lukto?.. Miloj da Ejnŝtejnoj en biologio helpos eltiri nin el tiu ludo, ni rifuzas klini la kapon antaŭ maljusteco de la naturo, konsenti kun ĝi». Kin Ruĥ diris: «Estas malfacile pli klare formuli la nocion de infereco aplike al la homo. Vidu, kiel delonge homoj komprenis ĝiajn principojn. Kaj nun…»
Sur la ekrano aperis modelo de la terglobo, plurtavola diafana sferoido, prilumita elinterne. Ĉiu parto de ĝia surfaco estis eta dioramo, ĵetanta stereoskopian bildon rekte al spektanto kvazaŭ el senfina foro. Komence lumis malsupraj tavoloj de la globo, lasante la suprajn diafanaj kaj mutaj. Iom post iom la projekcio leviĝadis supren al la surfaco. Antaŭ spektanto estis vide pasanta la historio de la Tero, eternigita en geologiaj tavoloj. Tiu ordinara demonstra modelo entenis antaŭe neviditan de Ĉedi enhavon. Kin Ruĥ deklaris, ke li konstruis skemon de evoluo de animaloj laŭ datumoj de Erf Rom.