Neja Holli, transloĝiĝinta sub la kupolon de la stelŝipo anstataŭ Gen Atal, vekiĝis pro obtuza hurlado de aparatoj de ekstera aŭskultado. Ŝi komprenis, ke «Malhela Flamo» transiris sur malaltan orbiton, ne malŝaltante la defendan kampon. Sur la ekrano de la interna TVF ŝi ekvidis la pilotojn de la stelŝipo, vigle konversaciantajn kun Faj Rodis.
La malleviĝo de «Malhela Flamo» devis eksciti la tutan planedon. Eblis dua atako ĝuste en tiu momento, kiam la teranoj malŝaltos la defendan kampon. Faj Rodis, insistinta pri malŝalto de la kampo, venkis en la disputo. Ŝi konvinkis la pilotojn pri tio, ke en oligarkia ŝtato la informa retrokuplo nepre estas malforta. Dum mesaĝo pri tio, ke la kampo estas forigita kaj eblas ripeti la atakon, atingos la superan estron, «Malhela Flamo» sukcesos alteriĝi.
La stelŝipo turniĝis super la planedo Jan-Jaĥ, celante al la difinita loko de alteriĝo. Tiu kabo, elstaranta en maron, estis tro malgranda por la grandega, mallerta SRR. Estis malfermitaj ankoraŭ du vidaj ŝaktoj, kaj la teranoj ne povis deŝiriĝi de ili, unuafoje rigardante al la planedo el tiom proksima distanco. «Malhela Flamo» faris lastajn rivoluojn sur alto de ĉirkaŭ 250 kilometroj. La atmosfero, iom pli densa, ol la tera, jam komencis varmigi la ŝipon, dissekcantan ĝin. La planedo Jan-Jaĥ ne ŝajnis lazura, kiel la Tero. La dominanta kolornuanco estis viola, grandaj lagoj inter montoj aspektis preskaŭ nigraj, kun oreca brilo, kaj oceanoj — intense ametistaj. Tie, kie tra maldika tavolo de akvo videblis malprofundaĵoj, la maro morne verdis.
La teranoj kun malgaja sento rememoris ĝojan verdan koloron de Tibeto, kia ili vidis ĝin lastfoje el sama alto.
Paralelaj ripoj de dissekcitaj malaltaj montaraj eĝoj, vicoj de dense starantaj piramidoj, labirintoj de sekaj valoj sur neĉirkaŭrigardeblaj altebenaĵoj de Jan-Jaĥ ŝajnis helbrunaj kun violkolora nuanco. Iuloke maldika vegeta kovraĵo kuŝis sur prifosita kaj senfrukta grundo kiel ĉokolada kovrilo. Kolosaj elverŝaĵoj de sulkecaj malhelgrizaj lafoj markis la zonon de ekvatoraj disrompoj. Ĉirkaŭ tiuj mornaj regionoj la grundo ricevis brikruĝan koloron, kaj kun malproksimiĝo for de la lafaj montoj iĝis ĉiam pli flava. Simetriaj sulkoj de sablaj dunoj faltis dezertan bordon, kaj la planedo ŝajnis neloĝata.
Nur rigardinte pli atente, la teranoj ekvidis, ke laŭ longaj riveroj kaj en malaltaj valoj, kie la grundo bluis pro humidaj vaporoj, grandaj areoj estis dislimitaj per regulaj kvadratoj. Poste videbliĝis vojoj, verdaj insuloj de urboj kaj gigantaj grizbrunaj makuloj de subakvaj ĝangaloj sur maraj malprofundaĵoj. Nuboj ne diseriĝadis al lanugaj buletoj, plumaj strioj aŭ ŝiritaj blindige blankaj kampoj, kiel sur la Tero. Ĉi tie ili aglomeriĝadis kiel skvamaj, grajnaj bulegoj, amasiĝante super maroj de la vosta kaj la kapa hemisferoj.
La stelŝipon trapenetris vibrado. Grif Rift ŝaltis malvarmigilojn. Ĉirkaŭita de arĝenta nubo, la ŝipo ekimpetis malsupren. La ŝipanaro ĉi-foje renkontis la bremsan superpezecon ne en la magnetaj kameroj, sen en la amortizaj foteloj kaj sur divanoj. Kaj ree, senkonscie obeante al la nevidebla limo, la sepopo, vestita en metalajn kirasojn, kuniĝis sur divano aparte de la ceteraj ŝipanoj.
La loko kaj la tempo de alteriĝo de «Malhela Flamo», kiel poste eksciis la teranoj, estis sekretigita. Tial nur nemultaj loĝantoj de Jan-Jaĥ vidis, kiel la giganta ŝipo, subite aperinta el profundo de la ĉielo, ekpendis super la dezerta kabo. Varmega fosto de bremsa energio batis la maldensan grundon, levinte polvan kaj fuman trombon. La freneze kirliĝanta kolono longe ne cedis al premo de mara vento. Ĝia varmega spirado disvastiĝis fore laŭ la maro kaj la firmaĵo, renkonten al hastantaj ĉi tien longaj bruantaj maŝinoj, plenŝtopitaj per tormansanoj en samaj lilaj vestoj. Ili estis armitaj — sur ĉies brusto pendis skatoloj kun elstarantaj antaŭen mallongaj tuboj. Kaptitaj per la varmega spirado de la trombo, la aŭtoj haltis en respekta malproksimo. La tormansanoj atente rigardis en la polvan kurtenon, penante kompreni, kio estas tio — ĉu bona alteriĝo aŭ katastrofo? Iom post iom tra la grizbruna mallumo komencis aperi la malhela kupolo de la stelŝipo, kiu staris tiel firme, kvazaŭ ĝi malleviĝis sur anticipe preparitan fundamenton. Mirige por la tormansanoj, eĉ alta vepro ĉirkaŭ la ŝipo estis nedamaĝita. Oni devis trahaki vojon, por tralasi aŭtojn kun emblemo de kvar serpentoj, destinitajn por la alflugintoj.
Ĝuste apud la stelŝipo mem vegetaĵoj estis neniigitaj kaj la grundo fandiĝis, kreinte glatan ringan placeton.