La regantoj de Tormans, evidente, jam estis informitaj pri ĉio, koncernanta la teranojn. Ili ne esprimis miron, kiam ekvidis la amuzajn naŭpiedulojn, trotantajn apud la metalbrilaj kruroj de la stelŝipanoj. Obeante al signo de Faj Rodis, ĉiuj sep SDP viciĝis linie sur la krepuska spegula planko. La teranoj trankvile leviĝis laŭ flanka ŝtuparo sur la altaĵon kaj haltis, silentaj kaj seriozaj, ne mallevante la okulojn antaŭ la regantoj de la planedo. Paŭzinte, Ĉojo Ĉagas ekstaris renkonten al Faj Rodis kaj etendis la manon. Samon, sed pli haste, faris la ceteraj tri. Nur sekundon bezonis Rodis, por rememori la forgesitajn sur la Tero antikvajn formojn de saluto. Ŝi premis la manon de la reganto, kiel antaŭ jarmiloj faris ŝiaj prauloj, montrante maleston de armilo kaj de malbonaj intencoj. Tamen, estis malprobable, ke ĉi tie vere malestis armiloj. En ĉiu niĉo de la muro, inter lumantaj fenestroj, kaŝiĝis apenaŭ videbla figuro. Unu, du, tri… ok senmovajn homojn nombris Tor Lik. Iliaj vizaĝoj esprimis nenion, krom minaca preteco. Estis nedubeble, ke laŭ unusola signo tiuj ŝtoniĝintaj figuroj iĝos senpensaj plenumantoj de ajna ordono. Jes, de ajna, tio klare esprimiĝis sur la malspritaj vizaĝoj kun pezaj kraniaj ostoj, elstarantaj sub glata malhela haŭto.
Eviza ne povis reteni sin de petolo kaj sendis al la gardistoj la plej ĉarmajn rigardojn, al kiuj ŝi kapablis. Ne vidinte reagon, ŝi ŝanĝis la taktikon, kaj la esprimo de ŝia vizaĝo iĝis humile ravita. Tio efikis. Sur la vangojn de du la plej proksimaj al ŝi gardistoj verŝiĝis lileta ruĝo.
La teranoj eksidis en fotelojn kun ungegaj disaj piedoj. La stelŝipanoj silente rigardis komplikajn ornamaĵojn de la tapiŝo, kaj kontraŭe, kun malafabla atento esplorante la gastojn, same silente sidis la anoj de la Kvaropa Konsilio. La silento tro daŭris. Vir Norin kaj Faj Rodis, sidantaj plej proksime al la regantoj, povis aŭdi ilian bruan spiradon — spiradon de homoj, malproksimaj de sporto, de fizika laboro aŭ de asketa abstinado.
Ĉojo Ĉagas interrigardis kun maldika kaj vejneca Gentlo Ŝi, jam konata al la teranoj sub la mallongigita nomo Gen Ŝi, la administranto de paco kaj kvieto de la planedo Tormans. Tiu etendis la kolon kaj diris, iom fajfetante:
— La Kvaropa Konsilio kaj la granda Ĝojo Ĉagas mem deziras scii viajn intencojn kaj dezirojn.
Ĉedi atente rigardis al la estro de la planedo, ne komprenante, kiel povas homo, sendube saĝa, aŭskulti stultan flaton, sed la vizaĝo de Ĉojo Ĉagas montris neniajn sentojn.
— La Kvaropa Konsilio scias ĉiujn niajn dezirojn, — respondis Faj Rodis, — ni ne povas ion aldoni al tio, pri kio ni petis per TVF.
— Nu, kaj la intencojn? — ruze demandis Gen Ŝi.
— Kiel eble plej baldaŭ komenci esploradon de la planedo Jan-Jaĥ kaj de ĝia popolo!
— Kiel vi planas tion fari? Ĉu vi konscias malfacilecon de la tasko — dum tiom mallonga tempo esplori grandegan planedon?
— Ĉio dependas de du faktoroj, — trankvile respondis Rodis, — de kunlaboro de viaj konservejoj de scioj, memormaŝinoj, akademioj kaj bibliotekoj, kaj de rapido de viaj planedaj transportiloj. Estas absurdo pensi, ke ni mem povos ekscii ĉion, kio estis akumulita de viaj sciencistoj dum plurjarmila laboro. Sed ni povas elekti la plej gravan kaj penetri en esencon de la vivo de la popolo de Jan-Jaĥ tra ĝia historio, literaturo kaj arto. Multon ni povas registri per memormaŝinoj de la stelŝipo. Ni dezirus forveturigi sur la Teron plej multan informon.
— Ĉu vi tenas rektan komunikadon kun la stelŝipo? — rapide demandis Zet Ug, la antaŭnelonga televida oponanto de Rodis.
— Certe. Kaj ni planas montri al vi multon el registraĵoj de la memormaŝinoj de la stelŝipo. Bedaŭrinde, niaj SDP-oj ne povas aranĝi projekcion sur granda ekrano. Ĉiu roboto taŭgas por ne pli ol mil spektantoj. Sep SDP-oj samtempe demonstros filmojn al sep mil spektantoj.
Gen Ŝi ekstaris kun malbone kaŝata maltrankvilo.
— Mi pensas, ke tio ne necesos!
— Kial?
— La popolo de Jan-Jaĥ ne estas preparita por tiaj spektaĵoj.
— Mi ne komprenas, — kun apenaŭ rimarkebla konfuzo ridetis Rodis.
— Estas nenio mirinda, — subite diris ĉiam silentinta Ĉojo Ĉagas, kaj kun sono de lia voĉo, akra, ordonema kaj netolerema, la ceteraj konsilianoj tremeris kaj turnis sin al la estro, — ĉi tie por vi multaj aferoj estos nekompreneblaj. Kaj tio, kion vi diros al ni, povos esti malĝuste interpretita. Jen kial mia amiko Gen Ŝi antaŭtimas demonstron de viaj filmoj.
— Sed ja ajna miskompreno povas esti solvita nur per ekkono, sekve, estas des pli grave montri kiel eble plej multe, — kontraŭdiris Rodis.
Ĉojo Ĉagas pigre levis la manon per la manplato al la teranoj.