— Ne. En sia senfina bonkoreco kaj saĝo la granda gastigos vin en la ĝardenoj Coam. Vi estos liaj gastoj dum la tuta tempo, ĝis forlasos la planedon Jan-Jaĥ… Jen, ni atingis la celon. Veturi plu rajtas neniu aŭto. — La plej aĝa oficisto kun neatendita lerto malfermis la malantaŭan pordon kaj eliris sur vitrecan glataĵon de antaŭporda placeto. Li levis antaŭ la vizaĝo ekbrilintan diskon kaj kaŝiĝis en la trairejo, malfermiĝinta flanke. La dua «serpentulo», ĉiam silentanta, geste invitis la teranojn eliri el la aŭto.
La stelŝipanoj kuniĝis antaŭ la pordego, ekzercante rigidiĝintajn muskolojn kaj ĝustigante la tubetojn de biofiltriloj. Vir Norin kaj Ĉedi Daan deiris malantaŭen, por ĉirkaŭrigardi la pluretaĝan konstruaĵon kun internaj elstaraĵoj kaj orumitaj eĝoj, kiu servis kiel la pordego de la ĝardenoj Coam.
— Ankaŭ ĉi tie estas serpento! — ekkriis Ĉedi. — Ĉu vi rimarkis: sur brustoj de oficistoj, kaj sur flankoj de aŭtoj, kaj nun ĉi tie, sur la pordego de la palaco de la regantoj.
— Estas nenio mirinda, — kontraŭdiris la astronavigaciisto, — ja ili devenas el la Tero, kie tiu simbolo tiel ofte renkontiĝas ĉe antikvaj civilizoj. Serpento ne vane estis elektita atributo de Satano kaj de potenco. Ĝi posedas kapablon de hipnoto, penetras ĉien kaj estas venena…
— Mi ne komprenas, kiel ili forigas polvon en tiuj rompeblaj kaj komplikaj arkitektaj formoj? — diris, alvenante, Eviza Tanet.
— Sen homaj manoj ne eblas, sed tio estas danĝera okupiĝo, — respondis Vir Norin.
— Sekve, ili aprezas nek manojn, nek vivojn, — konkludis Ĉedi, eble, tro haste.
Ŝiaj vortoj dronis en tondra muĝo, aŭdiĝinta el malgranda tureto en centro de la pordega superkonstruaĵo:
— Mi salutas vin, fremduloj. Eniru sen timo, ĉar ĉi tie vi estas sub alta protekto de la Kvaropa Konsilio — la superaj elektitoj de la popolo de Jan-Jaĥ, kaj de mi persone, ilia prezidanto…
Kun la lasta vorto malfermiĝis la klapegoj de la pordego. La teranoj ridetis: la kredigoj de la estro de Tormans estis vanaj — neniu el ili sentis eĉ ombron de timo. La stelŝipanoj ekiris laŭ elastaj platoj, mallaŭtigantaj sonojn de paŝoj. La vojo faris abruptajn zigzagojn, similajn al signoj de fulmo, kiujn oni delonge uzadis sur la Tero.
— Ĉu ne estas tro multe da vortoj pri sekureco? — demandis Ĉedi kun apenaŭ rimarkebla nuanco de malpacienco.
— Kaj da vojturnoj, — aldonis Eviza.
Tra denso de arboj vidiĝis mallertaj linioj de arkitekturo de la palaco, peze kuŝanta malantaŭ tapiŝo de flavaj floroj, kies akraj konusaj infloreskoj elstaris firme, ne ŝanceliĝante sub vento.
Altega, je kvar homaj altoj, pordo ŝajnis mallarĝa. La malhelaj paneloj de la pordo estis kovritaj per brilantaj metalaj piramidetoj. La robotoj SDP, ĉiuj sep, subite ekimpetis antaŭen, aŭdigante intermitan alarman sonoron. Ili spaliris sin antaŭ la pordo, barante vojon al la stelŝipanoj, sed post kelkaj sekundoj eksilentis kaj disiris.
— La piramidetoj sur la pordo estas sub tensio, — respondis al la demanda rigardo de Faj Rodis elirinta antaŭen Gen Atal.
— Jes, sed oni jam malŝaltis la kurenton, — konfirmis Tor Lik, kiu tenis sin flanke kaj kun rimarkebla malŝato observis arkitekturon de la ĝardenoj Coam.
Subite kaj senbrue malfermiĝis la malhela alta fendo de la pordo, kaj la teranoj eniris en kolose altan halon, kontraste dislimigitan je du partoj. La antaŭa, kun planko el sesangulaj spegulaj platoj, estis je du metroj malpli alta ol la malantaŭa, kovrita per dika nigre-flava tapiŝo. Radioj de la alta suno penetris tra ruĝe-oraj vitroj, kaj pro tio la levita parto de la halo estis traigita per ia sorĉa lumo. Tie sidis en la konata ordo la ĉiamaj kvar figuroj: unu — antaŭe kaj centre, la tri ceteraj — maldekstre kaj iom malantaŭe. En la malalta parto de la halo regis malhela lumo, trairanta el la plafono inter gigantaj metalaj serpentoj, fiksitaj sur elstaraĵoj kaj dentege faŭkantaj super la teraj gastoj. La spegulaj platoj ĵetadis malklarajn diskurantajn ombrojn, plifortigante maltrankvilan konfuzon, kiu kaptadis ĉiun, kiu kuraĝis ekstari vidalvide al la Kvaropa Konsilio.