Pordo en flanko de la veturilo malfermiĝis, kaj Rodis paŝis sur malleviĝintan ŝtupeton. La naŭpieda roboto, alivorte la fidela SDP, impetis sekve, la plej aĝa oficisto faris protestan geston. Post momento el malantaŭ lia dorso aperis diketa, lile vestita homo kun okulaspekta galono sur la maldekstra flanko de la brusto. Faj Rodis jam levis sin en la aŭton, kaj la SDP kroĉiĝis per antaŭaj kruroj al la rando de la ŝtupeto, kiam la lilvestita homo energie piedbatis la roboton rekte en la kloŝon el nigra metalo. Averta krio de Rodis, kiu turniĝis tro malfrue, frostiĝis sur ŝiaj lipoj. La tormansano ekflugis en aeron kaj, fluginte laŭ arko, falis en la dornan vepron. Vizaĝoj de la gardistoj tordiĝis pro furiozo. Ili estis pretaj ĵetiĝi al la SDP, direktante al ĝi tubojn de siaj surbrustaj aparatoj. Faj Rodis etendis la manon super sia roboto, mallevis la ŝildeton, ŝirmantan la vizaĝon, kaj unuafoje la forta voĉo de la tera virino aŭdiĝis sur la planedo Jan-Jaĥ sen transsendilo:
— Gardu vin! Tio estas nur maŝino, servanta kiel kofro por aĵoj, portanto, sekretario kaj gardisto. La maŝino estas tute sendanĝera, sed estas konstruita tiel, ke kuglo, pafita en la roboton, deflugos malantaŭen kun sama forto, kaj bato povos kaŭzi depuŝan kampon, kiel okazis ĵuse. Helpu al via servisto elrampi el la vepro kaj lasu sen atento niajn meĥanikajn servistojn!
La tormansano, ĵetita en dornojn, baraktis tie, hurlante pro kolero. La gardistoj kaj ambaŭ oficistoj retroiris, kaj ĉiuj sep SDP-oj enrampis en la veturilon.
Lastan fojon la teranoj ĵetis rigardojn al «Malhela Flamo». La komforta kaj fidinda peco de la gepatra planedo solece staris meze de la polva kampeto sur ebenaĵo, klare prilumita de la fremda suno. La homoj de la Tero sciis, ke la ses restintoj atente observas ilin, sed la mallumo en profundo de la luko kaj de galerio ŝajnis nepenetrebla.
Obeante al signo de la oficisto — «serpentulo», kiel nomis lin Eviza, — la stelŝipanoj malleviĝis en profundajn molajn sidilojn, kaj la aŭto, ŝanceliĝante kaj saltetante, ekkuris laŭ malglata vojo. Ie sub la planko zumis motoroj. Leviĝis bruna polvo, kaŝinte la kupolon de «Malhela Flamo». Tuboj de forta kompresoro deblovadis la polvon malantaŭen. La teranoj ĉirkaŭrigardis. La akompanantoj, estrataj de du «serpentuloj», eksidis malproksime, montrante nek amikecon, nek malamikecon, nek eĉ simplan scivolemon. Tamen Rodis kaptis avidan kaj timeman intereson en iliaj kaŝaj rigardoj. Tiel povus konduti infanoj de malproksima pasinteco de la Tero, al kiuj sub minaco de puno oni ordonis ne konatiĝi kun la fremduloj kaj ne kontakti kun ili. La elŝipiĝo de la teranoj estis sekretigita. La rapidege kuranta aŭto komence ne altiris atenton de ĉiam pli multaj piedirantoj aŭ de homoj en altaj veturiloj, terure ŝanceliĝantaj dum irado. Sed onidiroj pri gastoj el la Tero iamaniere disvastiĝis en Saĝejo. Post kvar teraj horoj, kiam la aŭtoj komencis proksimiĝi al la ĉefurbo de la planedo, ĉe rando de la larĝa vojo jam amasiĝis homoj, ĉiuj senescepte junaj, en laboraj vestoj de unu sama fasono, sed de diversaj koloroj. Restis malantaŭe la brunaj sekaj ebenaĵoj. Tre malhela kaj densa verdo de boskoj nun alternis kun regula geometrio de kultivitaj kampoj, kaj longaj vicoj de malaltaj dometoj — kun pezaj kuboj, evidente, de fabrikaj konstruaĵoj.
Finfine sub la radoj de la aŭto netolereble ekbrilis spegule vitreca kovraĵo de strato, simila al tiuj, kiujn vidis la stelŝipanoj en televidaj elsendoj. Anstataŭ profundiĝi en la urbon, la aŭtoj turniĝis sur vojon, ĉirkaŭplantitan per altaj arboj kun malhele oliva ŝelo de rektaj trunkoj. Longaj branĉoj, similaj al ventumilegoj, estis direktitaj al la vojo kaj kulise kovris najbarajn arbojn. La vojo iris en ombron, kiel en profundon de scenejo tra senfinaj vicoj de dekoracioj. Subite la kulisajn arbojn anstataŭis triobla vico de nealtaj arboj, similaj al flavaj konusoj, renversitaj per la bazo supren. Inter ili en triangulaj truoj sur fono de la malhele lila ĉielo videblis kovrita per buntaj floroj pinto de la monteto, dominanta super la ĉefurbo. Sentrua, kvarmetre alta helblua muro estis limanta ovalan spacon, en kiu bolis, kvazaŭ strebante elverŝiĝi, densa bosko de arĝente-verdaj arboj, similaj al piceoj. Tiu ĝardeno aŭ parko malantaŭ la bunta tapiŝo de la kampeto ŝajnis belega post grizaj, brunaj kaj malhel-ĉokoladaj stepoj, etendiĝintaj sub la densa lila ĉielo laŭ tricent kilometroj da vojo ekde la stelŝipo ĝis la ĉefurbo.
— Kio estas tiu bosko? — unuafoje rompis la silenton Faj Rodis, turniĝinte al la plej aĝa «serpentulo».
— La ĝardenoj Coam, — respondis tiu, iomete kliniĝante, — la loko, kie loĝas la granda Ĉojo Ĉagas mem kaj liaj altaj helpantoj — la anoj de la Kvaropa Konsilio.
— Ĉu ni veturas ne en la urbon?