— Jes, ĉiel. Ilin mi kisis, ilin mi karesis, ilin mi… Ha! bedaŭrinde mi tute forgesis la trian manieron.
Kruko havis gravan akcidenton. Post plurmonata restado en malsanulejo li revenas hejmen. Amikoj vizitas lin.
— Ĉu estas vere, ke oni devis kastri vin?
— Jes, sed la kirurgo faris mirindaĵon. Li greftis al mi kokokolon.
La amikoj miras:
— Kaj ĉu tio funkcias normale?
— Tute normale. La dimensioj estas samaj, la haŭto glitas, k.t.p.
— Tio estas apenaŭ kredebla.
— Jes, la sola maloportunaĵo de tiu kokokolo estas jena: kiam mi promenas kaj renkontas kokinon, mia surogato tuj levas la kapon kaj blekas: kokeriko!
Kruko pasigas kelkajn tagojn ĉe sia amiko, la farmisto Lentisko. La abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.
Liberiĝinte de sia koliko, Kruko, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.
Matene Kruko leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrileton.
Juna zebrino ĵus forkuris el menaĝerio. Ŝi rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj.
— Kion vi faras en la vivo? — ŝi demandas sinĝene.
— Demetu vian piĵamon, kaj mi montros tion al vi.
Virino falis de la dekunua etaĝo sur straton. Ĉar ŝi ĵus estis en sia banĉambro, ŝi estas tute nuda. Pudora pasanto metas sian ĉapelon sur la subventron de la kadavro. Proksimiĝas multaj helpemuloj, sed policano venas kaj ordonas:
— Ne tuŝu ŝin. Ni unue eltiru la viron.
— Sinjorino Kruko, vi aspektas tre laca. Kio estas al vi?
— Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.
— Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.
— Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.
En drinkejo sinjoro ekvidas sinjorinon, kiu staras sola ĉe angulo de la bufedo. Li proksimiĝas kaj flustras al ŝi:
— Ĉu mi rajtas regali vin per iu trinkaĵo?
Ŝi krias laŭte:
— Kion? Ĉu kuŝi kun mi?
La kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno. Li estas tre konfuzita, kaj denove flustras:
— Sinjorino, vi certe miskomprenis min.
Ŝi krias eĉ pli laŭte:
— Kio? Kun edziĝinta viro! En hotelo!
Konfuzegita, li reiras al sia loko, dum la ĉeestantoj murmuras minacojn.
Post momento la sinjorino proksimiĝas al li kaj diras:
— Bonvolu senkulpigi min. Mi estas profesorino pri psikologio, kaj mi nur studas la reagojn de la publiko.
Tiam li blekas:
— Kiom? Ĉu tri mil stelojn?
Kun revolvero enmane bandito perforte eniras dormoĉambron de Baniko. La geedzoj ĵus prepariĝis al enlitiĝo. Per kreto la bandito desegnas cirklon sur la planko kaj minace ordonas al Baniko:
— Vi staru en la cirklo. Se vi eliros el ĝi, mi pafmortigos vin.
Poste la bandito kaptas s-inon Baniko, puŝas ŝin sur la liton kaj perfortas antaŭ la okuloj de la edzo. Kvarfoje li atencas ŝin, kaj frumatene forkuras el la dormoĉambro. Tiam Baniko ekridegas. Lia edzino miras:
— Mi ne komprenas, kial tia teruraĵo tiom gajigas vin.
— Jes, mi eliris du fojojn el la cirklo, sed li eĉ ne rimarkis.
(por restoraciistino)
La
Li ĵus konatiĝis kun ŝi sur strato. Nun ili estas en hotela ĉambro. Kiam ŝi senvestiĝas, li timas, ke ŝi estas neplenaĝa.
— Kiom vi aĝas?
— 13 jarojn.
— Rapide revestu vin kaj foriru.
— Kial? Ĉu ankaŭ vi estas superstiĉa?
— S-ro Régulo Pérez eble forestas dum la somero. Tiam Karmena estos utila al ni kiel interpretistino dum niaj ferioj en Tenerifo.
La sepjara Jelino pelas bovinon sur strato. La paroĥestro, preterpasante, demandas ŝin:
— Kien do vi iras, etulino?
— Mi kondukas nian bovinon al virbovo, sinjoro paroĥestro.
La pastro indignas, ke junan animon povos endanĝerigi tia spektaklo.
— Ĉu do via patro ne povus okupiĝi pri tio?
— Ne, sinjoro paroĥestro. Tion devas fari virbovo.
Juna naivulino ĵus pasigis ĉe onklo Kruko la unuan edziĝonokton. Matene informiĝas Kruko:
— Nu, ĉu mi povas esperi baldaŭ esti praonklo?
— Jes, respondas ls simplanimulino, mi havos kvin ĝemelojn.
En hotelon venas invertito vestita tiel, ke skribado de la gastoslipo embarasas la pordiston. Ĉe la rubriko «sekso» la pordisto demandas:
— Ĉu vira?
— Jes, — miaŭas la ulo. — sed ne fanatike.
(por konciliano)
Vidante la pa