“Oni volas vin… iu ĉe la pordo…” — kaj streĉinte sin por prononci tiom, sinjoro Tresio Tupmano ĉirkaŭturniĝis kaj denove endormiĝis profunde.
“Volas!” diris sinjoro Vinklo, haste saltinte el la lito kaj surmetante kelkajn pecojn da vestaĵo: “volas! Tiom distance de la ĉefurbo… Kiu entute povas voli min?”
“Sinjoro en la kafoĉambro, sinjoro”, respondis la ciristo, kiam sinjoro Vinklo malfermis la pordon kaj frontis lin, “la sinjoro diras, ke li retenos vin nur nelonge, sinjoro, sed li ne povas akcepti rifuzon”.
“Tre strange!” diris sinjoro Vinklo, “mi tuj subeniros”.
Li rapide volvis sin en vojaĝŝalo kaj tualeta robo kaj iris suben. Maljunulino kaj paro da kelneroj purigadis la kafoĉambron, kaj oficiro en neformala uniformo elrigardis tra la fenestro. Li turnis sin kiam sinjoro Vinklo envenis, kaj rigide kapsalutis. Ordoninte ke la servistoj foriru, kaj tre zorge ferminte la pordon, li diris:
“Sinjoro Vinklo, supozeble, ĉu?”
“Mia nomo ja estas Vinklo, sinjoro”.
“Vi ne surpriziĝos, sinjoro, kiam mi informas vin, ke mi venis hodiaŭ matene kompleze al mia amiko, doktoro Ŝovulo de la 97a regimento”.
“Ĉu doktoro Ŝovulo?” diris sinjoro Vinklo.
“Doktoro Ŝovulo. Li petis min esprimi lian opinion, ke via konduto pasintvespere estis tia, kian neniu sinjoro povus toleri, kaj (li aldonis) kian neniu sinjoro uzus rilate alian”.
La mirego de sinjoro Vinklo estis tro reala, kaj tro evidenta, por eviti la observadon de la amiko de doktoro Ŝovulo, sekve li daŭrigis:
“Mia amiko, doktoro Ŝovulo, petis min aldoni, ke li firme konvinkiĝis, ke vi estis ebria dum parto de la vespero, kaj eble ne konsciis pri la amplekso de la ofendo, kiun vi kulpis. Li komisiis min diri, ke se tion vi pretendus kiel senkulpigon de via konduto, li konsentus akcepti skribitan pardonpeton skribotan de vi laŭ mia diktado”.
“Ĉu skribitan pardonpeton!” ripetis sinjoro Vinklo, per la plejeble emfaza tono de mirego.
“Kompreneble vi scias la alternativon”, respondis la vizitanto, senperturbe.
“Ĉu tiu ĉi mesaĝo estis donita al vi laŭnome?” demandis sinjoro Vinklo, kies intelekto estis senespere konfuzita pro tiu eksterordinara konversacio.
“Mi mem ne ĉeestis”, respondis la vizitanto, “kaj sekve de via firma rifuzo transdoni vian nomkarton al doktoro Ŝovulo, tiu sinjoro petis min identigi la portinton de tre nekutima frako — helblua frako kun orumita butono montranta buston kaj la literojn
Sinjoro Vinklo vere ŝanceliĝis pro miro, kiam li aŭdis sian propran kostumon tiel precize priskribita. La amiko de doktoro Ŝovulo daŭrigis:
“Pro la enketo, kiun mi entreprenis ĵus ĉe la baro mi konvinkiĝis, ke la posedanto de la dirita frako alvenis ĉi tien kun tri sinjoroj hieraŭ posttagmeze. Mi tuj sendis serviston al la sinjoro priskribita kiel la ĉefo de la partio, kaj li tuj referencis min al vi”.
Se la ĉefturo de la kastelo Roĉestera subite formarŝus de sia fundamento kaj starigus sin antaŭ la fenestro de la kafoĉambro, la surprizo de sinjoro Vinklo estus bagatela kompare kun la profunda mirego kun kiu li aŭdis tiun alparolon. Lia unua impreso estis, ke lia frako estis ŝtelita.
“Ĉu vi permesos, ke mi detenu vin momente?” li diris.
“Certe”, respondis la nebonvena vizitanto.
Sinjoro Vinklo kuris haste supren, kaj per trema mano malfermis la valizon. Troviĝis la frako en sia kutima loko, sed ĝi montris proksime inspektate, evidentajn signojn de antaŭnokta portado.
“Devas esti vera”, diris sinjoro Vinklo, lasante fali el siaj manoj la frakon. “Mi trinkis tro da vino post la vespermanĝo, kaj tre svage memoras promenadon tra la stratoj kaj cigarfumadon poste. La fakto estas, ke mi tre ebriiĝis… Mi verŝajne vestis mian frakon… iris ien… kaj ofendis iun… mi tion ne plu dubas, kaj tiu ĉi mesaĝo estas la terura sekvo”.
Dirinte tion, sinjoro Vinklo retroiris direkte al la kafoĉambro, morne kaj timige decidinte akcepti la defion de la militema doktoro Ŝovulo kaj toleri la plejeble malbonajn sekvojn, kiuj eble okazus.
Al tiu decido instigis sinjoron Vinklo diversaj motivoj; el kiuj la ĉefa estis lia reputacio en la klubo. Oni ĉiam estimis lin kiel altan aŭtoritaton rilate al ĉiuj aferoj distraj kaj manlertaj, ĉu atakaj, defendaj aŭ neŭtralaj, kaj se, je tiu ĉi tutunua okazo de proviĝo, li forkaŭrus de la pruvo sub l’ okulo de sia ĉefo, liaj famo kaj reputacio estus por ĉiam perditaj. Cetere, li memoris aŭdi oftan supozon ĉe la inicitoj tiurilate, ke laŭ subkomprenita aranĝo inter la sekundantoj la pistoloj malofte estis ŝarĝitaj je kugloj, kaj krome li pripensis, ke se li petus sinjoron Snodgraso roli kiel lia sekundanto kaj bildigus al li la danĝeron ardafraze, tiu sinjoro eble komunikus la informon al sinjoro Pikviko, kiu certe informus senprokraste la lokajn aŭtoritatojn kaj tiel malhelpus la mortigon aŭ vundiĝon de sia kunulo.
Tiaj estis liaj pensoj, kiam li revenis al la kafoĉambro kaj sciigis sian intencon akcepti la defion de la doktoro.
“Ĉu vi prezentos min al amiko por aranĝi la horon kaj lokon de la renkontiĝo?” diris la oficiro.