Tiu estis ĉambro longa kun karmezine kovritaj benkoj kaj vaksaj kandeloj en vitraj lustroj. La muzikistoj estis sekure enkarcerigitaj en alte lokita nestejo, kaj kvadrilojn sisteme trapaŝis du-tri gedancantaroj. Du kartotabloj estis okupitaj en la apuda kartluda ĉambro, kaj du paroj da maljunulinoj kaj ekvivalenta nombro da grasaj sinjoroj vistis ĉe ili.
La kvadrilo finiĝis, la dancintoj promenis tra la ĉambro, kaj sinjoro Tupmano kaj lia kunulo starigis sin en angulo por observi la ĉeestantojn.
“Atendu momenton”, diris la fremdulo, “gajo baldaŭ – korifeoj ankoraŭ ne venis – stanga loko – dokejestroj altrangaj ne konas dokejestrojn malpli altrangajn – dokejestroj malpli altrangaj ne konas etnobelaron – etnobelaro ne konas komercistojn – komisiito neniun konas”.
“Kiu estas tiu knabeto kun helaj haroj kaj rozkoloraj okuloj, en maskobala kostumo?” demandis sinjoro Tupmano.
“Ĉit, mi petas – rozkoloraj okuloj – maskobala kostumo – knabeto – galimatio – standardisto de l’ 97a infanteria regimento – honorinda Vilmoto Galinago – grandioza familio – Galinagoj – tre”.
“Kavaliro Tomaso Klubulo, kavaliredzino Klubulo kaj la fraŭlinoj Klubulo!” kriis la pordisto per voĉo [stentora].
Grandan sensacion tra la ĉambro kaŭzis la enveno de la alta sinjoro en blua frako kaj helaj butonoj, sinjorinego en blua satenaĵo, kaj du junulinoj similampleksaj en laŭmodaj roboj samkoloraj.
“Komisiito – ĉefo de la Dokejo – grandiozulo – rimarkinde grandioza ulo”, flustris la fremdulo en l’ orelon de sinjoro Tupmano, dum la bonfara komitato gvidis kavaliron Tomaso Klubulo al la ĉefloko en la ĉambro. La honorinda Vilmoto Galinago kaj aliaj distingindaj sinjoroj alpremiĝis por omaĝi al la fraŭlinoj Klubulo, kaj kavaliro Tomaso Klubulo staris rektege kaj majeste rigardis trans sian nigran koltukon al la ĉeestanta societo.
“Sinjoro Smitio, sinjorino Smitio kaj la fraŭlinoj Smitio”, estis la posta anonco.
“Kio estas sinjoro Smitio?” demandis sinjoro Tresio Tupmano.
“Io en la dokejo”, respondis la fremdulo.
Sinjoro Smitio kliniĝis respekteme antaŭ kavaliro Tomaso Klubulo, kaj kavaliro Tomaso Klubulo agnoskis la saluton per konscia degno. Kavaliredzino Klubulo teleskope rigardis sinjorinon Smitio kaj la familion per sia lorneto, kaj sinjorino Smitio siavice rigardis sinjorinon Iu-alia, kies edzo tute ne estis en la Dokejo.
“Kolonelo Buldero, koloneledzino Buldero kaj fraŭlino Buldero”, estis la postaj alvenintoj.
“Garnizonestro”, diris la fremdulo, responde al demanda rigardo de sinjoro Tupmano.
Fraŭlinon Buldero varme salutis la fraŭlinoj Klubulo, la saluto inter koloneledzino Buldero kaj kavaliredzino Klubulo estis kiel eble plej amikeca, kolonelo Buldero kaj kavaliro Tomaso Klubulo interŝanĝis flartabakon kaj aspekte tre similis paron da Aleksandroj Selkirkoj[15]
— “De l’ vidaĵ’ ili estas monarkoj”.Dum la loka aristokratio — Bulderoj, Klubuloj kaj Galinagoj — tiel konservis sian dignon ĉe la supera ekstremo de la ĉambro, la aliaj sociaj klasoj imitis ties ekzemplon ĉe aliaj ĝiaj partoj. La malpli aristokrataj oficiroj de la 97a regimento dediĉis sin al la familioj de la malpli gravaj funkciuloj de la dokejo. La advokatedzinoj kaj la edzino de la vinkomercisto ĉefis en alia rango (la edzino de l’ bierfaranto rajtis viziti la Bulderojn), kaj sinjorino Tomlinsono, la poŝtestrino, ŝajnis laŭ komuna interkonsento ĉefo de la komerca partio.
Unu el la plej popularaj personoj en sia propra rondo estis eta grasa viro kun ringo da hirtaj haroj ĉirkaŭ la kapo kaj ampleksa kalva ebenaĵo supre — doktoro Ŝovulo, ĥirurgo de la 97a. La doktoro interŝanĝis flartabakon kun ĉiuj, babilis kun ĉiuj, ridis, dancis, inventis ŝercojn, ludis viston, faris ĉion kaj troviĝis ĉie. Al tiuj okupiĝoj, kvankam multnombraj, la eta doktoro aldonis okupiĝon pli gravan ol la ceteraj — li nelacigeble direktis la plej seninterrompan kaj dediĉitan atenton al maljuna vidvineto, kies riĉa kostumo kaj amaso da ornamaĵo deklaris ŝin plej dezirinda aldonaĵo al limigitaj enspezoj.
Al la doktoro kaj al la vidvino la okuloj de sinjoro Tupmano kaj de lia kunulo fiksiĝis dum kelka tempo, kaj la fremdulo ekparolis:
“Multe da mono – oldulino – pufa doktoro – ideo ne malbona – ĝuiga plezuro”, sonis la nekompreneblaj frazoj, kiuj eliris tra liaj lipoj. Sinjoro Tupmano scivole rigardis lian vizaĝon.
“Mi dancos kun la vidvino”, diris la fremdulo.
“Kiu ŝi estas?” demandis sinjoro Tupmano.
“Ne scias – neniam vidis ŝin dum la vivo – anstataŭi la doktoron – ek al”.