Kaj la fremdulo tuj transiris la ĉambron kaj, apogante sin al kamenbreto, komencis rigardadi per mieno de respektema kaj melankolia admiro al la grasa vizaĝo de la oldulino. Sinjoro Tupmano spektis, mute mirigite. La fremdulo progresis rapide; la eta doktoro dancis kun alia damo; la vidvino faligis sian ventumilon, la fremdulo levis kaj prezentis ĝin, — rideto — riverenco — dama kliniĝo — kelkaj vortoj interparolaj. La fremdulo senhezite aliris kaj revenis kun la ceremoniestro, eta prezenta pantomimo, kaj la fremdulo kun sinjorino Buĝero prenis lokon en kvadrilo.
La surprizon de sinjoro Tupmano pro tiu malsubtila konduto, kvankam grandan, senmezure superis la mirego de la doktoro. La fremdulo estis juna, kaj la vidvino flatiĝis. La atenton de la doktoro la vidvino malatentis, kaj la indigniĝo de la doktoro estis ignorata de lia senperturba rivalo. Doktoro Ŝovulo estis senpovigita. Ke li, doktoro Ŝovulo de la 97a, estu tuj estingita de viro, kiun neniu vidis pli frue, kaj kiun eĉ nun neniu konis! Doktoro Ŝovulo, doktoro Ŝovulo de la 97a rifuzita! Neeble! Tio ne povus esti! Jes, tiel estis, jen ili. Kio! Prezentas sian amikon! Ĉu li kredu la okulojn! Li rigardis denove, kaj devis dolore agnoski la verecon de siaj vidiloj, sinjorino Buĝero dancas kun sinjoro Tresio Tupmano, ne estis erarebleco. Jen antaŭ li la vidvino, korpe saltanta, ie-tie, kun nekutima vigleco, kaj sinjoro Tresio Tupmano ĉirkaŭhopanta, kun vizaĝo esprimanta la plej koncentritan solenecon, dancanta (kiel sufiĉe multaj dancas) kvazaŭ kvadrilo estus nenio amuza sed severa doloro al la sentoj, kies renkontiĝo postulas sencedan firmecon de la animo.
Silente kaj pacience la doktoro toleris ĉion ĉi, kaj ĉiujn transdonojn de neguso, kaj serĉadon de glasoj, kaj sinpafadon por biskvitoj, kaj flirtadon, kiuj sekvis; sed kelkajn sekundojn post kiam la fremdulo malaperis por konduki sinjorinon Buĝero al ŝia veturilo, li rapide sin pafis el la ĉambro kun efervesko de ĉiu ero de sia subpremita indigno, el ĉiuj partoj de sia vizaĝo, en pasia ŝvitado.
La fremdulo estis revenanta, kaj apud li estis sinjoro Tupmano. Li parolis mallaŭte kaj ridis. La eta doktoro ardis senvivigi lin. Li ekzaltis. Li triumfis.
“Sinjoro!” diris la doktoro per timiga voĉo, elprenante karteton kaj retiriĝante en angulon de la koridoro, “mia nomo estas Ŝovulo, doktoro Ŝovulo, sinjoro, el la 97a regimento, kazerno Ĉathama, jen mia karto, sinjoro, mia karto”. Li volis aldoni pli, sed lia indigno sufokis lin.
“Ha!” respondis la fremdulo senperturbe. “Ŝovulo – kore dankas – tre ĝentile – aktuale ne malsana, Ŝovulo – sed kiam jes – mi frapos ĉe via pordo”.
“Vi — vi estas evitulo, sinjoro!” anhelis la furioza doktoro. — “Poltrona… kovarda… mensogulo… ia… ia… ĉu nenio persvados vin doni al mi vian karton, sinjoro?”
“Ha, mi komprenas”, diris la fremdulo, duone flanken, “neguso tro fortas ĉi tie – malavara trinkejestro – tre malsaĝe – tre – limonado preferindas – varmegaj ĉambroj – maljunaj sinjoroj – suferos pro tio matene – kruele – kruele”, kaj li pluiris kelkajn paŝojn.
“Vi loĝas en tiu ĉi domo, sinjoro”, diris la indigna etulo, “vi estas nun ebria, sinjoro, sed vi aŭdos pri mi matene, sinjoro. Mi eltrovos vin, sinjoro, mi eltrovos vin”.
“Prefere trovi min
Doktoro Ŝovulo aspektis nedireble feroca, dum li fiksis surkapen sian ĉapelon per indigna frapo, kaj la fremdulo kun sinjoro Tupmano supreniris al la dormoĉambro de tiu lasta por remeti la pruntitan plumaron de la senkonscia Vinklo.
Tiu sinjoro profunde dormis, la remetado baldaŭ plenumiĝis. La fremdulo estis ekstreme gaja, kaj sinjoro Tupmano, estante sufiĉe konfuzita pro vino, neguso[16]
, lumoj kaj damoj, taksis la tutan aferon kiel frandindan spritaĵon. Lia nova amiko foriris, kaj spertinte iomete da malfacilo por trovi la truon de sia noktoĉapo origine intencita por akcepto de lia kapo, kaj fine renversinte sian kandelingon dum la luktado por surmeti ĝin, sinjoro Tresio Tupmano sukcesis enlitiĝi per serio da komplikaj manovroj, kaj baldaŭ poste endormiĝis.La sepa horo apenaŭ ĉesis sonori je la posta mateno kiam la ampleksa menso de sinjoro Pikviko vekiĝis el la senkonscia stato, en kiun plonĝis ĝin la dormo, pro laŭta frapado sur lia ĉambra pordo.
“Kiu estas?” diris sinjoro Pikviko, abrupte sidiĝante.
“Ciristo, sinjoro”.
“Kion vi volas?”
“Bonvolu, sinjoro, ĉu vi povas diri, kiu sinjoro en via partio portas helbluan frakon kun orumita butono sur kiu legiĝas
“Ĝi estas fordonita por brosado”, pensis sinjoro Pikviko, “kaj la homo forgesis al kiu ĝi apartenas”.
“Sinjoro Vinklo”, li diris, “dua najbara ĉambro, dekstre”.
“Dankon, sinjoro”, diris la ciristo kaj foriris.
“Kio estas?” kriis sinjoro Tupmano, kiam laŭta frapado sur
“Ĉu mi povas paroli al sinjoro Vinklo, sinjoro?” respondis la ciristo de ekstere.
“Vinklo! Vinklo!” kriis sinjoro Tupmano, vokante al la interna ĉambro.
“Kio?” respondis mallaŭta voĉo el sub la littolaĵo.