Sinjoro Pikviko estis spertinta iom da maltrankvilo pro la nekutima foresto de siaj du amikoj, kiun ties mistera konduto dum la tuta mateno neniel tendencis malfortiĝi. Kun pli ol ordinara plezuro, sekve, li leviĝis por saluti ilin, kiam ili revenis denove; kaj kun intereso pli ol ordinara li demandis pri la okazintaĵoj ilin disigintaj de lia kunesto. Responde al liaj demandoj tiurilataj, sinjoro Snodgraso estis ĝuste propononta historian rakonton pri la cirkonstancoj lastatempe priskribitaj, kiam lin subite silentigis konstato, ke ĉeestas ne nur sinjoro Tupmano kaj ilia diliĝenca kunulo hieraŭa, sed ankaŭ alia nekonato simile strangaspekta. Tiu estis viro aspekte zorgtrivita, kies flavpala vizaĝo kaj profunde enfalintaj okuloj estis eĉ pli rimarkindaj ol la naturo kreis ilin, pro la rektaj nigraj haroj pendantaj implikite malorde super duono de lia vizaĝo. Liaj okuloj estis preskaŭ nenature brilaj kaj penetraj; liaj vangostoj estis altaj kaj elstaraj; kaj liaj makzeloj estis tiel longaj kaj malgrasaj, ke observanto supozus, ke li momente entiras la vizaĝkarnon per ia muskola kuntiriĝo, se lia duonaperta buŝo kaj senmova esprimo ne anoncus, ke tio estas lia normala aspekto. Ĉirkaŭ sia kolo li portis verdan ŝalon, kies grandaj ekstremoj dismetiĝis sur lia brusto kaj okaze vidiĝis sub la eluzitaj butontruoj de lia malnova veŝto. Lia supra vestaĵo estis longa nigra surtuto; kaj sube li portis larĝan grizbrunan pantalonon, kaj grandajn botojn rapide kadukiĝantajn.
Al tiu ĉi krudaspekta persono direktiĝis la okuloj de sinjoro Vinklo, kaj al li sinjoro Pikviko gestis per la mano, dirante:
“Jen amiko de nia amiko. Ni trovis hodiaŭ matene, ke nia amiko havas ligon kun la teatro ĉi-loke, kvankam li ne emas, ke tio ĝenerale koniĝu, kaj tiu ĉi sinjoro estas ano de la sama profesio. Li estis komplezonta nin per eta anekdoto ligita al tio, kiam vi envenis”.
“Multe da anekdoto”, diris la verdfrakita fremdulo hieraŭa, alvenante al sinjoro Vinklo kaj parolante laŭ tono mallaŭta kaj konfidenca. “Stranga homo — plenumas la misulajn rolojn — nebona aktoro — kuriozulo — ĉiajn mizerojn — Malgaja Jemĉjo ni nomas lin interaktore”.
Sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso ĝentile salutis la sinjoron elegante titolitan “Malgaja Jemĉjo”; kaj mendinte brandon kun akvo imite al la ceteraj ĉeestantoj sidiĝis ĉe la tablo.
“Nu, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko, “ĉu vi volas komplezi nin per daŭrigo de tio, kion vi estis rakontonta?”
La malgajulo elpoŝigis malpuran papervolvaĵon, kaj turninte sin al sinjoro Snodgraso, kiu ĵus apertis sian notkajeron, diris per voĉo kava perfekte konvena laŭ lia ekstera aspekto:
“Ĉu vi estas la poeto?”
“Mi… mi iomete okupiĝas tiamaniere”, respondis sinjoro Snodgraso, iom konsternita pro la subiteco de la demando.
“Ha! La poezio influas la vivon kiel lumoj kaj muziko la scenejon; senigu la unuan de ĝiaj falsaj ornamaĵoj, kaj la alian de ĝiaj iluzioj, kaj kio restos en ambaŭ travivinda aŭ prizorginda?”
“Ja vere, sinjoro”, respondis sinjoro Snodgraso.
“Sidi antaŭ la planklumoj”, daŭrigis la malgajulo, “estas kvazaŭ sidi ĉe grandioza kortega spektaklo admirante la silkajn robojn de la bunta homamaso — sidi malantaŭ ili signifas esti la kreantoj de tiu buntaĵo, neprizorgataj kaj nekonataj, forlasitaj al pereo aŭ travivo laŭ la volo de la sorto”.
“Nepre”, diris sinjoro Snodgraso, ĉar la enfalintaj okuloj de la malgajulo direktiĝis al li, kaj li sentis necese ion diri.
“Daŭrigu, Jemĉjo”, diris la Hispanuje vojaĝinto, “kiel la nigrokula Suzana[17]
— tute sur la montetaro — neniom da grakado — elparolu — vigliĝu”.“Ĉu vi volas plenigi alian glason antaŭ ol komenci, sinjoro?” diris sinjoro Pikviko.
La malgajulo kaptis la aludon, kaj miksinte glason da brando kun akvo kaj malrapide glutinte ties duonon, malvolvis la paperrulaĵon kaj komencis parte laŭtlegi kaj parte rakonti, jenan okazaĵon, kiun ni trovas registrita en la Protokolo de la klubo sub la titolo “La Rakonto de la Vagulo”.