“Kaj permesu, ke
Fininte tiun parolon, prononcinte la tri lastajn vortojn laŭte, li solenpaŝis majeste post sia amiko, tuj sekvate de doktoro Ŝovulo, kiu diris nenion sed kontentiĝis per velkiga rigardo al la grupo.
Kreskanta kolero kaj ekstrema perpleksiĝo ŝveligis la noblan bruston de sinjoro Pikviko, preskaŭ ĝis rompiĝo de lia veŝto, dum la prezentado de la supra defio. Li staris fiksite sur la loko, gapante en vakuon. La fermo de la pordo revekis lin. Li kuris antaŭen furiozaspekte kaj ardokule. Lia mano kaptis la klinkon de la pordo; post unu momento ĝi kaptus la gorĝon de doktoro Pejno de la 43a, se sinjoro Snodgraso ne kaptus la baskon de sia admirata ĉefo kaj ne retrotirus lin.
“Malhelpu lin”, kriis sinjoro Snodgraso, “Vinklo, Tupmano. Li devas ne endanĝerigi sian vivon pro tia motivo, kia la jena”.
“Liberigu min”, diris sinjoro Pikviko.
“Tenu lin strikte”, kriis sinjoro Snodgraso, kaj per la kunigitaj fortoj de la tuta societo sinjoro Pikviko estis sidigita en fotelon.
“Lasu lin libera”, diris la verdvestita fremdulo, “brando kun akvo — gaja maljuna sinjoro — multe da kuraĝo — glutu jenon — ha! — bonegaĵon!”
Antaŭprovinte la valoron de la glasego, kiun miksis la mornulo, la fremdulo metis ĝin al la buŝo de sinjoro Pikviko, kaj la restaĵo de ĝia enhavo rapide malaperis.
Sekvis mallonga paŭzo, la brando kun akvo plenumis sian taskon; la amikeca vizaĝo de sinjoro Pikviko rapide regajnis sian kutiman mienon.
“Tiuj ne indas vian atenton”, diris la mornulo.
“Vi pravas, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “ili ne indas. Mi hontas, ke mi perfidiĝis al tia emociego. Altabligu vian seĝon, sinjoro”.
La mornulo volonte obeis: rondo formiĝis denove ĉirkaŭ la tablo, kaj denove harmonio regis. Iom da restanta iritiĝo ŝajnis trovi lokon en la sino de sinjoro Vinklo, eble kaŭzita de la provizora elpreno de lia frako, kvankam apenaŭ estas racie supozi, ke tia bagatela cirkonstanco povis veki eĉ paseman kolersenton en brusto Pikvikana. Escepte de tio, ilia bonhumoro estis komplete restarigita, kaj la vespero finiĝis tiel joviale, kiel ĝi komenciĝis.
Ĉapitro 4
Kermesa tago kaj bivako. Pliaj novaj amikoj. Invito en la kamparon.
Multaj aŭtoroj vartas ne nur stultan sed efektive malhonestan rifuzemon agnoski la fontojn, el kiuj ili ĉerpis multajn valorajn informojn. Tian emon ni tute ne havas. Ni simple klopodas plenumi, laŭ maniero senriproĉa, la respondecajn devojn de niaj redaktoraj taskoj; kaj kiom ajn da ambicio ni eble spertus en alia konjunkturo pretendi aŭtorecon de tiuj ĉi aventuroj, estimo al la vero malpermesas, ke ni faru pli ol pretendi meriton pro ilia oportuna aranĝo kaj senpartia rakontado. La Pikvikaj paperoj estas nia Novrivera Akvorezervujo[19]
, kaj ni estas kompareblaj al la Novrivera Kompanio. Laborado de aliuloj kreis por ni grandegan rezervujon da gravaj faktoj. Ni nur provizas ilin, kaj ilin komunikas, pere de ĉi tiuj paĝoj, al mondo soifanta al Pikvikaj informoj.Agante tiuspirite kaj persisteme daŭrigante laŭ nia decido agnoski niajn ŝuldojn al la aŭtoritatoj konsultitaj, ni malkaŝe diras, ke al la notkajero de sinjoro Snodgraso ni ŝuldas la detalojn registritajn en tiu ĉi kaj la sekvaj ĉapitroj — kiujn detalojn, jam trankviliginte nian konsciencon, ni nun elmetos sen plia komentario.
La tuta loĝantaro de Roĉestero kaj de la apudaj urboj ellitiĝis je frua horo en la posta mateno, en stato ekstreme aktiva kaj ekscitita. Granda inspektado estis okazonta ĉe la Paradejo. La manovrado far seso da regimentoj estis inspektota per la aglaj okuloj de la ĉefkomandanto, provizoraj fortikejoj estis konstruitaj, la citadelo estis atakota kaj kaptota, kaj mino estis eksplodigota.
Sinjoro Pikviko estis, kiel niaj legantoj eble konstatis per la mallonga eltiraĵo provizita de ni el lia priskribo de Ĉathamo, entuziasma admiranto de la armeo. Nenio povus pli ĝojigi lin, nenio povus akordiĝi tiel bone kun la aparta sentemo de ĉiu lia akompananto, ol tiu ĉi vidaĵo. Sekve ili baldaŭ ekpromenis, marŝante direkte al la agadscenejo, al kiu amasoj da homoj jam verŝiĝis el diversaj direktoj.