Читаем La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika полностью

La rakonto de la vagulo

“Nenio mirinda troviĝas en tio, kion mi rakontos”, diris la malgajulo, “enestas nenio eĉ malofta. Mankoj kaj malsano tro oftas en multaj vivtavoloj por meriti pli da atento ol oni kutime direktas al la plej ĉiutagaj sortobatoj de la homa naturo. Mi kunmetis ĉi tiujn kelkajn notojn pro tio, ke la pritraktito estis al mi bone konata dum multaj jaroj. Mi spuris lian subeniradon, paŝon post paŝo, ĝis fine li alvenis tiun ekstreman mizeron, el kiu li neniam plu supreniris.

“La viro, pri kiu mi parolas, estis pantomimaĉa aktoro, kaj, kiel multaj liaj samklasanoj, senĉesa drinkemulo. Dum pli bona epoko, antaŭ ol li febliĝis pro diboĉado kaj magriĝis pro malsanoj, li ricevis bonan salajron, kiun, se li estus zorga kaj prudenta, li eble daŭre ricevus dum kelkaj jaroj — ne multaj, ĉar tiaj viroj aŭ mortas frue, aŭ pro troa ŝarĝado de la korpaj energioj perdas antaŭtempe tiujn fizikajn kapablojn, de kiuj solaj ili povas dependi por la vivtenado. Lia detrua malvirto tamen venkis lin tiel rapide, ke oni trovis neeble dungi lin por la situacioj, en kiuj li efektive utilis teatre. Tavernoj logis lin nerezisteble. Neglektitaj malsanoj kaj senespera malriĉeco tiel certe estus lia sorto kiel la morto mem, se li insistus pri la sama vivmaniero; tamen li ja insistis, kaj la rezulton oni povas diveni. Engaĝon li ne povis akiri, kaj mankis al li pano.

“Ĉiu, kiu entute scias pri teatraj aferoj, scias kia hordo da ŝimaj malriĉuloj frekventas la scenejon de grandaj teatroj — ne regule engaĝitaj aktoroj, sed baletuloj, statistoj, akrobatoj, kaj similaj, kiujn oni dungas dum la daŭro de pantomimo aŭ Paska prezentaĵo, kaj poste maldungas ĝis la prezento de iu multpersona spektaklo kreos novan postulon por ilia servado. Al tia speco da vivo la viro estis devigita sin doni, kaj prezentado ĉiuvespere en iu malnobla teatra trinkejo samtempe havigis al li kelkajn pliajn monerojn ĉiusemajne kaj ebligis al li ĝui sian malnovan emon. Eĉ tiu rimedo baldaŭ malsukcesis; liaj malregulaĵoj estis tro grandaj por permesi, ke li akiru la mizeran enspezon kiun li eble tiamaniere havigus, kaj li fakte reduktiĝis ĝis stato proksima al malsatmorto, nur okaze akirante bagatelan sumon per pruntepreno de iu antaŭa kunulo aŭ per ricevo de tasko en tiu aŭ alia el la vulgaraj minoraj teatroj, kaj kiam li efektive perlaboris iom, tio elspeziĝis kiel antaŭe.

“Ĉirkaŭ tiutempe, kiam li jam ekzistadis laŭ nekonebla maniero dum pli ol jaro, mi estis mallonge engaĝita en unu el la teatroj en la Surea flanko[18] de la rivero, kaj tie mi vidis tiun homon, kiun jam de kelka tempo mi ne vidis, ĉar mi vojaĝis en la provinco, kaj li ŝtelvagis en la vojetoj kaj trairejoj de Londono. Mi ĵus vestis min por forlasi la ejon, kaj transiris la scenejon survoje eksteren, kiam li frapetis mian ŝultron. Neniam mi forgesos la hidan vidaĵon kiu frontis miajn okulojn, kiam mi turniĝis. Li estis vestita por pantomimo, en la absurdo de klaŭna kostumo. La fantomaj figuroj en la Danco de Morto, la plej timigaj formoj iam portretitaj surtole de la plej talenta artisto, neniam prezentis aspekton duone tiom abomenan. Lia ŝvelinta korpo kaj ŝrumpintaj kruroj — ties misformeco centoble emfazita per la fantaziaj vestaĵoj — la vitrecaj okuloj, timige kontrastaj al la densa blanka ŝminkaĵo per kiu la vizaĝo estis ŝmirita; la groteske ornamita kapo, paralize tremanta, kaj la longaj malgrasaj manoj kovritaj de blanka kalko — ĉio havigis al li hidan kaj nenaturan aspekton, pri kiu neniu priskribo kapablus transdoni adekvatan koncepton, kaj pro kio ĝis hodiaŭ mi tremegas je la penso. Lia voĉo estis kava kaj trema kiam li gvidis min flanken kaj per stumblaj vortoj rakontis longan katalogon de malsanoj kaj senecoj, finante kiel kutime per urĝa peto pri pruntedono de bagatela monsumo. Mi enmanigis al li kelkajn ŝilingojn, kaj kiam mi forturniĝis, mi aŭdis la rideksplodon, kiu sekvis lian unuan akrobataĵon sur la scenejo.

“Iun postan vesperon knabo enmanigis al mi malpuran paperpecon, sur kiu estis skribaĉitaj kelkaj vortoj krajone, sciigantaj ke tiu homo grave malsanas, kaj petegantaj, ke post la prezento mi vizitu lin ĉe lia loĝejo sur iu strato, kies nomon mi nun forgesis, ne tre malproksima de la teatro. Mi promesis tion fari tuj, kiam mi liberiĝos, kaj post falo de la kurteno mi eliris al mia melankolia komisio.

“Estis malfrue, ĉar mi partoprenis en la lasta programero kaj ĉar tiu estis benefica vespero, la prezentoj nekutime plilongiĝis. La nokto estis malhela kaj malvarma, kun frosta malseka vento, kiu pelis la pluvon peze kontraŭ la fenestrojn kaj domfrontojn. Lagetoj da akvo kolektiĝis sur la mallarĝaj kaj malmulte frekventataj stratoj, kaj pro tio ke multaj el la tre disaj olelampoj estis estingitaj per la forto de la vento, la promeno estis ne nur malkomforta, sed ankaŭ plej malcerta. Tamen feliĉe mi direktiĝis ĝuste, kaj sukcesis post ioma malfacilo trovi la domon, al kiu oni direktis min — karbejon kun supra etaĝo, en kies malantaŭa ĉambro kuŝis mia serĉito.

“Mizeraspekta virino, lia edzino, renkontis min sur la ŝtuparo kaj, dirinte ke li ĵus eniris specon de dormemo, enkondukis min mallaŭte kaj metis por mi seĝon apud la lito. La malsanulo kuŝis frontante la muron; kaj pro tio, ke li tute malatentis mian ĉeeston, mi disponis tempon por ekzameni la lokon, en kiu mi troviĝis.

“Li kuŝis sur malnova lito, kiu vertikaliĝis dum la tagoj. Ĉifitaj restaĵoj de kvadratita kurteno estis tiritaj ĉirkaŭ la litokapon por bari la venton, kiu tamen eniris la senkomfortan ĉambron tra la multaj fendetoj de la pordo kaj ĉiumomente blovis tien kaj reen. En rusta nefiksita kameno estis malarda cindra fajro; kaj antaŭ ĝi estis starigita malnova triangula tablo, sur kiu troviĝis kelkaj medicinujoj, frakasita glaso, kaj kelkaj aliaj hejmaj objektoj. Infaneto dormis sur provizora lito aranĝita por ĝi sur la planko, kaj la virino eksidis sur seĝo apude. Troviĝis paro da bretoj kun kelkaj teleroj, tasoj kaj subtasoj: kaj sub ili pendis paro da scenejaj ŝuoj kaj du rapiroj. Escepte de amasetoj da ĉifonaĵoj kaj bulaĵoj malzorge ĵetitaj en angulojn de la ĉambro, tiuj estis la solaj objektoj en la loĝejo.

“Mi disponis tempon por noti tiujn etajn detalojn kaj rimarki la pezan spiradon kaj febrajn tikegojn de la malsanulo, antaŭ ol li konsciiĝis pri mia ĉeesto. Dum siaj maltrankvilaj klopodoj havigi komfortan ripozejon por sia kapo, li puŝis sian manon eksterliten, kaj ĝi falis sur la mian. Li abrupte sidiĝis kaj avide gapis al mia vizaĝo.

“ ‘Sinjoro Hatleo, Johano’, diris lia edzino. ‘Sinjoro Hatleo, kiun vi alvokis hodiaŭ vespere, sciu’.

“ ‘Ha!’ diris la malsanulo, pasigante la manon sur sia frunto. ‘Hatleo… Hatleo… Mi pripensu’. Li ŝajnis provi koncentrigon de la pensoj dum kelkaj sekundoj kaj poste, strikte kaptinte mian pojnon, diris: ‘Ne forlasu min… Ne forlasu min, bonulo. Ŝi murdos min, mi scias tion’.

“ ‘Ĉu longe li estas tia?’ mi alparolis lian plorantan edzinon.

“ ‘Ekde la pasinta nokto’, ŝi respondis. ‘Johano, Johano, ĉu vi ne konas min?’

“ ‘Ne permesu, ke ŝi proksimiĝu al mi’, diris la viro tremegante, kiam ŝi kliniĝis super li. ‘Forpelu ŝin, mi ne toleras ŝin apude’. Li gapis frenezece al ŝi kun mieno terure timega kaj poste flustris en mian orelon: ‘Mi batis ŝin, Jemĉjo, mi batis ŝin hieraŭ, kaj multfoje pli frue. Mi malsatigis ŝin kaj ankaŭ la knabon; kaj nun, kiam mi estas malforta kaj senrimeda, Jemĉjo, ŝi murdos min pro tio; mi scias, ke jes. Se vi vidus ŝin ploranta, kiel mi vidis, ankaŭ vi scius tion. Fortenu ŝin’.

“Li malstriktigis la kroĉon kaj sinkis elĉerpite sur la kusenon.

“Mi sciis tre bone, kion signifis ĉio ĉi. Se eĉ momente mi volus dubi pri tio, unu ekrigardo al la pala vizaĝo kaj velkinta figuro de la virino sufiĉus por klarigi la realan staton de la afero.

“ ‘Prefere vi staru flanke’, mi diris al la kompatindulino. ‘Vi ne povas helpi lin. Eble li pli trankvilos, se li vin ne vidos’.

“Ŝi foriris el la vidkampo de la viro. Li malfermis siajn okulojn post kelkaj sekundoj kaj ĉirkaŭrigardis perturbite.

“ ‘Ĉu ŝi foriris?’ li demandis avide.

“ ‘Jes… Jes. Ŝi vin ne damaĝos’.

“ ‘Mi sciigos al vi la veron, Jemĉjo”, diris la viro malaltvoĉe’, ŝi efektive damaĝas min. Io en ŝiaj okuloj vekas en mia koro tian timegon, ke tio frenezigas min. La tutan pasintan nokton ŝiaj grandaj gapaj okuloj kaj pala vizaĝo proksimis al la miaj; kien ajn mi turniĝis, turniĝis ili; kaj kiam ajn mi abrupte vekiĝis, ŝi estis apud la lito rigardante min. Li tiris min pli proksimen kaj diris per profunda alarmita flustro: ‘Jemĉjo, ŝi devas esti fispirito… diablino! Ĉit! Mi scias, ke ŝi estas. Se ŝi estus virino, ŝi antaŭlonge estus mortinta. Neniu virino kapablus toleri tion, kion ŝi elportis’.

“Mi naŭziĝis, pensante pri la longaj kruelo kaj neglekto certe okazintaj por tiel impresi tian viron. Mi nenion povis diri responde, ĉar kiu povus proponi esperon aŭ konsolon, al la mizerulo antaŭ mi?

“Mi sidis tia dum pli ol du horoj, dum kiuj li turniĝadis, murmure kriante pro doloro aŭ senpacienco, maltrankvile ĵetante tien kaj reen la brakojn, kaj volviĝante de flanko al flanko. Finfine li eniris tiun staton de parta senkonscio, dum kiu la menso vagas senkontrole de sceno al sceno, de loko al loko, sen regado far la racio, sed daŭre ne povanta senigi sin de nepriskribebla sento de aktuala suferado. Konstatinte pro liaj senkoheraj babiladoj, ke tiel nun estas, kaj sciante ke plej probable la febro ne tuj pligraviĝos, mi forlasis lin, promesante al lia mizera edzino, ke mi ripetos mian viziton dum la venonta vespero kaj, se necese, sidos ĉe la paciento tra la tuta nokto.

“Mi plenumis mian promeson. La pasintaj dudek kvar horoj realigis teruran ŝanĝiĝon. La okuloj, kvankam profunde enfalintaj kaj pezaj, brilis je lumo timiga por la spektanto. La lipoj estis sekegaj kaj multloke fendetiĝintaj: la seka malmola haŭto ardis je brula varmego, kaj sur la vizaĝo de la viro estis preskaŭ ekstertera mieno de sovaĝa maltrankvilo indikanta eĉ pli forte la ruinigon far la malsano. La febro estis zenita.

“Mi sidiĝis sur la seĝo, kiun mi okupis la antaŭan vesperon, kaj tie mi sidis dum horoj aŭskultante tiujn sonojn, kiuj nepre trafas profunde la koron de plej nesentema el la homoj — la frenezan deliron de mortonto. Laŭ tio, kion mi aŭdis pri la opinio de la kuracisto, mi sciis, ke mankas espero pri li: mi sidis apud lia mortolito. Mi vidis la velkintajn membrojn, kiuj antaŭ malmultaj horoj distordiĝis por amuzi bruemajn galerianojn, tordiĝantaj pro torturado per brulanta febro… mi aŭdis la kriĉan ridon de la klaŭno, kunfandiĝintan kun la malaltaj murmuroj de la mortonto.

“Estas emociige aŭskulti menson returniĝantan al la normalaj okupiĝoj kaj celoj de sanulo, kiam antaŭe kuŝas korpo malforta kaj senrimeda; sed kiam tiuj okupiĝoj estas nature kontraŭaj al ĉio, kion ni kunligas kun ideoj seriozaj aŭ solenaj, la ricevita impreso estas senfine pli potenca. La teatro kaj la drinkejo estis la ĉefaj temoj en la babilado de tiu mizerulo. Estis vespere, li imagis; li devis roli tiunokte; estis malfrue, kaj li devos tuj forlasi la hejmon. Kial oni tenas lin kaj malhelpas lian iron?.. Li perdos la monon… Li devos foriri. Ne! Oni ne permesis tion. Li kaŝis la vizaĝon per siaj ardantaj manoj kaj feble priĝemis la propran malfortecon kaj la kruelon de siaj persekutantoj. Post mallonga paŭzo li elkriis kelkajn krudajn rimaĵojn, kiujn li laste parkeris. Li leviĝis sur la lito, kurbigis siajn velkintajn krurojn kaj ĉirkaŭruliĝis laŭ maldelikataj pozicioj; li rolis… li estis en teatro. Post momenta silento li murmuris la rekantaĵon de iu brua kanto. Finfine li atingis la malnovan domon: kiom varmega estis la ĉambro. Li estintis malsana, tre malsana, sed jam li fartis bone kaj estis feliĉa. Plenigu lian glason. Kiu estis tiu, kiu forskuis ĝin de liaj lipoj? Temis pri la sama persekutanto, kiu pli frue postsekvis lin. Li falis sur la kusenon kaj laŭte ĝemis. Mallonga intervalo de senkonscio, kaj jen li travagis tedan labirinton de malaltarkaj ĉambroj — kelkfoje tiom malaltaj, ke por progresi li devis rampi sur manoj kaj genuoj: tie estis senaere kaj mallume, kaj en ĉiu direkto malhelpis lin diversaj obstakloj. Troviĝis ankaŭ insektoj, hidaj rampuloj kun okuloj fikse rigardantaj lin kaj plenigis la tutan ĉirkaŭan aeron: brilaĉante terure en la densa mallumo de tiu loko. La muroj kaj la plafono estis kovritaj de viglaj reptilioj… la kupolo vastiĝis enorme… timigaj figuroj flagradis tien-reen… kaj vizaĝoj de homoj al li konataj, abomenigitaj per mokado kaj grimacado, gapis el inter ili; oni bruligis lin per ardigitaj feraĵoj kaj ligis lian kapon per ŝnuroj ĝis sango elŝprucis, kaj li baraktis frenezece por sia vivo.

“Fine de unu el tiuj paroksismoj, dum kiu mi malfacilege retenis lin sur la lito, li sinkis ŝajne en dormon. Venkita de gardado kaj penado, mi fermis miajn okulojn dum kelkaj minutoj, kiam mi sentis ĉe mia ŝultro violentan kroĉiĝon. Mi tuj vekiĝis. Li jam levis sin por sidiĝi en la lito… Terura ŝanĝiĝo okazis al lia vizaĝo, sed la konscio jam revenis, ĉar evidente li rekonis min. La infano, kiun jam delonge perturbis liaj deliroj, stariĝis de sur sia liteto kaj alkuris sian patron timigite kriĉante… La patrino haste brakumis ĝin, por ke li ne vundu ĝin dum la violento de sia frenezeco, sed terurite pro la ŝanĝo de liaj trajtoj staris senmova apud la lito. Li kroĉis konvulsie mian ŝultron, kaj batante sian bruston per la alia mano senespere klopodis paroli. Estis senutile… li etendis al ili la brakon kaj denove violente klopodis. Aŭdiĝis klaka sono en lia gorĝo… la okuloj furiozis… mallonga sufokita ĝemo aŭdiĝis… kaj li falis malantaŭen… mortinta!”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Раковый корпус
Раковый корпус

В третьем томе 30-томного Собрания сочинений печатается повесть «Раковый корпус». Сосланный «навечно» в казахский аул после отбытия 8-летнего заключения, больной раком Солженицын получает разрешение пройти курс лечения в онкологическом диспансере Ташкента. Там, летом 1954 года, и задумана повесть. Замысел лежал без движения почти 10 лет. Начав писать в 1963 году, автор вплотную работал над повестью с осени 1965 до осени 1967 года. Попытки «Нового мира» Твардовского напечатать «Раковый корпус» были твердо пресечены властями, но текст распространился в Самиздате и в 1968 году был опубликован по-русски за границей. Переведен практически на все европейские языки и на ряд азиатских. На родине впервые напечатан в 1990.В основе повести – личный опыт и наблюдения автора. Больные «ракового корпуса» – люди со всех концов огромной страны, изо всех социальных слоев. Читатель становится свидетелем борения с болезнью, попыток осмысления жизни и смерти; с волнением следит за робкой сменой общественной обстановки после смерти Сталина, когда страна будто начала обретать сознание после страшной болезни. В героях повести, населяющих одну больничную палату, воплощены боль и надежды России.

Александр Исаевич Солженицын

Классическая проза / Классическая проза ХX века / Проза
Купец
Купец

Можно выйти живым из ада.Можно даже увести с собою любимого человека.Но ад всегда следует за тобою по пятам.Попав в поле зрения спецслужб, человек уже не принадлежит себе. Никто не обязан учитывать его желания и считаться с его запросами. Чтобы обеспечить покой своей жены и еще не родившегося сына, Беглец соглашается вернуться в «Зону-31». На этот раз – уже не в роли Бродяги, ему поставлена задача, которую невозможно выполнить в одиночку. В команду Петра входят серьёзные специалисты, но на переднем крае предстоит выступать именно ему. Он должен предстать перед всеми в новом обличье – торговца.Но когда интересы могущественных транснациональных корпораций вступают в противоречие с интересами отдельного государства, в ход могут быть пущены любые, даже самые крайние средства…

Александр Сергеевич Конторович , Евгений Артёмович Алексеев , Руслан Викторович Мельников , Франц Кафка

Фантастика / Классическая проза / Самиздат, сетевая литература / Боевая фантастика / Попаданцы / Фэнтези
Петр Первый
Петр Первый

В книге профессора Н. И. Павленко изложена биография выдающегося государственного деятеля, подлинно великого человека, как называл его Ф. Энгельс, – Петра I. Его жизнь, насыщенная драматизмом и огромным напряжением нравственных и физических сил, была связана с преобразованиями первой четверти XVIII века. Они обеспечили ускоренное развитие страны. Все, что прочтет здесь читатель, отражено в источниках, сохранившихся от тех бурных десятилетий: в письмах Петра, записках и воспоминаниях современников, царских указах, донесениях иностранных дипломатов, публицистических сочинениях и следственных делах. Герои сочинения изъясняются не вымышленными, а подлинными словами, запечатленными источниками. Лишь в некоторых случаях текст источников несколько адаптирован.

Алексей Николаевич Толстой , Анри Труайя , Николай Иванович Павленко , Светлана Бестужева , Светлана Игоревна Бестужева-Лада

Биографии и Мемуары / История / Проза / Историческая проза / Классическая проза