La aspekto de ĉio sur la Paradejo signis, ke la baldaŭa ceremonio estas ekstreme grandioza kaj grava. Sentineloj estis postenigitaj por konservi al la soldatoj la terenon, kaj servistoj sur la kanonejoj konservis lokojn por la sinjorinoj, kaj serĝentoj kuradis de loko al loko kun velenbinditaj libroj sub la brakoj, kaj kolonelo Buldero en plena soldata uniformo estis galopanta surĉevale jen tien jen alien kaj retroiganta sian ĉevalon inter la homojn, kaj prancanta kaj saltanta, kaj krianta plej alarmige, kaj tre raŭkiganta sian voĉon kaj tre ruĝiganta sian vizaĝon, sen iu ajn konstatebla kialo aŭ motivo. Oficiroj kuradis antaŭen kaj malantaŭen, unue komunikante al kolonelo Buldero, poste ordonante al serĝentoj kaj poste tute forkurante. Eĉ senranguloj mem rigardis de post siaj glazuritaj koltukoj kun mieno de mistera soleno, kiu sufiĉe anoncis la specialecon de la okazaĵo.
Sinjoro Pikviko kaj liaj tri kunuloj stariĝis en la frontvico de la homamaso kaj pacience atendis la komenciĝon de la programo. La amasego plidensiĝis ĉiumomente, kaj iliaj devigitaj klopodoj reteni sian atingitan situon sufiĉe kroĉis ilian atenton dum la sekvaj du horoj. Unufoje okazis subita premado de malantaŭe, kaj tiam sinjoro Pikviko estis abrupte puŝita antaŭen je kelkaj metroj laŭ grado de rapido kaj elasteco ege nekonvenaj al la kutima graveco de lia konduto. Alifoje aŭdiĝis de antaŭe peto “stari malantaŭen”, kaj tiam musketa kolbo estis aŭ faligita sur piedfingron de sinjoro Pikviko por memorigi lin pri la peto, aŭ ŝovita al lia brusto por certigi la plenumon. Poste kelkaj ŝercemuloj maldekstre, preminte flanken grupe kaj ŝovinte sinjoron Snodgraso ĝis la lasta ekstremo de homa torturado demandis scii “kien li supozis ŝovi sin”; kaj kiam sinjoro Vinklo finesprimis sian grandan indigniĝon pri tiu neprovokita atako, iu persono malantaŭe frapis lian ĉapelon sur liajn okulojn kaj petis la komplezon, ke li enpoŝigu sian kapon. Tiuj kaj aliaj praktikaj spritaĵoj kune kun la neklarigebla foresto de sinjoro Tupmano (kiu subite malaperis kaj nenie troveblis) igis ilian situon entute iom pli malkomforta ol plaĉa aŭ dezirinda.
Finfine trakuris la homamason tiu basa bruo multvoĉa, kiu kutime anoncas alvenon de ajna atenditaĵo. Ĉies okuloj turniĝis al la elira pordo. Post kelkaj momentoj da entuziasma antaŭplezuro, estis vidataj standardoj flirtantaj gaje en la aero, armiloj hele briletis en la sunlumo, spaliro post spaliro verŝiĝis sur la ebenaĵon. La soldatoj haltis kaj ordigis sin; komanda vorto trasonis la vicojn, aŭdiĝis ĝenerala krakego de muskedoj, kiam armiloj estis salutigitaj, kaj la ĉefkomandanto, akompanate de kolonelo Buldero kaj multaj oficiroj, galopetis antaŭen. La armeaj orkestroj ekmuzikis ĉiuj kune; la ĉevaloj stariĝis sur po du kruroj, galopetis retroen kaj ĉiudirekten flirtigis siajn vostojn; la hundoj bojis, la homamaso kriĉis, la soldatoj renormaliĝis, kaj nenio videblis ambaŭflanke en la tuta vidkampo krom longa perspektivo de ruĝaj jakoj kaj blankaj pantalonoj, fiksitaj kaj senmovaj.
Sinjoro Pikviko estintis tiom okupita per ŝanceliĝado kaj malimplikiĝo el inter la kruroj de ĉevaloj, ke li ne disponis sufiĉan trankvilon por observi la scenon antaŭ si, ĝis ĝi ekhavis la aspekton ĵus priskribitan. Kiam li finfine kapablis stari firme, liaj kontento kaj ĝojo estis senlimaj.
“Ĉu povas io esti pli admirinda aŭ plezuriga?” li demandis sinjoron Vinklo.
“Nenio”, respondis tiu sinjoro, kiu havis po malaltulon starantan sur ĉiu el liaj piedoj dum la ĵuspasinta horkvarono.
“Efektive ĝi estas nobla kaj brila vidaĵo”, diris sinjoro Snodgraso, en kies brusto rapide ekardis fajro de poezio, “vidi la defendantojn de la lando vicigitaj en brila aranĝo antaŭ la pacaj civitanoj; iliaj vizaĝoj radiantaj — ne je militema feroco, sed je civilizita mildeco, iliaj okuloj sparkantaj — ne pro la kruda fajro de rabado aŭ venĝo, sed pro mola lumo de homamo kaj inteligento”.
Sinjoro Pikviko plene konsentis kun la spirito de tiu laŭdo, sed li ne povis senrezerve reeĥi ties detalojn, ĉar la mola lumo de inteligento brulis iom feble en la okuloj de la soldatoj, pro tio ke la komando “okuloj fronten” estis donita, kaj antaŭ si la spektantoj vidis nur plurajn milojn da rigardiloj gapantaj rekte antaŭen, tute senigitaj de iu ajn esprimo.
“Nia situo nun estas bonega”, diris sinjoro Pikviko, ĉirkaŭrigardante. La homamaso en ilia najbaraĵo estis iom post iom disirinta, kaj ili estis preskaŭ solaj.
“Bonega!” eĥis ambaŭ sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo.
“Kion ili faras nun?” demandis sinjoro Pikviko ĝustigante siajn okulvitrojn.
“Mi… mi… emas pensi”, diris sinjoro Vinklo paliĝante, “mi emas pensi, ke ili estas pafontaj”.
“Sensencaĵo”, haste diris sinjoro Pikviko.
“Mi… mi… vere opinias, ke ili pafos”, urĝiĝis sinjoro Snodgraso iom alarmite.
“Neeble”, respondis sinjoro Pikviko.