“Joĉjo, Joĉjo!” diris la maljuna sinjoro. “Joĉjo… damnatu… ho, jen li. Elmetu la kartludajn tabletojn”.
La letargia junulo sukcesis sen plua vekado elmeti du kartludajn tabletojn, unu por “Papo Johanino”[20]
, kaj la alian por visto. La vistludontoj estis sinjoro Pikviko kaj la maljunulino, sinjoro Milero kaj la grasa sinjoro. La rondludo ampleksis la ceterajn festantojn.La robro estis plenumita kun la tuta seriozeco kaj konduta trankvileco konvenaj al la okupiĝo nomata “visto” — solena okazaĵo, al kiu, laŭ nia opinio, estas aplikita tre malrespekte kaj bagatelige la termino “ludo”. La rondludo, alitable, estis tiel brue gaja, ke ĝi grave interrompis la meditojn de sinjoro Milero, kiu, ne tiom absorbita kiom li devis esti, sukcesis kulpi diversajn krimegojn kaj misfarojn, kiuj ekstreme kolerigis la grasan sinjoron, kaj proporcie bonhumorigis la maljunulinon.
“Jen!” diris la krimulo Milero triumfe, kiam li enmanigis unuopan prenon fine de la partio. “Tio ne povis esti pli trafe ludita, mi flatas min. Neeble akiri alian prenon!”
“Milero devis atuti la karoon, ĉu ne vere, sinjoro?” diris la maljunulino.
Sinjoro Pikviko kapjesis.
“Ĉu mi devis do?” diris la povrulo, dube apelaciante sian partneron.
“Vi ja devis, sinjoro”, diris la grasa sinjoro per tremiga voĉo.
“Tre bedaŭras”, diris la senkuraĝigita Milero.
“Tio ne multe utilas”, graŭlis la dika sinjoro.
“Du figuroj faras ok por mi”, diris sinjoro Pikviko.
Alia partio.
“Ĉu vi povas unu?” demandis la maljunulino.
“Mi povas”, respondis sinjoro Pikviko. “Duoblo, unuopo kaj la robro”.
“Neniam oni tiom bonŝancis”, diris sinjoro Milero.
“Neniam venis tiaj kartoj”, diris la grasa sinjoro.
Solena silento: sinjoro Pikviko bonhumora, la maljunulino serioza, la grasa sinjoro ĉikanema, kaj sinjoro Milero timema.
“Alia duoblo”, diris la maljunulino, triumfe notante la cirkonstancon per meto de sespenco kaj kaduka duonpenco sub la kandelingon.
“Duoblo, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.
“Tute scias pri tiu fakto, sinjoro”, akre respondis la grasa sinjoro.
Alian partion kun simila rezulto sekvis missekvo far la malfeliĉa Milero, je kio la grasa sinjoro eksplodis en stato de forta persona ekscitiĝo, kiu daŭris ĝis la fino de la ludo, kiam li retiriĝis en angulon, kaj restis komplete muta dum unu horo kaj dudek sep minutoj; post tiu tempo li forlasis sian retiriĝon kaj proponis al sinjoro Pikviko pinĉon da flartabako kun mieno de homo decidinta kristane pardoni la ricevitajn vundojn. La aŭdkapablo de la maljunulino rimarkinde pliboniĝis, kaj la malfeliĉa Milero sentis sin tiel eksterelementa kiel delfeno en sentinela postenbudo.
Dume la rondludo progresis tre gaje. Izabela Vardlo kaj sinjoro Trundlo “partneriĝis”, kaj Emilia Vardlo kaj sinjoro Snodgraso faris same; kaj eĉ sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino starigis komunakcian kompanion pri ludmarkoj kaj flatado. Maljuna sinjoro Vardlo estis ĉe zenito de sia gajeco; kaj li estis tiel amuza direktante la tablon, kaj la maljunaj damoj estis tiel energiaj pretendante siajn gajnojn, kaj la tuta tablanaro daŭre bruis pro gajo kaj ridado. Ĉeestis unu maljuna damo, kiu ĉiam devis pagi kvin-ses kartojn, je kio ĉiuj ekridis regule en ĉiu partio; kaj kiam la maljuna damo mienis kolere pro la neceso pagi, oni ridis eĉ pli laŭte; je kio la vizaĝo de la maljuna damo iom post iom heliĝis, ĝis fine ŝi ridis pli laŭte ol la aliaj. Ankaŭ, kiam la fraŭla onklino ricevis “geedziĝon”[21]
, la junulinoj denove ekridis, kaj la fraŭla onklino ŝajne emis ofendiĝi; ĝis, sentante manpremon de sinjoro Tupmano sub la tablo, ankaŭ ŝi gajiĝis kaj mienis iom kontente, kvazaŭ geedziĝo efektive ne estus tiel fora, kiel supozis kelkaj personoj; je kio denove ridis ĉiuj kaj precipe maljuna sinjoro Vardlo, kiu frandis spritaĵojn tiel volonte, kiel la plej junaj. Koncerne sinjoron Snodgraso, tiu faris nenion krom flustri poeziecajn diraĵojn en la orelon de sia partnero, kio igis iun maljunan sinjoron facilanime aludema pri kartludaj partnerecoj kaj dumvivaj partnerecoj, kaj kaŭzis, ke la dirita sinjoro iom komentu tiurilate akompane kun diversaj palpebrumoj kaj subridoj, kio tre gajigis la societon kaj elstare la edzinon de tiu maljuna sinjoro. Kaj sinjoro Vinklo ripetis ŝercojn tre bone konatajn en urboj, sed tute nekonatajn en la kamparo: kaj ĉar ĉiuj ridis pro ili tre senlime kaj diris, ke ili estas elstaraj, sinjoro Vinklo estis en stato tre honora kaj glora. Kaj la bonfarema pastro afable spektis, ĉar la feliĉaj vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo feliĉigis ankaŭ la maljunan bonulon; kaj kvankam la gajeco estis iom brua, tamen ĝi devenis de koroj kaj ne de lipoj; kaj tio finfine estas la ĝusta speco de gajeco.La vespero forglitis rapide per tiuj ĝojigaj okupiĝoj; kaj post konsumo de vespermanĝo abunda sed simpla, kaj kiam la societo socie formis rondon ĉirkaŭ la fajrujo, sinjoro Pikviko pensis, ke li neniam en la vivo sentis sin tiom feliĉa kaj neniam tiel emis ĝui kaj eluzi la pasemajn momentojn.