“La mizero kaj misfortuno de la malfeliĉulino estis plenmezure kompletigotaj. Multaj krimoj estis plenumitaj en la ĉirkaŭaĵo; la farintoj restis netrovitaj, kaj ilia aŭdaco plifortiĝis. Rabo elstare riska kaj plimisigita kaŭzis viglan persekuton kaj rigoran serĉadon, pri kiuj ili ne antaŭkalkulis. Juna Edmondo estis suspektata kun tri kunuloj. Li estis arestita… enjuĝejigita… prijuĝita… mortkondamnita.
“La senespera kaj trapika kriĉo de virina voĉo, kiu resonis tra la juĝejo, kiam la solena verdikto estis prononcita, sonoras en miaj oreloj ĉi-momente. Tiu krio trafis la koron de la kulpulo per teruro, kian juĝo, kondamno kaj la proksimiĝo de la morto mem malsukcesis veki. Tiuj lipoj, kiuj dum la tuta tempo kunpremiĝis en obstina malafablo, ektremis kaj nevolonte disiĝis; la vizaĝo cindre paliĝis, dum malvarma ŝvito eskapis el ĉiu poro; la fortikaj membroj de la kulpulo tremis, kaj li ŝanceliĝis en la akuzitejo.
“Dum la unua febro de sia mensa angoro la suferanta patrino ĵetis sin surgenuen antaŭ miaj piedoj kaj fervore petegis la Eternulon, kiu ĝis tiam subtenis ŝin en ĉiuj ŝiaj ĉagrenoj, liberigi ŝin el la mondo trista kaj mizera kaj indulgi la vivon de ŝia solinfano. Sekvis eksplodo de malĝojo kaj violenta barakto, kian espereble mi neniam denove devos atesti. Mi sciis, ke ekde tiu horo ŝia koro rompiĝadis, sed eĉ unu fojon mi ne aŭdis plendon aŭ murmuron trapasi ŝiajn lipojn.
“Vidi tiun virinon en la karcera korto tagon post tago estis kompatoveka sceno, dum ŝi entuziasme kaj fervore klopodis per amo kaj petado mildigi la malmolan koron de sia obstina filo. Estis vane. Li restis mishumora, senceda kaj netuŝita. Eĉ la neatendita mildigo de lia mortpuno al dekkvarjara transmara bagnado ne mildigis eĉ momente la malafablan durecon de lia sinteno.
“Sed la spirito de rezigno kaj elportemo, kiu tiom longe subtenis ŝin, ne povis lukti kontraŭ korpa malforteco kaj kripliĝo. Ŝi malsaniĝis. Ŝi trenis siajn ŝanceliĝajn membrojn el la lito por viziti ankoraŭ unufoje sian filon, sed ŝia forto velkis, kaj senpove ŝi sinkis teren.
“Kaj nun la fanfarona frido kaj indiferento de la junulo estis efektive elprovitaj; kaj la puno peze trafinta lin, preskaŭ frenezigis lin, pasis unu tago, kaj lia patrino malestis; alia forflugis, kaj ŝi ne proksimiĝis al li; venis tria vespero, kaj denove li ne vidis ŝin; kaj post dudek kvar horoj li estos disigita de ŝi — eble por ĉiam. Ho! kiel la longe forgesitaj pensoj de antaŭa tempo impetis en lian menson, dum li preskaŭ kure trairis tien reen la mallarĝan korton — kvazaŭ informoj pli baldaŭ alvenus pro rapidado lia — kaj kiel amare inundis lin sento pri liaj senpoveco kaj izolo, kiam li aŭdis la veron! Lia patrino, la sola gepatro, kiu iam ajn vartis lin, kuŝis malsana — eble mortanta — je malpli ol unu mejlo de la loko, sur kiu li staris; se li estus libera kaj senkatena, post kelkaj minutoj li starus apud ŝi. Li kuregis al la kradpordo kaj kroĉinte la ferstangojn kun senespera energio li skuis ĝin ĝis ĝi brue reeĥis, kaj ĵetis sin al la dika muro kvazaŭ por trabori por si vojon tra la ŝtonaĵo; sed la fortika konstruaĵo mokis liajn feblajn klopodojn, kaj li kunbatis siajn manojn kaj ploris kvazaŭ infano.
“Mi portis la pardonon kaj benon de la patrino al la enkarcerigita filo, kaj mi portis al ŝia lito lian solenan certigon pri pento kaj fervoran pardonpeton al ŝia lito. Mi aŭdis kun simpatio kaj kompato la pentinton elpensi mil eblajn planojn por konsoli kaj subteni ŝin post lia reveno; sed mi sciis, ke multajn monatojn antaŭ ol li povos alveni sian celotan lokon, lia patrino ne plu estos en la mondo.
“Oni forveturigis lin nokte. Kelkajn semajnojn poste la animo de la kompatindulino forflugis, mi firme esperas, al loko eterne ĝoja kaj ripoziga. Mi kondukis la funebran diservon super ŝia korpo. Ŝi kuŝas en nia eta preĝeja korto. Mankas tomboŝtono ĉe ŝia tombo. Ŝiajn ĉagrenojn konis la homoj; ŝiajn virtojn Dio.
“Estis aranĝite antaŭ la foriro de la bagnulo, ke li skribos al sia patrino tuj kiam li povos ricevi permeson, kaj ke la letero estos adresita al mi. La patro firme rifuzis vidi sian filon ekde la momento de ties aresto, kaj estis al li indiferente: ĉu tiu vivos aŭ mortos. Forpasis multaj jaroj sen iu ajn informo pri li, kaj kiam pli ol duono de lia transmara tempo estis trapasita, kaj neniun leteron mi ricevis, mi supozis lin mortinta, kiel efektive mi preskaŭ esperis.
“Edmondo tamen estis sendita konsiderindan distancon enlanden, kiam li alvenis la kolonion, kaj tio eble klarigas la fakton, ke kvankam pluraj leteroj estis senditaj, neniu el ili venis en miajn manojn. Li restis samloke dum la tuto de dek kvar jaroj. Post la fino de la puntempo, firme sekvante sian malnovan intencon kaj la promeson al sia patrino, li revenis al Anglujo inter sennombraj malfacilaĵoj, kaj reatingis marŝante sian devenlokon.