Sinjoro Vinklo tiris la bridon de la alta ĉevalo ĝis lia vizaĝo nigriĝis, kaj finfine haltiginte ĝin li surteriĝis, redonis la vipon al sinjoro Pikviko kaj, kaptinte la gvidrimenon, pretiĝis resurseliĝi.
Ĉu la alta ĉevalo nur pro la natura ludemo de ĝia karaktero deziris iom da senkulpa ludado kun sinjoro Vinklo, aŭ ĉu venis al ĝi en la kapon, ke la vojaĝon ĝi povus plenumi tiom kontentige al si sen rajdanto kiom kun rajdanto — estas punktoj, pri kiuj ni kompreneble ne povas nepre kaj definitive decidiĝi. Kia ajn estis la kialo, estas certe, ke apenaŭ sinjoro Vinklo tuŝis la bridon jen ĝi transkapigis ĝin kaj retrokuris tra ties plena longo.
“Povrulo”, diris sinjoro Vinklo trankvilige, “povrulo… bona ĉevalĉjo”.
Sed la “povrulo” rifuzis flatadon: ju pli sinjoro Vinklo provis proksimiĝi al ĝi, des pli ĝi foriĝis flanken; kaj malgraŭ ĉiaspeca kaĵolado sinjoro Vinklo kaj la ĉevalo ĉirkaŭiris unu alian dum dek minutoj, fine de kiuj ĉiu el ili tiel same distancis unu de l’ alia kiel en la komenco — afero nekontentiga en ĉiuj cirkonstancoj, sed precipe sur soleca vojo, kie neniu helpo estas havebla.
“Kion mi faru?” kriis sinjoro Vinklo, kiam la evitado daŭris dum konsiderinda tempo. “Kion mi faru? Mi ne povas surseliĝi”.
“Prefere konduku ĝin ĝis ni alvenos vojbarieron”, respondis sinjoro Pikviko el la ĉaro.
“Sed ĝi rifuzas veni!” kriegis sinjoro Vinklo. “Bonvolu veni kaj teni ĝin”.
Sinjoro Pikviko estis personigo mem de bonkora afableco: li ĵetis la kondukilojn sur la dorson de l’ ĉevalo, kaj subeniĝinte de sia sidloko, zorge apudigis la ĉaron al la heĝo, por la okazo, ke io venos sur la vojo, kaj forpaŝis helpe al sia ĝenata kunulo, lasante sinjoron Tupmano kaj sinjoron Snodgraso en la veturilo.
Tuj kiam la ĉevalo vidis sinjoron Pikviko alvenanta al ĝi kun la ĉara vipo en la mano, ĝi ŝanĝis la rondiran moviĝon, kiun ĝi antaŭe utiligis, al retroira progreso tiom impete, ke ĝi ektrenis sinjoron Vinklo, kiu daŭre troviĝis je la ekstremo de la brido, laŭ grado de rapideco iom pli ol hasta marŝo al la direkto, tra kiu ili ĵus trapasis. Sinjoro Pikviko kuris por helpi, sed ju pli rapide sinjoro Pikviko kuris antaŭen, des pli rapide la ĉevalo kuris malantaŭen. Okazis granda skrapado de piedoj kaj agitado de polvo; kaj finfine sinjoro Vinklo, kies brakoj estis preskaŭ elartikigitaj, komplete rezignis la tenadon. La ĉevalo paŭzis, gapis, skuis la kapon, turnis sin kaj kviete trotis hejmen al Roĉestero, lasante sinjoron Vinklo kaj sinjoron Pikviko al reciproka konsterna sinrigardado. Kraka bruo iom fore altiris ilian atenton. Ili suprenrigardis.
“Benatu mia animo!” kriis la turmentata sinjoro Pikviko. “Jen forkuras la alia ĉevalo!”
Estis ja tro vere. La beston timigis la bruo, kaj la kondukiloj estis sur ĝia dorso. La rezulto estas divenebla. Ĝi forkuris kun la kvarrada ĉaro malantaŭe kaj kun sinjoro Tupmano kaj sinjoro Snodgraso en la kvarrada ĉaro. La distanco estis mallonga. Sinjoro Tupmano ĵetis sin en la heĝon, sinjoro Snodgraso imitis lian ekzemplon, la ĉevalo frakasis la kvarradan ĉaron kontraŭ ligna ponto, disigis la radojn disde la ĉaro kaj la vinbotelujon disde la breto: kaj fine ekstaris tute senmove rigardante la ruinon, kiun ĝi kaŭzis.
La unua zorgo de la du neelĵetitaj amikoj estis eligi siajn misfortunajn kunulojn el ties krataga bedo — procedo, kiu havigis al ili la nedireblan kontenton malkovri, ke ili ricevis neniun vundon krom pluraj ŝiraĵoj en la vestoj kaj diversaj gratoj pro la dornoj. La posta farendaĵo estis maljungo de la ĉevalo. Kiam tiu komplika procedo estis realigita, la grupo marŝis malrapide antaŭen, kondukante inter si la ĉevalon kaj lasinte la ĉaron al ties sorto.
Unuhora marŝado venigis la vojaĝantojn al eta apudvoja trinkejo kun du ulmoj, trogo por ĉevaloj, kaj vojsigno antaŭe; unu-du deformitaj fojnostakoj malantaŭe, legomĝardeno flanke, kaj kadukaj budoj kaj ŝimaj barakoj konfuzite dismetitaj ĉirkaŭe. Ruĝhara viro laboris en la ĝardeno; kaj al li sinjoro Pikviko vigle vokis:
“Saluton, homo!”
La ruĝharulo rektigis sian korpon, ombrumis permane la okulojn kaj rigardis longe kaj senpasie sinjoron Pikviko kaj ties kunulojn.
“Saluton, homo!” ripetis sinjoro Pikviko.
“Saluton!” estis la respondo de la ruĝharulo.
“Kioma distanco ĝis Dingledelo?”
“Pli ol sepmejla”.
“Ĉu temas pri vojo bona?”
“Ne, tia ĝi ne estas”.
Eliginte tiun kurtan respondon, kaj verŝajne kontentiginte sin per ankoraŭ unu videsploro, la ruĝharulo daŭrigis sian laboron.
“Ni deziras enstaligi ĉi tie jenan ĉevalon”, diris sinjoro Pikviko. “Supozeble tio eblas, ĉu ne?”
“Deziras enstaligi jenan ĉevalon, ĉu?” ripetis la ruĝharulo, apogante sin per sia fosilo.
“Kompreneble”, respondis sinjoro Pikviko, kiu jam antaŭeniris kune kun la ĉevalo ĝis la ĝardena barilo.
“S’jorino!” kriegis la ruĝharulo, elirante el la ĝardeno kaj intense rigardante la ĉevalon. “S’jorino!”
Alta osteca virino — senkurba tra la tuta korpo — en kruda blua pelerino kun talio unu-du colojn sub la akseloj reagis al la alvoko.