Dum la nokto daŭras monotone,Min ĉirkaŭas bruoj kaj vizioj,Min turmentas sonĝoj kaj pasioj,Min atingas sufokitaj krioj …Ĉio saltas, turnas sin ciklone …Kun la kapo plumba sur kuseno,Kun la pugnoj, kunpremitaj spasme,Jen tra plor’ blasfemas mi orgasme,Jen demone ridas plej sarkasmeEn avid’ por ies ĉirkaŭpreno.Tra nebulo lumas stranga luno,Estas ĝi ardanta kiel fero,Kun varmego baka de l’ inferoĜi gravitas peze al la teroKaj rebrilas sange el laguno …Ankaŭ vi aperas … paŝas mole …Kaj elpreni volas mian koron …Sentas mi nur tuŝon, ne doloron,Poste fluge sekvas meteoronKaj kun ĝi forbrulas senparole …
Ĉe Lesboso
Mitileno! La mano nevoleSenĉapigas la kapon al vento …Unu nomon – sufiĉas ĝi sole –Mi ripetas en pia atento.Kaj en spiro de l’ mildaj aromojMi rigardas, rigardas al rokoj,Kie dioj parencis kun homojEn la oraj pasintaj epokoj …La ŝipo venas la kajon, tuŝante bordon arĥajan,Lesbosaj idoj en muto ridetas al la saluto …Sappho, Sappho[6] – vi, perlo de Lesboso!Eterna logo al poeta kor’!Ne povos kaptaj manoj de KronosoSenigi nin de via ĝuamfor’!Jen aŭdas mi de la submara litoLa sorĉan liron, luma poetin’!Al vi kliniĝis ame AfroditoKaj la pastrinoj junaj gloras vin …… Oni diras ke viaj okuloj estis serene-lazuraj,Ke la sango pasia ornamis ilin per ombroj veluraj…Kiam la ondojn kisis HekatoKaj ĉe la rokoj plaŭdis la mar’,Al la eterna dio-amatoFlugis de viaj strofoj nektar’.Tiam ĉe l’ fonto, gute plendanta,Sidis vi sola en la inspir’Kaj al la mara skvam’ diamantaKantis la himnon de la admir’ …… Ekkoni la amon, febron voluptan kaj … morti,Ne plu povante la baton perfidan elporti…Mi scias ke la maro kolektas la trezorojn,Simile al avida, ŝtelema avarul’,Kaj pli ol ion ŝatas ĝi la amantajn korojn,Sirene allogitajn per onda ritma lul’.Mi scias ke palacoj kaj ekzotikaj boskojDe Posejdono portas kvieton al la kor’,Ke la submarajn vojojn tapiŝe kovras moskoj.Kaj korpojn ne konsumas la maro je pulvor’…… Algoj ornamas la harojn, konkoj surŝutis la brustonKaj sur la liro rigida fingroj graciaj ripozas…Io vekas min el revoj, io ŝiras min el ravo,Kaj la vivo senripoza vokas fari grizan devon …Mi forgesis, ke mi estas nur galera, rema sklavo,Ke flugilojn mi ne havas por kunflugi blankan mevon.En malgajo mi forŝiras la rigardon de la maro,Kie banas sin, vibrante, la ĉielo de Lesboso,Sed en ĉiu mia movo kaj en ĉiu mia faroVia nom’, Sappho, resonos kun adoro kaj patoso!Mitileno, 18.11.1920