… Ani mnie teraz moja małość wstydziAni się myśli tak, jak orły, ważą …Juliusz SłlowackiTre ofte mi estas malforta, mizera poeto – nur homo,Ĉe kiu parolas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo,Ĉe kiu la koron jam lacan apenaŭ subtenas la flamo,Brulanta kun varmo viviga en lingvo de l’ paco kaj amo.Mi tiam eĉ strofon konstrui ne povas, donacas nenionKaj mem, tremetante pro frosto, almozas la sunan radion,Por vivon ĝermantan konservi al la poeziaj burĝonoj,Por iom lumigi la vojon al novaj paroloj kaj sonoj …La vangojn ornamas ĉe mi tiel ofte paletaj narcisoj,Ne ardan volupton, sed prujnon depuŝan alportas la kisoj,Ĉar ilin venenas la pala, mizera poeto, nur homo,Ĉe kiu grimacas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo.
Al …
Vi ne komprenis, amikin’, pro kio skribis miMalgajan verson sen destin’, de pala anemi’, Vi ridetante metis for la paĝojn de l’ sopir’Kaj restis muta via kor’ al vortoj de l’ inspir’…Sed eble foje sen naiv’, sen ĝeno kaj ridet’Tralegos vi en via viv’ la vortojn de l’ poet’,Se la hazardo de la sort’ dispremos ankaŭ vinKaj nevenkebla ama fort’ vin pelos al ruin’.Malĝoja kanto mia jen fariĝos por vi sku’Kaj la malnova teda ĝen’ transformos sin je ĝu’,Vi rememoros sen malŝat’ la bardon de l’ dolor’Kaj via kor’ per ĉiu bat’ lin benos kun ador’…
La roza ordeno
Sur mian kolumon stampiĝis kiseto erara,Maltrafe premita dum ravo de la ĉirkaŭpren’.Ĝi freŝe aromas kaj estas al mi tiom kara –Rozeta makulo - de l’ ĝu’ improviza orden’!Ĝi restas simbol’ de l’ kareso, donita kun fido,La buŝo dum sveno ne sciis, ne pensis pri l’ ag’…Ĝi estas instigo al ĝojo kaj kaŭzo por ridoDe l’ frua mateno ĝis fino malluma de l’ tag’.
Mia vojo
Mi levas mian kapon en ĉielon,Sed per piedoj staras sur la ter’;Nur idealojn vidas kiel celon,Sed nutras min per krudreala ver’.Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,Sed en la valoj kuŝas mia pan’,Altiras la animon ĉiu foro,Sed ankre tenas ĝin la karna man’.Al ĉiu bel’ mi venas tra la tera,Tra la dolora aŭ ĝuiga prov’;Sen tiu voj’ ĝi estus nur nimera,Tuj paliĝonta post la brila nov’.Samtiel preĝas mi dum ardaj kisojKaj pliĉastiĝas en volupta trem’,Kaj la anim’ la blankon de narcisojNe perdas en frivolo de l’ poem’.