El nekonataj, ŝlimaj abismoj de l’ animoMi aŭdas strangan bruon, en malgraŭvola timo,Ĝin trapenetras krioj, kaŝitaj dum miljaroj,Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj,En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj,Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj,Susuron flirtas flustre truita silk’ standardaKaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj’ bombarda …Analojn, postlasitajn de gentoj kaj prauloj,Mi sentas cn angoro tra tempoj kaj nebuloj,Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojnKaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn.Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldankaLa tuta historio de mia raso blanka,Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj voĉojSurlumas tiun muĝon de l’ murdaj sangdiboĉoj,En ili germas savo, en ili – la lumturoj,Pro ili solaj palas vizio de l’ teruroj,Nur sur iliaj ŝultroj atlantaj de l’ kelkopoSekure kuŝas sorto de l’ krimulin’ Eŭropo.Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagrenoRetrovos la honoron la pala Magdaleno,Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj,Mesion liberigan de la katenaj armoj …Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia,Afriko sfinkse muta, tribar’ Oceania,Ĝemela kontinento de l’ ambaŭ Amerikoj,Kunfratoj de l’ estonto kaj dumaj malamikoj,Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,En kiu nova sango trafluos nian koron;Ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj –Kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatrojTrasenti la hontigan brutecon de la patroj,Starigi novan mondon de l’ paco kaj libero,Proklami la Laboron reĝino de la tero …
– – – –
Tempestas la mistikaj abismoj de l’ animo,Sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;Obee donas vojon laciĝo kaj miopoAl kredo je estonto de la patrin’ – Eŭropo.
Blua kiso
Okuloj bluaj kisis minHodiaŭ sur la strato …De kiu? … Kia pasantin’Mutnomis min amato? …Pro kiu kovras la sopir’Per ombroj mian koron,Kaj strangaj revoj en spalir’Postsekvas bildon foran?Al kiu estas la tribut’:La paco detruitaEn mia kor’, en mia tut’,Pro la rezisto spita?Ĉu restis io por memor’En la okuloj benaj,Aŭ pasis ĉio, pasis forKun paŝoj senrevenaj?Ĉu iu ŝerco de l’ fatal’Nin gvidos al revido,Aŭ ĉio restos nura pal’,Fatamorgan’ perfida?La dubojn ŝanĝas la esper’Malklara kaj mistika,Kaj kreskas kredo je la ver’De la rigardo pika.Kaj fluas, kvazati forta vin’,Tra ĉiu kora bato:Okuloj bluaj kisis minHodiaŭ sur la strato …