Vi pensas, ke la veraj vortoj fluisEn mia kanto pri la ama sento,Ke mi al io vera atribuisLa belajn nomojn en la sentimento?Vi kredas, ke aperis tintaj rimojKaj plektis sin pro vi en strofoj molaj,Ke nur pro vi la ritmaj pantomimojSin vestis per la nimboj aŭreolaj?Ho ne, infan’, – la suno, kiu brilasSur la ĉielo, min varmigas vane,La najtingalo, kiu flute trilas,En mia koro ehas tre profane …Ĉar sentas mi alie, ekzilite,En via valo de l’ natura ĝojo,En propra mondo vivas mi ermite,Al kiu vin neniu gvidas vojo.En ĝi nur mia lumas hela sunoKaj bonodoras miaj propraj floroj,Kaj el la boskoj de l’ eterna junoAl sola mi aŭdiĝas birdaj ĥoroj.
Duelo
… Nek vorton plu! Sed vire prenu spadon –Kaj juĝu nin hazarda, blinda sort’!Ne vane mi ellernis la skermadon,Kaj volus mi nun ridi pri la mort’!La koron mi ne havas plu virinan,En krustojn ĝi sin kaŝis de l’ kompat’,Mi sentas nur venĝemon kaj senfinanDeziron: vin trapiki, malamat’!Ne miru do kaj ne aspektu stulta!Al batalpoz’! Eĉ kontraŭ la edzin’!Ŝi rajtas ja pro via krim’ adultaBatali, por en sango venĝi sin.
* * *
Kaj kruce tuj premiĝis fleksaj spadoj,Per fulma bril’ ekludis glata ŝtal’,Kun ĉiu mov’ varmiĝis la spiradoj,Por morta bat’ sin klinis la batal’ …Venuso mem ne povus ŝin superiEn la graci’, elekto de la poz’.Kaj tra la hont’ komencis li fieriPri tiu miks’ el tigro kaj mimoz’.Sed kiam ŝi rimarkis strion ruĝanSur lia kol’ – ŝi spadon ĵetis for,Kaj kun ekĝem’ la baton sangojuĝanMalbenis tuj en la tremanta kor’.Ne pro la vund’ malgrava. Pikis larmoj.Pro kiuj ŝi rekonis sin virin’.De mola kor’, ne taŭga por la armoj,Kun stranga em’: pardone kisi lin.
Al Jaume Grau Casas
Amiko belkora, minstrelo de l’ amo,Floranta bukedo de l’ kantoj graciaj,Intimaj kaj bravaj, en suda ornamo,En freŝo de l’ ritmo kaj koremociaj,La liron serenan, benitan de l’ Muzo,Fiere vi tenas kaj ludas inspire,Ne vanta gloramo, nek ĝua amuzo,Sed belo perfekta agordas ĝin mire.Kaj portas tra l’ mondo la vent’ iberiaLa rozajn girlandojn de l’ fil’ BarcelonaAl bordoj Usonaj, al Nordo glacia,Al stepoj Taŭridaj, al lando Nippona.Kaj spiras aromojn tra l’ tuta HomujoLa strofoj, abundaj de l’ amo kreanta,Kaj ĉie reenas al ĝi – haleluja!De l’ gento tutmonda, en lingv’ Esperanta.