(atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, — kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu malantaŭ ili; — la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en
PÅL FLIDA
(venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon.
REĜO SKULE
Novaĵon?
PÅL FLIDA
Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la urbon la lastajn tagojn.
REĜO SKULE
Bone, ni renkontos ilin — morgaŭ, aŭ iam.
PÅL FLIDA
Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue.
REĜO SKULE
Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron.
PÅL FLIDA
Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en Viken.
REĜO SKULE
Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka.
PÅL FLIDA
Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice.
REĜO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa tempo. — Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
REĜO SKULE
Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo.
PÅL FLIDA
Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili.
REĜO SKULE
(vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko?
PÅL FLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla.
REĜO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko.
REĜO SKULE
Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi!
PÅL FLIDA
Ne, sinjoro, ne fareblas.
REĜO SKULE
Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial — kial ne?
PÅL FLIDA
Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar ĉiam estis tiel.
REĜO SKULE
Jes, jes, vi pravas. Foriru.
PÅL FLIDA
Kaj mi neniun spionon sendu?
REĜO SKULE