Atendu ĝis mateniĝo. (Pål Flida
eliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube? Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida? Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas por dika ŝiptabulo, ĉuJATGEJR
(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas.
REĜO SKULE
Bone ke vi venas, skaldo!
JATGEJR
Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke —
REĜO SKULE
Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati ĝin, — ne
JATGEJR
Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami.
REĜO SKULE
Nur
JATGEJR
Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
REĜO SKULE
La malfekundaj —?
JATGEJR
Tio ofte okazas.
REĜO SKULE
Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas?
JATGEJR
Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe.
REĜO SKULE
Saĝe?
JATGEJR
Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi mortigas.
REĜO SKULE
Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE
(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klariĝas?
JATGEJR
Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi kaŝejon.
REĜO SKULE
Kompreneble.
JATGEJR
Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo.
REĜO SKULE
Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
JATGEJR
Poezion oni ne lernas, sinjoro.
REĜO SKULE
Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis?
JATGEJR
Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE
Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
JATGEJR
REĜO SKULE
Ankaŭ la dubon?
JATGEJR
Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
REĜO SKULE
Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
JATGEJR
Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
REĜO SKULE
(malrapide) Tio aspektas la morto.
JATGEJR
Estas pli malbone; estas la krepusko.
REĜO SKULE
(rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, — ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis?
JATGEJR
Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas.
REĜO SKULE
Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min.
JATGEJR
Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona aŭguro.
REĜO SKULE
Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko
JATGEJR
Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago.
REĜO SKULE
Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
JATGEJR
Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskiĝas.
REĜO SKULE