Читаем La Tronpretendantoj полностью

Vi min rekonas? Ĝusta memoro,pro vi mi ĉi tien revenis.Samŝipe, samvente sub mia deĵorodum jaroj kaj tagoj ni velis.Mi ŝtorman nokton en timo foriris;ungeg’ akcipitra animen metiĝis;petegis mi mesojn kaj sonorigadon,aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.

REĜO SKULE

Kaj nun vi venas de tie malsupre —?

LA KANONIKO

De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.
Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;Ne gravas tiu fama brulanta ardo.

REĜO SKULE

Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!

LA KANONIKO

Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!Antaŭe ne estis mi latina spertulo;mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,neceso nepra estas lerni latinon.Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,progreso ja certas inter la spertuloj, —duona cento sin papoj nomigis,kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.

REĜO SKULE

Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!

LA KANONIKO

Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.Malsupre tie estas certa servistara rondo,kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;ricevis Norvegion mi, ĉar al mi ja konata.Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;vidu, vi devas regi, kaj li devas fali,vin ni devas reĝo kun krono instali.

REĜO SKULE

Jes, donu al mi la kronon! Se ĝin mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.

LA KANONIKO

Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.Ĉi-nokte urĝas pri alia io.En Elgisetro dormas la reĝa infano; —se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!

REĜO SKULE

Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?

LA KANONIKO

Sopiras la norvegoj pacon por la lando;kun reĝo devas esti tronpretendanto,ido, la regnon de la patro heredanta;laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!
Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!Ĉion vi ricevos per liga konkordo,en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!

REĜO SKULE

Kaj kia la konkordo?

LA KANONIKO

Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!

REĜO SKULE

Перейти на страницу:

Похожие книги