(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu — (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)
LA KANONIKO
(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)
REĜO SKULE
(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre)
LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO
(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; Margrete, sinjorino Ragnhild
kaj Dagfinn Bonde venas el la kapelo.)SINJORINO RAGNHILD
(duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!
MARGRETE
Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.
SINJORINO RAGNHILD
Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!
BIRKIBEJNO
Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.
MARGRETE
Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!
SINJORINO RAGNHILD
Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!
DAGFINN BONDE
Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.
MARGRETE
Silentu, silentu!
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?
DAGFINN BONDE
Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.
SINJORINO RAGNHILD
(al Margrete
) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! ĈuMARGRETE
Beata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.
SINJORINO RAGNHILD
Mi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!
MARGRETE
Mia patrino, pro la kompato de Dio —
(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)
DAGFINN BONDE
Kiu frapas?
REĜO SKULE
(ekstere) Reĝo.
DAGFINN BONDE
Skule Bårdsson!
SINJORINO RAGNHILD
Reĝo Skule!
MARGRETE
Mia patro!
REĜO SKULE
Malfermu, malfermu!
DAGFINN BONDE
Ne malfermiĝos por senpaculoj.
REĜO SKULE
Estas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.
MARGRETE
Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!
DAGFINN BONDE
(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Ĉu vi venas kun multaj viroj al la monaĥejo?
REĜO SKULE
Kun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.
DAGFINN BONDE
Kiom estas
REĜO SKULE
Malpli ol unu.
MARGRETE
Li estas sola, Dagfinn!
SINJORINO RAGNHILD
La kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!
DAGFINN BONDE
En la nomo de Dio do!
(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; reĝo Skule
venas en la monaĥejan korton.)MARGRETE
(lin ĉirkaŭbrakante) Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!
SINJORINO RAGNHILD