Substantivoj
estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr\o, al la patr\o, de la patr\o, la patr\o\n, por la patr\o, kun la patr\o, la patr\o\j, la patr\o\j\n, per lapatr\o\j, por lapatr\o\j.Adjektivoj
estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la super- lativo per plej. Post la komparativo la vorto "que" (France), "thari" (Angle), "als" (Germane), (Ruse), "nif' (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto "de" (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank\a ol neĝ\o; mi hav\as la plej bel\a\n patr\in\o\n el ĉiu\j; mi hav\as laplej bon\a\n patr\in\o\n.La bazaj numeraloj
(ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la multiplikaj - la sufikson obl; por la frakciaj - on; por la kolektivaj - op; por la distribuaj - la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj sub- stantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin\cent tri\dek tri (533); kvar\a, unu\a, du\a; unu\o, cent\o; sep\e, unu\e, du\e; tri\obl\a; kvar\on\o, du\on\o; du\op\e, kvar\op\e;po kvin.La pronomoj
personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. Ekz. mi\n, mi\a, la vi\a\j.Verbo
ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far\as, la patr\o far\as, ili far\as.a) La tempo prezenca finiĝas per as;
ekz. mi far\as.b) La tempo preterita per is: vifar\is, lifar\is.
c) La tempo futura per os: ilifar\os.
ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far\us.
d) La modo imperativa per u: far\u, ni far\u.
e) La modo infinitiva per i: far\i.
Participoj (kaj gerundioj):Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.
f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far\ant\a, far\ant\e.
g) La participo aktiva preterita per int: far\int\a, far\int\e.
ĝ) La participo aktiva futura per ont: far\ont\a, far\ont\e.
h) La participo pasiva prezenca per at: far\at\a, far\at\e.
ĥ) La participo pasiva preterita per it: far\it\a, far\it\e.
i) La participo pasiva futura per ot: far\ot\a, far\ot\e.
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est
kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est\as am\at\a de ĉiu\j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord\o est\as ferm\it\a (participo preterita: la afero jam estas farita).Adverboj
estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de kompar- ado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj. Ekz. mi\afrat\opli bon\e kant\as ol mi.Ĉiuj prepozicioj
per si mem postulas la nominativon. C) ĜENERALAJ REGULOJĈiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.
La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (I)1
. La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor\ŝip\o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).