"Sankta". Iafoje uzata kiel vera prefikso en Esperantigitaj loknomoj: Santo Domingo
^ *Sandomingo*; Saint Pierre ^ *Sanpiero*°; Saint Helena ^ *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksaĵoj. Oni aŭ traduku per la plena Esperanta radiko SANKT, aŭ oni rekte Esperantigu la efektivan naci- lingvan formon: Sankta Domingo aŭ Santodomingo; Sankta Petro, Sankt- Petro aŭ Sentpiero°; Sankta Heleno aŭ Sentheleno. La Portugalan formon "Sao" oni ordinare Esperantigas kiel "San": Sao Paulo ^ Sanpaŭlo ("San" tie ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Kompreneble oni ankaŭ povas uzi la nacilingvan formon de tiaj ĉi nomoj senŝanĝe.SEMI (kaj HEMI)
"Duona". SEMI estas sufiĉe ofte uzata anstataŭ DUON, kiam ekzistas re- sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per "semi": nomado
^ *seminom- ado*, vokalo ^ *semivokalo*, cirklo ^ *semicirklo*. SEMI estas super- flua. Oni uzu kunmetaĵojn kun DUON.Same superflue estus uzi HEMI kiel veran Esperantan prefikson. HEMI estas tamen eksprefikso kun la signifo "duona" en kelkaj vortoj:
hemianopsio, hemikranio, hemiplegio, hemisfero.
STIF°
Apenaŭ uzata prefikso proponita por uzo anstataŭ prefikseca DUON aŭ pre- fikseca VIC en iaj parencvortoj (§38.4.1).
TELE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo "longdistanca": telefono, telegrafo, telekinezo, teleskopo, televizio.
Vera prefikso
"Longdistance (per ia teĥniko), per longdistanca komunikilo". Tre ofte uzata kiel vera prefikso: vidi
^ televidi = "vidi per televizio", komuniki ^ telekomuniki = "komuniki longdistance per ia tekniko", objektivo ^ teleobjektivo = "fotografa objektivo por longa distanco", regilo ^ teleregilo = "ilo por regi aparaton de distanco", tajpilo ^ teletajpilo = "telegrafia tajp- ilo", kopii ^ telekopii, aĉeti ^ teleaĉeti, lerni ^ telelerni. TELE estas tre bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu ĝin.TERMO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "varmo" (la fina O iafoje mankas): termostato, termoso, termometro, termika, termogena.
Vera prefikso
"Varmo". Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "termo": botelo
^ *termobotelo* = "termoso", fonto ^ *termofonto* = "fonto de varma mineralakvo", banejo ^ *termobanejo* = "banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo". Atentu pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetaĵojn kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.ULTRA
"Ekstrema, eksternormala". Tehnika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "ultra": sono
^ ultrasono = "sono tiel altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla", viol(kolor)a ^ ultraviol(kolor) a = "havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro", centrifug- ilo ^ ultracentrifugilo = "ekstreme efika centrifugilo", konservativa ^ ultrakonservativa. Normale oni uzu trans aŭ ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA (§39.2.11).VIDEO°
"Tehniko de elektronika regis^rado, konservado, prilaborado kaj reprodukt- ado de moviĝantaj bildoj". Tehnika prefikso: teĥniko
^ videoteĥniko, disko ^ videodisko, filmo ^ videofilmo.Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa, videilo, vide(o)tehniko, vide(o) disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo, vide(o) kamerao
= "kamerao, kiu registras moviĝantajn bildojn elektronike". La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la "o" estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID anstataŭe, sed VID ne vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz. *vidkamerao* estas sensenca kaj senutila, ĉar ĉiuj specoj de kameraoj estas "vidaj". Komparu kun AŬDIO° (§39.2.4).
39.3. Internaciaj afiksoj Prefiksoj de mezurunuoj