Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj speci- alajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, "International Union of Pure and Applied Chemistry" ("Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio"). Esperanto transprenu la el- ementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esper- anto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.

Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ ne- oficiala Esperanta afikso (ekz. AN §38.2.4, AT §28.1, ID §38.2.16, IN §38.2.20, IT §28.1, ON §38.2.27, OL §39.1.25 kaj META §39.2.15), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al kemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero Esper- antigi kemiajn vortojn.

Aldonoj

40. Gramatiko en la Fundamento

La libro Fundamento de Esperanto (§) estas la bazo de Esperanto. Ĝi en- havas ĉapitron kun la nomo Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta mis- kompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Grama- tiko, ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercaro troviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj.

La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en kelkaj lokoj ŝajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradi- cia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. Por ĝuste kompreni la tekston oni ne nur devas havi ĝeneralajn sciojn pri Eŭropaj lingvoj, sed oni devas ankaŭ konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nun- tempa. Oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj. Por ĝuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ek- zemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verk- itaj.

La Fundamenta Gramatiko

en la Fundamento estas en la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fun- damenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fun- damento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kun- metaĵo de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ĝi enhavas ĉiujn regulojn, reguletojn, komentojn kaj ekzemplojn de ĉiuj kvin versioj de la Fundamenta Grama- tiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas ĉi tie forlasitaj. La vortelekto estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaŭ nacilingvajn tradukojn de Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj 16).

Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas en la naŭa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonaĵo nomata

Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite, kio troviĝas en kiu versio.

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko GRAMATIKO

ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ h, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: La litero ŭ

estas uzata nur post vokaloj.

Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

PARTOJ DE PAROLO

Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas mal- facilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии