Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Laŭ mia opinio la supozata neregulaĵo de la Esperantaj adverboj estas iluzio kaŭzita de tio, ke oni insistas uzi klasikajn terminojn pri Esperanto ankaŭ kiam ili ne vere trafas. Se oni uzas klarigojn, kiuj baziĝas sur la distingo inter vortetoj kaj radikvortoj, la supozata neregulaĵo forvaporiĝas. La sist- emo de vortklasaj finaĵoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve la manko de E-finaĵo ĉe iuj adverboj ne vere estas neregulaĵo (aŭ simila "neregulaĵo" ekzistas ankaŭ ĉe niaj substantivoj kaj niaj adjektivoj).

Kiam mi ekverkis PMEG-on, estis al mi dekomence klare, ke mi volas instrui kaj klarigi la lingvon Esperanto kaj ties strukturon. Mi ne volis instrui ĝeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de Latino. Mi ankaŭ ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen bezonis uzi, sed la terminaro estu rimedo en la instruado, ne instrucelo. Tial mi elektis uzi tiajn evidentajn terminojn kiel O-vorto (= substantivo), A-vorto (= adjektivo) kaj

E-vorto (= adverbo). Oni atentu, ke la egalo-signoj estas iom mensogaj. Al miaj A- vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataŭe decidis nomi A-vortecaj vortetoj kaj E-vortecaj vortetoj respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenaŭ klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montriĝas nelernendaj, ĉar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantaĝo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj kompreniĝas per si mem.

Aliflanke estas malavantaĝo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone taŭgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri O-vortoj,

se oni parolas pri ekz. Anglaj aŭ Japanaj substantivoj, ĉar tiuj tute ne havas O-finaĵon. Oni do ĝuste komprenu mian celon: Mi ne volis for- igi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laŭcelajn term- inojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, taŭgajn por la respektivaj lingvoj.

Post la gravaj vortospecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la eĉ pli grava vortospeco verboj. Sed kiel do nomi tiun vortospecon en facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karak- terizan finaĵon, per kiu eblas ilin nomi, verboj havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino I-vorto ne estas oportuna kiel anstataŭaĵo de verbo. Unue ĝi estas mis- komprenebla tiel, ke ĝi celas nur verbojn kun I-finaĵo, kaj due la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el ĉiuj verbaj formoj. Ĝi estas multrilate pli substantiveca ol verbeca. Krome

I-vorto estas pli longa ol verbo, eĉ se nur je unu silabo.

Oni konsciu, ke anstataŭigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ĝi estis rimedo por faciligi la instruadon de la gramatiko. La klasika termino verbo estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas. Dum multaj apenaŭ aŭ nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aŭ suplemento, ili ofte sufiĉe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton verbo

mi simple povis re- teni. Per tio malfermiĝis la eblo uzi I-verbo anstataŭ infinitivo kaj AS-verbo anstataŭ prezenco k.t.p.

Mi renkontis pli ol unu fojon la miskomprenon, ke mi aparte celis anstataŭ- igi ĉiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj eĉ rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. Sed kompleta anstataŭigado neniam estis mia celo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии