priskribo de subjekto subjunkcio
^ frazenkondukilo subpropozicio ^ subfrazo substantiva radiko ^ radiko nekaga, nek eca substantivo
^ O-vorto suplemento ^ rekta priskribo tenso ^ tempotransitiva verbo
^ objekta verbo velaro ^ vela konsonanto verba radiko ^ aga radiko vokativo ^ alvoko volitivo ^ vola modo, U-modo, U- verbo.
45. Pri la gramatikaj terminoj en PMEG
Kiam mi ekverkis tiun ĉi gramatikon, la precipa ideo estis, ke PMEG
estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko (PAG), kiun multaj trovas tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lern- antoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan grama- tikon.Mi konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel prepozicio, propozicio, adjektivo, adjekto, adverbo
k.t.p. ofte estas misuzataj de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni zorge instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli. Nuntempe en iuj landoj oni preskaŭ tute abolis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Laŭ miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili eĉ mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas la terminojn erare. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi aŭdis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn aŭ eĉ adverbojn. Mi aŭdis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi estas ankaŭ mankohava per si mem. Ĝi baziĝas esence sur la gramatika sist- emo de Latino, kaj tial ĝi sufiĉe bone taŭgas por klarigi ĝuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. La strukturo de Esperanto havas gravan bazan distingon inter vortetoj
kaj radikoj. Vortetoj povas uziĝi tiaj, kiaj ili estas en frazoj, dum radikoj bezonas vortklasajn finaĵojn por fariĝi efektivaj vortoj. Tiu distingo ne estas facile priskribebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri el- ementoj solstarivaj kaj elementoj kompletigendaj aŭ finaĵbezonaj (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata aŭ neesenca en klasika gramatiko, kaj eble ankaŭ pro tio, ke la elektitaj termmoj estas plurvortaj buŝplenaĵoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ĝi fakte aperas unue en la ĉapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza ĉapitro pri Vortospecoj kaj vortofunkcioj PAG ignoras tiun distingon, kvankam ĝi estas tute baza en nia lingvo. Laŭ mi necesas prezenti tiun fundamentan distingon frue en klarig- ado de la Esperanta gramatiko. Sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. La terminojn, kiujn mi elektis, vortetoj kaj radikoj, oni devas lerni, ĉar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.Unu ofta kritiko kontraŭ Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto ĉiuj adverboj finiĝas per la finaĵo E. Lernantoj baldaŭ konstatas, ke tio ne estas prava, ĉar ekzistas primitivaj adverboj, kiuj tute ne havas vortklasan finaĵon: pli, hodiaŭ, tre
k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finaĵo (ruĝa, granda, saĝa...), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel tiu, ambaŭ, ties k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke klasike oni ordin- are ne nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino adjektivo, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj pri- mitivaj adverboj per la vorto adverbo. Statas tute simile pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finaĵo (tablo, homo, kuro...) ni havas substantiv- ecajn vortojn sen O-finaĵo: mi, iu, ambaŭ, ĉio k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni tute ne nomas substantivoj.Noto:
Tamen en kelkaj landoj oni kutimas uzi la terminon adjektivo por iuj primitivaj adjektivoj.Tiel estas en Anglalingva gramatika tradicio, kie oni nomas ekz. la vorton that
per la termino de-
monstrative adjective (montra adjektivo).