Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ties markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange ĝi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ne nomas adjektivojn antaŭstarajn kaj poststarajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur "prejektivojn" (ekz. la Sveda) dum aliaj havas nur "postjektivojn" (ekz. la Persa), kaj ankoraŭ aliaj lingvoj havas ambaŭ (ekz. la Franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencaĵo. Ĉu adjektivo estas antaŭstara, ĉu poststara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. En moderna lingvoscienco ekzistas la termino adpozicio, kiu kovras kaj prepoziciojn kaj postpoziciojn. Ĝin oni tamen tre malmulte uzas. Sed ankaŭ tiu termino estas misgvida. Ĉiuj tri terminoj prepozicio, postpozicio kaj adpozicio nomas la koncernatan vort- kategorion surbaze de la ideo "pozicio". En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ĝene ofte mi spertis, ke oni erare imagas, ke ekz.

ankaŭ estas prepozicio, ĉar ĝi kutime staras en pozicio antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.

Bona terminologio nomu tiun vortklason, kiu inkluzivas prepoziciojn kaj postpoziciojn, per termino, kiu baziĝas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de tiaj vortoj estas indikado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Prepozicioj, postpozicioj kaj kazoj esence plen- umas la saman taskon. Indas do nomi ilin en simila maniero. La klasika terminologio tamen donas al ni nenian rimedon por tio.

En PMEG mi elektis paroli ĝenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio enhavas la rolfinaĵon N (la solan kazan finaĵon en Esperanto) kaj ĉiujn rolvortetojn (prepoziciojn). Rolfinaĵo estas finaĵo, kiu montras frazrolojn, kaj rolvortetoj estas vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojn. La parenceco inter la finaĵo N kaj la rolvortetoj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen N, jen al por la sama rolo: Mi helpis lin = Mi helpis al li; Ni vojaĝis al Parizo = Ni vojaĝis Parizon.

Eblas uzi jen N, jen je por la sama signifo: Ĝi estas alta je cent metroj = Ĝi estas alta cent metrojn. Tial estas tre inde prezenti tiujn lingvoelementojn kiel parencajn en la terminologio. Sed por fari tion novaj gramatikaj esprimoj estas bezonataj.

Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiĉe longaj. Eble mi estus povinta elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aŭ pli klarajn aŭ alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaŭ provis.

Ĉu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn por kompreni PMEG- on. Mi tamen pritaksas, ke ilia peno estas relative malgranda, kaj ke ĝin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn. Kaj eble tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fak- vortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank' al miaj terminoj.

Detala prezento de la PMEG-aj gramatikaj terminoj troviĝas en la ĉi-antaŭa gramatika vortareto (§44).

Al tiuj, kiuj preferas tradiciajn gramatikajn terminojn, mi povas rekomendi la verkon Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, kiu esence estas mallongigita PMEG kun tradiciaj terminoj. Ĝi legeblas ankaŭ Interrete ĉe

.

Bertilo Wennergren

46. Literaturo

Akademiaj Studoj 1983. Redaktis Rŭdiger Eichholz. Esperanto press.

Bailieboro [Kanado], 1983 Akademiaj Studoj 1984. Redaktis Rŭdiger Eichholz. Esperanto press.

Bailieboro [Kanado], 1984 Akademiaj Studoj 1985. Redaktis Rŭdiger Eichholz. Esperanto press.

Bailieboro [Kanado], 1985 Akademiaj Studoj 1987. Redaktis Rŭdiger Eichholz. Esperanto press.

Bailieboro [Kanado], 1988 Akademiaj Studoj 1988-1990. Redaktis Rŭdiger Eichholz. Esperanto press.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии