Hodder and Stoughton Ltd, Dunton Green, Sevenoaks [Britujo], 1969 Wells, John C[hristopher]: English - Esperanto - English dictionary. A comprehensive andyet concise two-way dictionary designed for beginners and more advanced students of Esperanto alike, and also incorporating a summary of Esperanto grammar. Mondial, New York [Usono], 2010. (Reviziita dua eldono de Concise Esperanto and English Dictionary.)
Wells, John C[hristopher]: Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto. Universala
Esperanto-Asocio, Rotterdam [Nederlando], 1978 Wennergren, Bertil: Bertil Wennergrens Nya Esperantokompendium. Eldona
Societo Esperanto, Malmo [Svedujo], 1990 Wennergren, Bertilo: Detala Gramatiko de Esperanto. Dua plibonigita el- dono, E@I pere de Espero, Partizanske [Slovakujo], 2012. (Vidu ankaŭ .) Wennergren, Bertilo: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esper-
anto. Revizio 1.2, 1999:
Wuster, Eugen: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. 1a - 4a partoj("A" - "korno"). Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig
[Germanujo], 1923 Zamenhof, L.: Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. 18a el- dono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam [Nederlando], 1992Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto.
9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndre] Albault. Esperantaj Francaj El- donejoj, Marmande [Francujo], 1963. (Vidu ankaŭ <http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/>.) Zamenhof, L. L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opiniojpri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande [Francujo], 1962. Represo: Pro Esperanto, Vieno [Aŭstrujo], 1995.
Fontoj de Zamenhofaj ekzemploj
La Zamenhofaj ekzemplofrazoj estas redonitaj en kiom eble senŝanĝa formo. Mallongigoj estas faritaj nur kiam necese, kaj tio ĉiam estas montrita per la signoj "[...]". Klarigaj aldonoj aperas inter rektaj krampoj: "[aldona teksto]". Iafoje la uzo de fina punkto aŭ demandosigno devis pro mallongigo de la ekzemplo esti ŝanĝita. Tio ne estas montrita. Iafoje ankaŭ malgravaj ŝanĝoj rilate al frazkomencaj majuskloj estas faritaj senkomente.
Iafoje grasa skribo, substrekoj aŭ ia speciala litertipo troviĝis en la origina teksto. Ĉio tia estas forprenita, ĉar en PMEG
grasaj literoj kaj substrekoj estas uzataj por elstarigi gravajn partojn de la ekzemploj.La ekzemploj ne venas rekte el Zamenhofaj manuskriptoj, sed el presitaj el- donoj, kaj diversaj redaktoroj kaj kompostistoj staras inter ni kaj Zamenhof. Tial multaj malgravaj detaletoj, kiel ekz. uzo de majuskloj, ne estas ĉiam vere Zamenhofaj. Iafoje redaktoroj faris eĉ sufiĉe gravajn ŝanĝojn. En PMEG
aperas ĉiam tiu formo, kiun la ekzemplo havas en la presita eldono (krom evidentaj malgravaj preseraroj, kiuj estas korektitaj senkomente).Ekzemploj kun ia tre dubinda (eĉ erara) formo, kiu povus konfuzi lern- antojn, estis ĝenerale evitataj.
En tre fruaj tekstoj estis uzataj tabelvortoj je AN, kiuj poste estis ŝanĝitaj al AM. Tiaj malnovaj formoj estas ĉiam ŝanĝitaj en la novajn, krom en unu ek- zemplo (§14.2.1).
Legu pli ĉi-poste pri ŝanĝoj en la Biblio.
Ĉe ĉiu Zamenhofa ekzemplo ĝia fonto (originala verko de Zamenhof aŭ tra- duko fare de li) estas montrita per postmetita mallongigo jene:
ekzemplo
FA1153 = ekzemplo el Fabeloj de Andersen, unua parto, paĝo 153Ciferoj post mallongigo montras paĝonumeron.
Esceptoj estas FE (la Ek- zercaro), kie la ciferoj montras numeron de ekzerco, PE (Proverbaro Esperanta), kie ili montras numeron de proverbo, kaj la Bibliaj libroj, kie la ciferoj montras numeron de ĉapitro.La jenaj fonto-mallongigoj estas uzataj en PMEG: