Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Supren flugi volus mi kun alaŭdeto,flirti en aero, kiel hirundeto,Naĝi kun fiŝeto en torento klara,Al vi, Janko kara!Ĉar mi nek fiŝeto sur Vistula fundo,Nek mi alaŭdeto estas, nek hirundo,Nur al mi kantetas vento la montara:Venos Janko kara!Se mi super fonto, kiel stel’ radia,Min speguli povus en animo via!Kiel vaga lumo, kiu flamas pale,Se al vi ekbrilus mia larm’ kristale!Ĉar mi nek steleto, en la font’, brilanta,Nek mi estas kampa lumo la vaganta,Fluas do sur roso mia plend’ sen fino:Ve, al vi, knabino!

64. Kial en horo soleca

(El Włodzimierz Wolski)

Czemuż mnie w chwilach samotnych owych,Gdy serce tęskni, gdy dusza wre ——◡|◡—◡ ║ ◡—◡|—(◡)◡—◡|—◡ ║ —◡|◡—(◡)Kial en horo soleca tia,Kiam sopiris mi en montar’,Ekbrilis ĉarma vizaĝo via,Ekbrilis blonda harligo via,Buŝo korala, ridet’ radia,Pupiloj bluaj sub okulhar’?Kial animo, kvazaŭ riveroDe l’ vent’, subite ekscitis sin? …Sur vin, orfino, sola sur tero,Sur vin, orfino, falis mizero,Eterne sekvas vin malespero,Kaj via plendo doloras min!

65. Bruas pinoj sur deklivo

(El Włodzimierz Wolski)

Szumią jodły na gór szczycie,
Szumią sobie w dal.—◡|—◡|—(◡|—◡)Bruas pinoj sur deklivo,Bruas plende for;Por junul’ malgaja vivo,Se doloras kor’.Ne ofendis min alia,Sole vi, amata mia,Oj Halino, junulino,Sol-amata, vi!Dum ni estis ida paro,Mi, por Halinet’,Serĉis super abismaroBirdojn en nestet’.Venis mi kun bonodoraFlor’ el monta mur’,El foiro kun koloraKoraleta ŝnur’.
Ne ofendis min alia,Sole vi, amata mia,Oj Halino, sol-knabino,Kulpa estas vi!Kiel abiet’ montaraĈarme kreskis vi —Ah! post vi, knabino kara,Fajren saltus mi!Jaroj fluas kun rapidoDe torent’, sen fin’ —Venis bela sinjorido,Vi malŝatis min.Ne ofendis min alia,Sole vi, amata mia!Oj Halino, junulino,Sol-amata, vi!

66. La destino

(El Narcyza Żmichowska)

Słońce jasne ma promienie,
Ptak ma piękny głos.—◡|—◡|—(◡|—◡)Suno hele al ni brilas,Birdo ravas nin;Suno lumas, birdo trilas,Ĉiu laŭ destin’.Via koro por amado,Frunto por kronet’,Buŝo via por kisado,Por kares’ manet’.Tio estas volo Dia,Ne malhelpu ĝin!Amu, kisu, kara mia,Kaj karesu min!

67. Ensorĉita Rondo

(El Narcyza Żmichowska)

Wezmę świecę i latarnięI głownię z komina.—◡|—◡|—◡|(—◡)
Перейти на страницу:

Похожие книги