De lulilo min postirisĈielarka mirfabelo,Kaj ĝi flustris melodieSorĉ-parolojn al orelo.Naskis ĝin en fruvesperoVartistinoj-babilado.Kaj kun mi ĝi poste dormisKaj min kisis dum sonĝado.Ĉiam kune vekiĝante,Ni elkreskis el luliloj,Kaj ĝi min en strangan mondonIen portis sur flugiloj —Super la purpuraj maroj,Super la arĝent’-riveroj,Sur la ĉielarka pontoEn transmondon de misteroj.Malfermiĝis laŭ ĵurvortoRok-pordeg’ el diamantoj,Kaj mi pasis en sorĉlandonDe fantomoj kaj gigantoj.Kaj post mi pordegon fermisAŭ feino aŭ diino,Do mi iris en la landonVagi ĝis la vivofino.En la stranga lando, kieĈio vivas kaj parolas,Kie ĉiu ŝtono spirasKaj fariĝi homo volas —Iris mi tra helbrilantaArbareto orfolia,Kie floras en la ombroLa filika flor’ magia.Iris mi tra l’ arbareto,Kie arboj kantojn bruas,Kie de l’ junec’ eternaLa kristala fonto fluas.Kaj salutis min envojeLa okuloj de florrondojPer rigardo forturnitaAl senlima spac’ de mondoj.Kaj salutis homavoĉeMin birdaro kolorplenaKaj montradis pluan vojonĈe l’ abismo malserena.Kaj obeis mi aŭguron,Trinkis mi el viva fonto,Tra sovaĝa la dezertoIris mi sen tim’ al monto.Vane siblis la rampaĵojKaj fantomoj min teruris;Mirhelaĵon rigardante,Mi antaŭen ĉiam kuris.Post trairo de l’ dezertoKaj de l’ akvo ŝaŭm-ondanta,Mi ekstaris apud montoVertikale leviĝanta.Supre brilis la kristalaKastel’ de gigant’ kruela,Kies sorĉan povon spertasVirgulino la plej bela.Antaŭ la kastelo drakoj …Ruĝajn faŭkojn larĝ-distirasKaj per oraj fajroflamojĜsis la nuboj supren spiras.Hirtigante bronzajn skvamojn,Ili gardas sorĉ-trezoron,La plej belan virgulinon,De kristal’-kastelo gloron.Tamen malgraŭ vigla gardoMi ekvidis ŝin sur monto,Ŝin, pro kiu mi alvenisDoni vivon kun volonto.Havis ŝi sur frunto stelon,Sub piedoj rikoltilonDe lun’, kaj anĝel’-vizaĝon,En okuloj lazurbrilon.Tuj rigardo ŝia vekisMian amon en la koro,Kaj al ŝi nun supren-celiMi komencis kun fervoro.Do mi tuj, ĉe l’ glata muro,Per plektaĵ’ de konuolvulojSuper senfundaĵ’ ekpendis,Ŝin serĉante per okuloj.Kaj mi grimpis ĉiam supren,Jam proksime ŝin admiris,Kaj al rava reĝidinoAmbaŭ manojn mi eltiris.Tuj mi kaptos ŝin en brakojn …Ve! hederoj sin disŝiras —Kaj mi falis en abismon,Kaj pereas kaj sopiras! …Kvankam kora sang’ forfluas,El abismo, la malhela,Vokas mi: «Ho kavaliroj!Kuru, kuru post la bela!»Grimpu supren! ĉiam supren!Vin sur nigrajn rokojn svingu,Ke alvenu feliĉuloKaj posede ŝin atingu!Se li ne atingos — falos,Ne vantiĝos vivo lia,Ĉar plej bona vivopartoEstas postkurado tia.Vidi eĉ de malproksimaSorĉ-kastelon el kristalo,Indas iri sango-pageAl la land’ de l’ idealo.Se denove komenciĝiPovus mia vivokuro,Duafoje mi postkurusBelulinon en lazuro.