Kiam iris reĝ’ militon,Ludis trumpetar’ eksciton,Ludis trumpetar’ el oroPor la venko, por fervoro!Kiam iris Staĥ batalon,Bruis fontoj vek-signalon,Bruis de la spikoj spiroPor malbona sort’, sopiro …Kugloj tranĉas la aeron,Per kadavroj sternas teron;Reĝoj brave jen batalas:Vilaĝanoj dense falas!Flirtas vente reĝa flago,Knaras ie kruco voja …Staĥon vundis morta sago,Reĝo hejm-revenas ĝoja.Reĝon en pordego oraEksalutis bril’ aŭrora;Sonoriloj eksonoris,La venkinton laŭte gloris.Kiam Staĥon tero prenis,En la kampo vent’ orgenis,Plende kantis la tremoloj,Sonoretis–kampanoloj.
76. De kiam estos vi edzino
(El Kazimierz Tetmajer)
A kiedy będziesz moją żoną,Umiłowaną, poślubioną.◡—◡|—◡|—◡|—◡De kiam estos vi edzino,Amata mia laŭ destino;Por ni malfermos sin ĝardeno,Brilplena, luma ter-edeno.Por ni aromon spiros floroj,Vinberaj fluos bonodoroj,Kaj de cejanoj kaj rozaroKisata estos via haro.Ni iros sole, enmedite,De sunradia or’ pentrite,Kaj inter arboj, senparole,Promenos ni kviete, sole.Al ni branĉetoj verdaj pendos,Narcisoj supren sin etendos,Kaj de falanta flor’ tiliaKovriĝos kara kapo via.Mi vin per blankaj rozoj kronos,Per miozotoj blue zonos,Ornamos per filik’ magia,Kaj mondon faros pli radia.Do kiam estos vi edzino,Amata mia laŭ destino,Por ni al tiu mirĝardenoMalfermos pordon amopleno.