Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

77. I. Unueco

Aŭ libro de Mozes

Oto przemówił Bóg w płomiennym krzaku:Mojżeszu, słuchaj, mów synom Adama!

Jen Dio ekparolis en flama arbusto:Aŭskultu, Mozes, diru al filoj de Adam!Mi estas via sola Dio — mi Jehova!Kreinto de ĉielo — de steloj — de maroj —De popoloj — arbaroj — ŝafidoj — leonoj,
Kaj ĉion mi kunigis en mondo — unika!Aŭskultu! kunligite en ĉeno unika,Animo universa floras en arbusto,Nutras liliojn — donas idojn al leonoj —El Sinai profetas al filoj de Adam,Muĝas en tondroj — skuas profundon de maroj:Unuigis animon kaj korpon Jehova!Unu estas la Spaco — unu Di’ Jehova —Kaj en Spaco kaj Dio — la Tempo unika!Unu sola Potenco ruliĝas tra maroj,Kaj unu suko ŝprucas en ĉiu arbusto —
Kaj unu sango fluas en filoj de Adam —Per unu amo ardas patrinoj — leonoj!Rampaĵoj — kaj ĉielaj birdoj — kaj leonojEl vermoj eligitaj estis de Jehova,Same kiel plej alta el vermaro — Adam.Supre starante, estis li spirit’ unika,Kiu divenis Dion en flama arbusto —En purpuro de l’ suno — en lazur’ de maroj.Kaj ĉiuj de la Tempo kaj de l’ Spaco maroj,De l’ animo inspiroj, de l’ korpo leonoj —
De l’ Historio floroj sur Natur-arbusto,Kiel atomoj de la esto de Jehova,El de Eteroj granda unuec’ unikaFalis en mirigitajn okulojn de Adam.Aŭskultu, mirigitaj vi filoj de Adam,Amu animon de la eteroj kaj maroj,Atentu kiel en la unuec’ unikaEn Edeno kunvivis ŝafidoj, leonoj:Ĉi unuecon krei ordonas JehovaKaj tion al vi diras en flama arbusto.En la flama arbusto — al filoj de Adam
Tiel diris Jehova! — Silentis la maroj —Kaj silentis leonoj. — Parolis Unika.


Rimarko. «La libroj de profetoj» estas verkitaj en la artoplena formo de t.n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. — La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua — ĝia dua, la kvina — ĝia tria, la dua — kvara, la kvara — kvina, kaj fine la tria — ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo, kiel en la unua. Anstataŭigante la finvortojn per literoj ni ricevas la sekvantan skemon:

1) a b c d e f2) f a e b d c3) c t d a b e4) e c b f a d5) d e a c f b6) b d f e c a7) a b c d e f
Перейти на страницу:

Похожие книги