Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

78. II.Multeco

Aŭ libro de Brahma

Dolejcie Somy do ognia, bramini,Niech światu zagrzmi wielki hymn Rig-Wedy.Alverŝu al la fajro Soma’n, ho bramanoj,Al mond’ eksonu granda himno de Rig-Veda.Mondo, plena de dioj, senmorta lotuso,Estas en mov’ eterna — kiel ond’ de Ganga.
El Indra estas Agni — Indra el Varuna;La dio naskas dion — ĉie estas dioj!Kaj ĉio estas dio — ĉie estas dioj.Enkorpigojn de Agni adoru, bramanoj,Enkorpigojn de Viŝnu, Indra kaj Varuna!Bovinaroj kaj nuboj, kantoj de Rig-Veda,Gazeloj kaj knabinoj, la ondoj de Ganga,Jen ĉio estas dio — pan’, soma’, lotuso.Miliardajn polverojn enhavas lotuso,
Miliardojn da dioj naskas ĉiam dioj.En la Surja-radioj, vento, ond’ de Ganga,En larm’, tra kiu vidas mondon la bramanoj,En arbaroj bruantaj kantojn de Rig-Veda,Estas spiro de dioj — spiro de Varuna.Antaŭtago de l’ esto — kaj de l’ di’ Varuna,Estis spirit’ dormanta en Sensci’-lotuso,Ĝis li vekiĝis — kvazaŭ himnon de Rig-Veda
Li aŭdus — kaj eliris tuj el li la dioj,Miliardoj da dioj — devasoj, bramanoj,Elefantoj, montsuproj — palmoj — ond’ de Ganga!Brulu al ni, ho Agni! Fluu, ond’ de Ganga!Lumu, ho Indra! Lumu lazur’ de Varuna!Bhagavat! vian supron iras la bramanoj,Por akiri la floron de forges’-lotuso,Kaj limon de korpiĝoj! Ĉie estas dioj —En tomboj, vivoj, sonas kantoj de Rig-Veda.
Al mond’ eksonu granda himno de Rig-Veda.Fluas movo de l’ esto — kiel ond’ de Ganga,Milionoj da trioj naskiĝas. La diojIras en nuboj kaj en sunoj de Varuna,Sed ree profundiĝos en Sensci’-lotuso;Limon de transformiĝoj trovos — la bramanoj.Aum! kantu bramanoj — himnon de Rig-Veda!Jen ekfloras lotuso — fluas ond’ de Ganga —Adoron al Varuna! — Ĉie estas dioj!
Перейти на страницу:

Похожие книги